Re: (la bona lingvo) jogurt-o/jahurt-o

2 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jul 10, 2008, 9:02:48 AM7/10/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>


>
>C'i tiuj du formoj estas uzataj en Espernato. PIV preferas jahurt-o-n.
>
>Kion vi pensas?


jogurto estas anglismo, jahurto francismo. Mi mem uzas "johxurto"

gxis, Ronaldo


Detlef Karthaus

unread,
Jul 10, 2008, 10:31:08 AM7/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
jogurto ne estas anglismo. Laux mia Canadian Oxford dictionary gxi venas al la angla de la turka per la franca.
 
 
amike
Detlef

2008/7/10 ro-esp <ro-...@dds.nl>:

ro-esp

unread,
Jul 10, 2008, 5:21:01 PM7/10/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Detlef Karthaus <detl...@gmail.com>


>jogurto ne estas anglismo. Laux mia Canadian Oxford dictionary gxi venas al
>la angla de la turka per la franca.


do, kial ne simple respekti la originan vorton "johxurt" ?

simila kazo estas tif-ono/ti-fono, kiu venis al ni tra la angla "tyfoon"
de la cxina, tute prononcebla, tajfun
(alternativo estus la ne malpli konfuza ur/ag/an/o)

gxis, Ronaldo

Marcos Cramer

unread,
Jul 11, 2008, 7:58:35 AM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas ke jogurto ne estas anglismo: ankau la germana kaj hispana formo de la vorto estas "jogurt" (lau la prononco).

"Jogurto" estas la pli internacia formo, dum "jahurto" estas nur-franca formo.

"Jogurto" ne nur estas la preferata formo de ReVo kaj la Vikipedio, ghi ankau estas uzata pli multe ol "jahurto" en la ekster-Vikipedia Interreto kaj en la Tekstaro de Esperanto.

Ni do certe ne malrekomendu "jogurto" nek rekomendu "jahurto". Au ni prisilentu pri chi tiu problemo (kiu ja kushas ekster la debato pri skemismo kaj novradikoj), au ni donu preferon al "jogurto" (chu fortan preferon per uzop de "-->" au malfortan preferno per uzo  de "=").

Amike,

Marcos


2008/7/10, Detlef Karthaus <detl...@gmail.com>:

Marcos Cramer

unread,
Jul 11, 2008, 8:09:46 AM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
do, kial ne simple respekti la originan vorton "johxurt" ?

Chu vere "johhurt" estas la origina formo? Ghie tute ne estas uzata en la tuta Interreto, nek en la Tekstaro de Esperanto (kaj Interreto kaj la Tekstaro de Esperanto ja entenas multajn malnovajn tekstojn). Do mi dubas ke ghi iam ajn estis la kutima formo de la vorto.

Do la elekto povas esti nur inter "jogurto" kaj "jahurto", kaj el tiuj du "jogurto" preferindas pro tio ke ghi estas pli internacia kaj pli multe uzata.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jul 11, 2008, 8:31:34 AM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

Ni do certe ne malrekomendu "jogurto" nek rekomendu "jahurto". . . . ni prisilentu pri chi tiu problemo (kiu ja kushas ekster la debato pri skemismo kaj novradikoj)

Tion mi elektis en c'i tiu moemtno kaj forvis'is entute la linion.

Amike

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti  [Korseti], Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo, <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages