konvekto, konvekcio

4 views
Skip to first unread message

Fabio Bettani

unread,
Feb 19, 2010, 7:17:28 AM2/19/10
to La bona lingvo
Karaj,

mi trovis, ke en Esperanto uzatas du diversaj radikoj por paroli pri
tiu speco de varmotransporto, laŭ kiu la varmo kuniras kun la movanta
fluido.

Temas pri "konvekt/o" kaj "konvekci/o".

La Astronomia Terminaro (http://at.komputilo.org/) konsideras
"konvekcio" kiel evitindan, kaj resendas al "konvekto", sen tamen doni
kialon. Male, Vikipedio nur uzas la kapvorton "konvekcio". ReVo havas
neniun el la du.

La Tekstaro mem, surprize, havas nenion el la du. (Ĉu do oni neniam
parolis pri konvekto/konvekcio en la elektitaj tekstoj, aŭ ĉu ekzistas
simpla samsignifa esprimo jam vaste uzata, kiun mi ne konas?)

Mi mem ne kapablas proponi taŭgan kunmetaĵon por anstataŭigi la
vorton; tamen, almenaŭ unu el la du ni devos certe marki kiel
evitindan, kaj resendi al la alia.

Kion vi opinias? Amike,

--
Fabio

Renato Corsetti

unread,
Feb 19, 2010, 10:08:04 AM2/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:

Temas pri "konvekt/o" kaj "konvekci/o".
  
Mi bonŝance pri tio estas vere kaj komplete malkompetenta kaj pro tio mi kuraĝas pensi ke estus pli bone uzi nur la radikon "konvekt-i" (kiun oni devus difini) kaj derivi la ceteron.

"konvekcio" laŭimprese ŝajnas esperantigo de latina substantivo.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Feb 19, 2010, 1:42:55 PM2/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 19/02/2010 13:17, Fabio Bettani skribis:

> Temas pri "konvekt/o" kaj "konvekci/o".
>
>
Laŭ PIV2005 konvekcio estas termino indikanta venton suprenirantan pro
varmiĝo per kontakto kun varma grundo, dum konvekto (1) estas la
fenomeno, kiun vi priskribis. Konvekto (2) = konvekcio

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Feb 19, 2010, 1:53:02 PM2/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:  
Laŭ PIV2005 konvekcio estas termino indikanta venton suprenirantan pro varmiĝo per kontakto kun varma grundo, dum konvekto (1) estas la fenomeno, kiun vi priskribis. Konvekto (2) = konvekcio
Ĉu, laŭ vi, oni bezonas ambaŭ radikojn?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Feb 19, 2010, 2:40:18 PM2/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 19/02/2010 19:53, Renato Corsetti skribis:
Leo:  
Laŭ PIV2005 konvekcio estas termino indikanta venton suprenirantan pro varmiĝo per kontakto kun varma grundo, dum konvekto (1) estas la fenomeno, kiun vi priskribis. Konvekto (2) = konvekcio
Ĉu, laŭ vi, oni bezonas ambaŭ radikojn?

Pri veterscienco mi scias nur malmulte. Mi pensas, ke "konvekcio" estas "stijgwind" en la nederlanda. Se mi pravas, "konvekcio" estas fortradukebla per  "supreniranta vento" aŭ io simila (suprena vento??? - suprenvento??? Ĉiu komprenus, sed iuj ja trovos tion ne fundamenta)

Amike salutas Leo

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 20, 2010, 2:13:56 AM2/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, Melburno:
Mi atentigas, ke Zamenhof kreis prefiksojn kaj sufiksojn por
Esperanto, sed ne infiksojn (kiaj ekzistas en ekz. la vjetnama, kaj
kelkfoje kontrauregule en ghermanaj lingvoj). Interne de vorto do ne
povas aperi signifajho kia la akuzativa -n (ekz.
*shtonojnjhetantaj"). Kvankam Zamenhof erare kreis kelkajn tiajn
uzojn, iom post iom oni komprenas, ke tio estas ne-Esperanta.
Malmoderne oni diris "chionpova", sed nun "chiopova", ktp. Nuntempe
oni jam komencas ne plu diri la eraran "sinofero" sed uzas la
normalan "siofero". Kelkaj homoj persistas, sed almenau ni ne plu
kreu novajn similajn erarojn. Do ne "supreniri" (= supren iri) nek
"supreniranta" (= supren iranta au supreiranta), nek "suprenvento" (=
vento supren), kaj certe ne la monstra "suprena" (= alsupra), kiu
lasta kondukus al "balena vizito" ktp. Mi forgesis la nederlandan
vorton por la kontrauo de stijgwind (chu daalwind?), sed la Esperanta
esstus "vento malsupren" au "almalsupra vento".

