Renato Corsetti:
>teogoni-o --> dia genealogio
Mi respondas:
sendube, la anstatauxa formo estas gxusta; tamen, gxi havas la “malperfektajxon”, ke ankax cxi tiel gxi uzas grek-devenan (*) terminon (genealogio), kiu siavice bezonus klarigon (pri tio: la difino de “genealogio” en la malnova, klasika Plena Vortaro/ “tabelo de deveno kaj parenceco de la membroj de gento”/ estas pli komprenebla kaj kompleta ol tiu en la pli moderna NPIV/ “tabeloj de la personoj devenintaj de praavo”, cxar cxi tiu lasta difino ne evidentigas la parencecojn, sed nur la nasko-linion).
Teogonio estas la priskribo de la mitologiaj naskoj de dioj, el du grekaj vortoj kiuj signifas “dio” kaj “nasko”:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Teogonio
Plej konata, en okcidento, estas la greka teogonio, suficxe komplika kaj ne unuvocxe difinita; por simpligi (kaj senkonsidere pri la pra-origina Hxaoso), komence estis Gea (= la Tero) kaj kaj Urano (= la Cxielo); de Gea naskigxis Hxrono (= la Tempo)/ la roma Saturno, kiu siavice naskigis (interalie) Zeuxson/ la roman Jupitero aux Jovo; el la kapo de Zeuxso naskigxis Atena/ la roma Minerva. Mi forlasas la mencion de la ceteraj brancxoj de cxi tiu ampleksa genealogia arbo.
Zamenhof ne havis la okazon, laux mia scio, uzi la vorton “teogonio”, sed jes ja “genealogio”, kaj li ankaux uzis parencajn esprimojn. Mi citas:
jen estas la libro de naskoj de Adam;
jen estas la cxefoj de patrodomoj kun ilia genealogio, kiuj iris kun mi el Babel;
cxiuj ili estis genealogie enskribitaj.
En mia itala-esperanta vortaro (lauxgrade en la reto), mi notis jenon sub la itala kapvorto “genealogia”:
(1/studo pri origino kaj posteularo): genealogio; (2/lauxvica tabelo de prapatroj kaj posteuloj): familia/ genealogia arbo/ list(ig)o; genealogio; generaciaro; naskolisto; (3/registro pri naskoj): devendokumento; dokumento/ libro/ registro de naskoj; genealogia dokumento/ registro; naskolibro; naskoregistro; (3/registro pri naskoj de bonrasaj bestoj: pedigree): devendokumento; genealogia dokumento; naskolisto; (4/praorigino): pradeveno
Revene al “teogonio”, mi proponus “naskolisto de la dioj”.
Por informo: en latino oni diris “deorum generatio” = generado/ nasko de la dioj.
Amike
Antonio De Salvo
(*) P.S.: gxuste hodiaux mi acxetis nov-eldonitan vortaron (en lingvoj greka kaj itala), titolitan “Greco antico, neogreco e italiano – Dizionario dei prestiti e dei parallelismi” (= “Malnovgreka, novgreka kaj itala – vortaro de la pruntoj kaj de la paralelismoj”), kiu entenas cxirkaux 12 mil grekajn vortojn, kiuj retrovigxas praktike egalaj en la itala, jen rekte jen tra la latina. Iusence, mezklera italo jam posedas relative grandan grekan vortostokon, kaj ne temas nur pri apartajxo de erudiciuloj; ecx, en la suditalaj dialektoj trovigxas amaso da grekdevenaj vortoj kaj loknomoj (unu ekzemplo por cxiuj: la nomo de la urbego Napolo venas el la greka “Nea-polis” = Nova urbo).
En cxi tiu senco, italoj estas en avantagxa pozicio fronte al grekdevenaj vortoj; sed mi konscias, ke la situacio estas alia alilande.
Revene al “teogonio”, mi proponus “naskolisto de la dioj”.
Renato Corsetti:
>Pri genealogio,
vi ne havas proponon, ĉu ne?
Mi respondas:
veran proponon mi ne havas. Mi listigis kelkajn eblecojn, sed nun ni prefere atendu la komentojn de la aliaj.
Gxis
Antonio