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 20, 2010, 4:10:12 AM2/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Notu ankau, ke "konvekti" estas transitiva kaj "konvekcii" estas
netransitiva. Do "la konvekto de la varmo" = fare al (= ante al) la
varmo" (= io konvektas la varmon) kaj "la konvekcio de la varmo" =
fare de (- ate de) la varmo" (= la varmo mem konvekcias).

Renato Corsetti

unread,
Feb 20, 2010, 4:55:06 AM2/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Konsiderante la proponojn de Leo kaj la observojn de Marcel, ĉu ni havu la linion:

konvekci-o --> al-supr-a vent-o, vent-o supr-e-n ?

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Feb 20, 2010, 5:38:04 AM2/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:


     Notu ankau, ke "konvekti" estas transitiva kaj "konvekcii" estas
netransitiva. 
Leo, helpu min!

Se konvekci-o = vento supren

ĉu

konvekt-i = kun-transport-i ?

Amike

renato

Marcos Cramer

unread,
Feb 20, 2010, 10:49:09 AM2/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Konsiderante la proponojn de Leo kaj la observojn de Marcel, ĉu ni havu la linion:

konvekci-o --> al-supr-a vent-o, vent-o supr-e-n ?

La rimarkoj de Marcel estis partoj de liaj lingvoreformaj ideoj. La uzo de interna "n" por indiki movon en iun direkton estas tute normala en Esperanto, kaj malpermesi ĝin forte limigus la vortfarajn manierojn de Esperanto. Do ni restu ĉe la origina propono "suprenvento", aŭ proponu "konvekto" ankaŭ por la vetera fenomeno (laŭ PIV "konvekto" ja povas esti ankaŭ la vetera fenomeno).

Do la linio estu aŭ

konvekci·o → (veterscience) supr·e·n·vent·o; (fizike) konvekt·o



konvekci·o → (veterscience kaj fizike) konvekt·o

Se ni ne trovas iun taŭgan alternativon al "konvekto", ni ankaŭ proponu tion por oficialigo, ĉu ne?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 20, 2010, 11:40:55 AM2/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

Do la linio estu aŭ
konvekci·o → (veterscience) supr·e·n·vent·o; (fizike) konvekt·o

konvekci·o → (veterscience kaj fizike) konvekt·o
Se ni ne trovas iun taŭgan alternativon al "konvekto", ni ankaŭ proponu tion por oficialigo, ĉu ne?
Bone. Ni, do, atendu la finon de la diskuto pri "konvekt-". Eĉ releginte la difinon en NPIV mi ne pova spensi pri io pli originala ol "kun-transport-", "kun-port-".

amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Feb 20, 2010, 12:49:13 PM2/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 20/02/2010 11:38, Renato Corsetti skribis:
Iasence jes. Tiu difino estas eble tro ĝenerala, ĉar oni parolas pri "konvekto" nur se temas pri transporto per moviĝantaj fluaĵoj (ankaŭ se la fluaĵoj kuntrenas solidajn erojn, ekzemple sablerojn), sed oni ne uzas tiun vorton, se ekzemple ŝarĝaŭto transportas varman akvon aŭ varmegan ŝtalon.
La fortraduka vorto do devus ankaŭ esprimi, ke la transporto okazas per fluidaĵo, kiel PIV esprimas "fluante transporti kun si"

Ĉe
 http://wapedia.mobi/eo/Special:Morelanguages?langns=0&langtitle=Konvekcio
oni povas legi en multaj lingvoj pri tiu fenomeno, kiu (laŭ iuj lingvaj versioj) okazas ne nur pro varmo.

Laŭ PIV2005 konvekcio (1) estas veterscienca termino, dum por dua signifo PIV reiras al konvekto.
Leginte kelkajn artikolojn, mi ekdubas, ĉu konvekcio vere estas termino kun signifo malsama de "konvekto". En la lingvoj, kiujn mi iom regas, ŝajnas ekzisti nur unu vorto por ambaŭ Esperantaj vortoj (konvekto kaj konvekcio).
Mi legis http://eo.wikipedia.org/wiki/Konvekcio , kiu tamen estas titolita "konvekto"!

Eble interesa diskuto trovigxas ĉe  http://groups.yahoo.com/group/aeko-at/message/90

Laŭ http://www.freeweb.hu/eventoj/steb/vortaroj/meteologio/terminaro_ak.html  :
aŭtokonvekcio = spontanea vertikala aerfluo
(kvankam iuj povus kredi, ke temas pri alsupra vento en aŭtomobilo   :-)

Amike salutas Leo


Renato Corsetti

unread,
Feb 20, 2010, 1:35:00 PM2/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo, estas la kutima problemo. Oni ne legas ion.

Amike

renato


Renato Corsetti

unread,
Feb 21, 2010, 7:56:54 AM2/21/10
to ° listo 'la bona lingvo'
jen la mesaĝo de Leo, kiu ne estis videbla:
Attached Message Part

Renato Corsetti

unread,
Feb 21, 2010, 9:11:19 AM2/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Leo!

Ĉu la resumo de via mesaĝo estas:

konvekt-i --> kun-flu-ig-i ?

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Feb 21, 2010, 10:50:24 AM2/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
> Date: Feb 19 04:08PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/492746cd6c384c24
>
> Fabio:

>> Temas pri "konvekt/o" kaj "konvekci/o".
>
> Mi bons^ance pri tio estas vere kaj komplete malkompetenta kaj pro tio
> mi kurag^as pensi ke estus pli bone uzi nur la radikon "konvekt-i" (kiun

> oni devus difini) kaj derivi la ceteron.

difini kiel ekzakte?
> From: Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
> Date: Feb 19 07:42PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/cfb259679f80c9eb


>
> Je 19/02/2010 13:17, Fabio Bettani skribis:
>> Temas pri "konvekt/o" kaj "konvekci/o".
>
> Laŭ PIV2005 konvekcio estas termino indikanta venton suprenirantan pro
> varmiĝo per kontakto kun varma grundo,

law mi ni ne limigu la aferon al vento. Al mi sxajnas ke estas la
cxefa afero, ke
okzazas fluoj (en likvo aw gaso) *pro diferencoj en temperaturo*.
Se tiaj fluoj okazus en la likvametala kerno de la tero, kredeble same
temus pri
konvekto

> dum konvekto (1) estas la fenomeno, kiun vi priskribis. Konvekto (2)
> = konvekcio

cxi tie vi visxis iom tro de la citajxo..

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Feb 21, 2010, 2:09:55 PM2/21/10
to ° listo 'la bona lingvo'
Plia mesaĝo de Leo


Je 21/02/2010 15:11, Renato Corsetti skribis:
Ĉu la resumo de via mesaĝo estas:

konvekt-i --> kun-flu-ig-i ?

Tio ŝajnas al mi interesa propono via.

Tiu vorto pensigas min pri teĥniko, kiu estas tre ofte uzata, kaj kiu estas nomata
angle: fluidization (aŭ fluidisation)
france: fluidisation
germane: Wirbelschicht (Wirbelbett), kiu laŭ mia kompreno estas aplikaĵo de la fenomeno
nederlande: fluidisatie (kaj ties aplikaĵo en "wervelbed")
italiane: fluidizzazione  (vidu:  http://it.wikipedia.org/wiki/Fluidizzazione  )
Ni iam uzis tiun teĥnikon "kunfluigante" sablon per aero por "transporti" varmon. Sed neniu nomis tion "konvekti".

Fakte mi mem konas la terminon "konvekti" nur el la varmoscienco, sed leginte kelkajn artikolojn, mi ekhavas la impreson, ke la termino havas pli larĝan signifon. Laŭ nederlandlingva enciklopedio "convectie" sigifus nur la fluon, sed iom plue oni parolas pri "convectiestroming", kiu laŭvorte estus "konvekta fluo".  Ju pli mi legas pri ĝi, des pli malcerta mi iĝas  :-(

Amike salutas
Leo



Parte allegato al messaggio
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages