vila-o

6 views
Skip to first unread message

Eduardo Trápani

unread,
Jun 16, 2011, 8:45:06 AM6/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Bonan!

En Revo oni trovas[1]:

vilao: Somerdomo, kampodomo

Tio aspektas bone. Ĉu ni aldonu tiun linion?

vilao -> somerdomo, kampodomo

Amike, Eduardo.

[1] http://www.reta-vortaro.de/revo/art/vila.html#vila.0o

Pjer

unread,
Jun 17, 2011, 5:30:23 AM6/17/11
to la bona lingvo



> vilao -> somerdomo, kampodomo
>
Eble: kamp(ar)dom, pli precize enkampara domo,
aŭ ennatura domo.
ĉar kiel ĝardendometo, oni povus pensi al domo
kiu utilas por aŭ pri kamplaboro.
Amike, Pjer

Antonio De Salvo

unread,
Jun 17, 2011, 8:30:38 AM6/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kvankam PIV diras cxe "vilao" ke temas pri "eleganta somerdomo en kamparo", laux mi ni estas, unu plian fojon, antaux koncepto kiu estas interpretata en tre malsimila maniero depende de la landoj.
En Italujo, ekzemple, "vilao" (en itala lingvo "villa", tute koncide kun la latina formo) estas certe eleganta, sed ne nepre somera, kaj ne nepre en kamparo. La distingilo de vilao estas, ke gxi estas destinita al unu sola familio aux maksimume du, izolita disde aliaj domoj, kaj cxirkauxata de gxardeno aux parko.
Persone mi logxas (dum la tuta jaro!) en vilao, cxirkauxata de gxardeno, iom for de Romo tamen ne en kamparo (la restada centro ampleksas entute 500 vilaojn, el kiuj kelkaj estas tute kuntusxaj kun Romo, dum la mia distancas 3 kilometrojn de la Roma urbolimo: de miaj fenestroj mi vidas Romon).

Cxiukaze, mi ne dirus "kampara domo" aux "kampodomo", kiu estas tute alia afero, nome domo kie logxas kamparanoj (en la itala, gxi egalus al "casa rurale" aux "casa colonica", respektive "kampara domo"/ casa = domo, rurale venas el la latina rus-ruris" = kamparo) kaj "kamparana domo"/ colono = kamparano).
Gxis
Antonio


ro-esp

unread,
Jun 17, 2011, 10:46:37 AM6/17/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>
> Date: Jun 16 09:45AM -0300
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/333447b7ab62213e

>
> Bonan!
>
> En Revo oni trovas[1]:
>
> vilao: Somerdomo, kampodomo
>
> Tio aspektas bone. Ĉu ni aldonu tiun linion?
>
> vilao -> somerdomo, kampodomo

unuaimprese, ne tian linion. Law mi, en la nuna lingvouzo, tute ne
nepras ke gxi situu en la kamparo, nek ke gxi estas okupata/uzata nur
somere. Gxi povas situi en la urbo aw en la arbaro, kaj povas esti la
cxefa logxejo dum la tuta jaro.

Gravas nur ke gxi luksas, kaj ne estas parto de granda konstruajxo.

gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Marcos Cramer

unread,
Jun 17, 2011, 10:52:35 AM6/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo demandis:

Ĉu ni aldonu tiun linion?

vilao -> somerdomo, kampodomo

Laŭ mi ne. En la ReVo-difinoj, kiujn vi igis alternativoj, mankas la ideo "eleganta", kiu estas en la PIV-difino kaj laŭ mia lingvosento apartenas al la signifo de "vilao".

La Vikipedio laŭ mi tre trafe dividas la signifon de la Esperanta "vilao" en tri subsencojn:

----
<1> laŭ sia origina signifo kampara bieno en Romio

<2> eleganta (somer)domo en la kamparo

<3> prestiĝa enurba domo simila al <2>
----

Anna uzis "vilao" en la unua senco en La Ŝtona Urbo. En aliaj tekstoj en la Tekstaro de Esperanto oni trovas kaj la duan kaj la trian sencon (kvankam foje estas malfacile scii kiun sencon la aŭtoro intencis).

Se entute ni havu linion pri "vilao", tiam laŭ mi nur mildan linion kun "~", kiu proponu almenaŭ tri malsamajn alternativojn por la tri ĉi-supre menciitaj sencoj.

Amike,

Marcos

Eduardo Trápani

unread,
Jun 17, 2011, 11:52:36 AM6/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
> <1> laŭ sia origina signifo kampara bieno en Romio
> <2> eleganta (somer)domo en la kamparo
> <3> prestiĝa enurba domo simila al <2>

1. bieno (ne bezonatas "kampar" ĉu?)
2. kampara luksa/eleganta domo
3. prestiĝa enurba domo (kio igas domon prestiĝa? Ĉu la naskiĝdomo de Zamenhof
estas prestiĝa? Verŝajne jes. Ĉu ĝi estAs vilao? Laŭ mi ne.

Kiel vi mem diris:

> Tekstaro de Esperanto oni trovas kaj la duan kaj la trian sencon (kvankam foje
> estas malfacile scii kiun sencon la aŭtoro intencis).

Ĝuste tiu fakto igas la vorton malbona por internacia uzado.

> Se entute ni havu linion pri "vilao", tiam laŭ mi nur mildan linion kun "~", kiu
> proponu almenaŭ tri malsamajn alternativojn por la tri ĉi-supre menciitaj sencoj.

Male al vi, mi opinias ke vorton kies signifo povas esti tiel kontraŭdira
(enurba/kampara) ni devas nepre malrekomendi per tiom multe da eblecoj kiom
ofertas la koncerna vorto. Jen alia klopodo:

vilao - luksdomo, kampara/enurba luksdomo, (pri Romio) bieno.

Amike, Eduardo.

Antonio De Salvo

unread,
Jun 17, 2011, 12:50:07 PM6/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
La problemo cxiam kusxas en tio, ke estas malfacile havi, en la diversaj landoj, saman koncepton pri unu difinita vorto.
Du pliaj ekzemploj: prestigxa kaj luksa.
Laux mia sento, domo estas prestigxa, kiam gxi havas altkvalitajn karakterizojn, koncerne konstruarton, amplekson, uzitajn materialojn kaj simile, en la senco, ke gxi tre pozitive diferencigxas de la ordinaraj logxdomoj.
Prestigxa domo povas ankaux esti luksa, sed ne nepre, kaj cxiukaze io, kio en difinita loko aux en difinita tempo estas konsiderata "luksa", povas aspekti tute normala en aliaj kuntekstoj. Ekzemple, laux la la itala civila kodo (kiu havas praktitke mian agxon, cxar gxi datigxas de 1942), antaux jardekoj bankuvo estis taksata indico de nenecesa lukso, kaj same lifto en konstruajxo malpli alta ol 5 etagxoj.
Kuriozxajxo: laux la itala regularo (de 1969), domo estas konsiderata "luksa" kiam ekzistas ankaux nur unu el cxi tiuj karakterizoj:
- amplekso pli granda ol 200 kvadrataj metroj;
- valoro de la tereno pli alta ol 1,5 oble la valoro de la konstruajxo;
- nekovrita areo pli granda ol 6-oble la doma surfaco;
- nagxbaseno pli ampleksa ol 80 kvadrataj metroj;
ktp.
Krome, cxiam laux la itala regularo, domo estas "luksa" kiam kunekzistas almenaux kvin el cxi tiuuj karakterizoj:
- amplekso pli granda ol 160 kvadrataj metroj;
- plafonoj pli altaj ol 3,3 metroj;
- terasoj kaj balkonoj pli ampleksaj ol entute 65 kvadrataj metroj;
- enirpordoj el masiva ligno;
- plankoj el altvalora materialo (ekz. marmoro, ligno) je minimume duono el la surfaco;
- komuna nagxbaseno, se la konstruajxo entenas malpli ol 15 logxejoj,
ktp.
Mi pretas veti, ke en aliaj landoj oni rigardas la aferon alimaniere, cxu pli cxu malpli rigore.
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Eduardo Trápani
Inviato: venerdì 17 giugno 2011 17:53
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) vila-o

Kiel vi mem diris:

Amike, Eduardo.

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
Jun 18, 2011, 10:34:43 AM6/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo respondis al mia cito de Vikipedia klarigo:

2011/6/17 Eduardo Trápani <etra...@gmail.com>

<1> laŭ sia origina signifo kampara bieno en Romio
<2> eleganta (somer)domo en la kamparo
<3> prestiĝa enurba domo simila al <2>

1. bieno (ne bezonatas "kampar" ĉu?)
2. kampara luksa/eleganta domo
3. prestiĝa enurba domo (kio igas domon prestiĝa?  Ĉu la naskiĝdomo de Zamenhof estas prestiĝa?  Verŝajne jes.  Ĉu ĝi estAs vilao?  Laŭ mi ne.

Ĉe la tria signifo vi forlasis la gravan aldonon "simila al <2>". La naskiĝdomo de Zamenhof supozeble ne similas al eleganta kampara domo, kaj pro tio ne estas vilao.

Male al vi, mi opinias ke vorton kies signifo povas esti tiel kontraŭdira (enurba/kampara) ni devas nepre malrekomendi per tiom multe da eblecoj kiom ofertas la koncerna vorto.  

La signifoj ne estas tiel kontraŭdiraj, se oni ĉe la tria signifo aldonas la gravan eron, ke ĝi devas simili al io kio estas vilao laŭ la dua senco. Se oni volas esti vere detalema, oni devus precizigi laŭ kiuj kriterioj estu tia simileco; kaj mi opinias ke Antonio jam bone trafis tiujn kriteriojn kiam li menciis ke enurba vilao devas havi ĝardenon aû parkon ĉirkaŭ si.

Ĉiuokaze, mi ne certas pri la uzindeco de "vilao", kaj pro tio ne proponas la vorton por oficialigo. Sed mi ankaû ne certas pri ĝia evitindeco, kaj tial daûre preferas ke nia linio pri ĝi uzu "~" anstataŭ "→" (sed se la plejmulto de la listanoj preferas listigi ĝin kun "→", mi ne forte kontraŭos).

Nun mi venas al la temo de la menciindaj alternativoj, ĉu post "→" aŭ "~". Eduardo laste proponis:

vilao - luksdomo, kampara/enurba luksdomo, (pri Romio) bieno

Al mi ŝajnas iom strange kune skribi la du kontraûajn pliprecizigojn "kampra/enurba" en tiu maniero. Kaj "enurba luksdomo" daŭre ellasas la similecon al kampara luksdomo entenatan en la signifo de "vilao". Tial mi anstataûigus la parton antaû "(pri Romio)" per "(kampar(ec)a) luksdomo".

Ĉe la lasta parto, mi nur volas atentigi pri tio, ke kelkaj listanoj malŝatas la formon "Romio" (mi ne havas fortan opinion pri tio, sed ankaŭ preferas eviti ĝin). Oni povas eble skribi "pri antikva Romo" anstrataŭe. Kompreneble la koncernaj bienoj ne troviĝis en la antikva urbo Romo, sed en la kamparaj regionoj regataj de Romo, sed supozeble, se oni malŝatas la vorton "Romo", oni devas akcepti la uzon de "Romo" kiel parto-por-tuto-esprimo por la antikva roma regno. Se ne, ni eble skribu "en la antikva roma regno" aŭ io simila (kutime oni ne parolas pri la Roma regno, sed depende de la priparolata periodo, pri la roma reĝlando, la roma respubliko aŭ la roma imperio, sed ĉi tie ni ja ne volas paroli pri ĉiuj ĉi tiuj tri periodoj samtempe).

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jun 18, 2011, 12:22:03 PM6/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>ᅵᅵ mi ne certas pri la uzindeco de "vilao"

Fakte, laŭ mi ĝi naskiĝis ĉefe reage al la PIV-a rekomenco pri "villo".

Kiam pri vorto estas malsamaj opinioj, mi evitas fari ion ajn, sed tio havas la sekvon ke ofte neniam atingas niajn listojn vortoj, kiuj eble devus esti tie.

Ĉi-foje mi tre provizore registris:

vilaᅵo ~ kamparᅵ(ecᅵ)a luksᅵdomᅵo; (en la roma regno) bienᅵo (kun granda domo)

Ŝajnas al mi ke en la romaj tempoj la ekzisto de granda kampara domo (foje luksega) estis esenca trajto de la roma vilao apud la bieno.

En ĉi tiu okazo, tamen, EGE UTILUS SCII KIEL ONI DIRAS EN NEEUROPAJ LINGVOJ. JAPANAJ, ĈINAJ, VJETNAMAJ LISTANOJ kaj Cvi Solt rakontu al ni kiel oni nomas tiajn domojn en viaj lingvoj. En la araba, laŭ tio, kion mi komprenas, oni prenis la aŭropan radikon aŭ uzas radikon en la enco de "domego".

Amike

Renato
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Fra Simo

unread,
Jun 18, 2011, 12:31:10 PM6/18/11
to la-bona...@googlegroups.com

2011/6/17 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

 
La Vikipedio laŭ mi tre trafe dividas la signifon de la Esperanta "vilao" en tri subsencojn:

----
<1> laŭ sia origina signifo kampara bieno en Romio

<2> eleganta (somer)domo en la kamparo

<3> prestiĝa enurba domo simila al <2>
----

Anna uzis "vilao" en la unua senco en La Ŝtona Urbo. En aliaj tekstoj en la Tekstaro de Esperanto oni trovas kaj la duan kaj la trian sencon (kvankam foje estas malfacile scii kiun sencon la aŭtoro intencis).

Se entute ni havu linion pri "vilao", tiam laŭ mi nur mildan linion kun "~", kiu proponu almenaŭ tri malsamajn alternativojn por la tri ĉi-supre menciitaj sencoj.
 
      Por la <1>-a el tiuj signifoj, por kiu la vorto Zamenhofa (sed kiagrade ?) estas "vill/o", pli proksima al la latina "villa" (efektive sentraduka transpreno de tiu vorto mem), sufichas fortraduko al "bien/o", kun laufoje bezonataj precizigoj : "(Rom(an)a )(kamp/ar/a )bien/o".
    Ni ne povas enlasi vorton "Romio", el vortobazo "Rom(/)i/" apud "Rom/". Pri tio, vigle batalinte kontrau misuzado de ne-ebla sufikso "i", ni certe antaukonsentas. Kontraue, ni devas havi fortradukan paragrafon "Romi/o --> Rom/o, la Rom/a regn/o" (mi timas, ke ne restus klare, se ni malpli multlitere skribus : : "(la )Rom/(a regn/)o", eble kun aldono de "Rom/land/o", eble ankau de "la Rom/a Imperi/o" (chi tiu lasta ne taugus kiel egalajho de la latina "Imperium Romanum", krom se oni shanghus la kutiman signifon de "imperi/o", sed ghi eble estus uzebla por la epoko post apero de Roma regnestro nomata "imperiestro".

     Pri la aliaj du signifoj, mi dubas, chu oni povas ilin apartigi. Pli gravas la eleganteco au "prestigho" (Esperante "impon/ec/o" !), ol la sido sur (en ?) kamparo au en urbo. La precizaj sencoj dependas de lokoj, lingvoj kaj epokoj. Pravas Antonio, ke ofte tiel nomatajn domojn. Kutime sufichos diri "dom/o", sed ekster klarigantaj cirkonstancoj au kuntekstoj oni devos iel precizigi.

     Eduardo T. ie proponas vorton "luks/dom/o". Tiu shajnas al mi gramatike stranga. Devus esti "luks/a dom/o" (au pli bone, "elegant/a dom/o").
___________________________

http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

ro-esp

unread,
Jun 19, 2011, 9:12:59 AM6/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Sxajnas al mi ke multe de la diskutado estas vana. En mia parto de la
mondo, *villa* simple estas luksa (forgesu pri "prestigxa") domo, kiu
ne estas parto de pli granda konstruajxo.
Kutime gxi mem ankaw ne konsistas el multe da etagxoj

Pri la romia afero, mi nomus gxin *villo*

[mi ne dirus "roma" , cxar tio indikus ion apartenanta al la urbo Romo]

Renato Corsetti

unread,
Jun 19, 2011, 9:58:26 AM6/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> ᅵ En mia parto de la mondo, *villa* simple estas luksa (forgesu pri "prestigxa") domo, kiu ne estas parto de pli granda konstruajxo.

Bone ni estas cerbumantaj pri "luks-domo" kaj "luksa domo" kaj atendantaj por vidi, kiel statas la afero en aliaj partoj de la mondo.

>ᅵᅵ Pri la romia afero, mi nomus gxin *villo*

Neniu estas perfekta.

Eduardo Trápani

unread,
Jun 19, 2011, 5:29:43 PM6/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
> La problemo cxiam kusxas en tio, ke estas malfacile havi, en la diversaj landoj, saman koncepton pri unu difinita vorto.

Bone, pri "bovino" pli malpli ni ĉiuj konsentus :). Sed pri vortoj kiel
la koncerna vi pravas. Tial mi pensas ke:

1. oni evitu kaj malrekomendu tiajn vortojn (neniel ajn oni
oficialindigu ĝin!)

2. ni havu liniojn kiu kovras kiel eble plej multe da eblecoj laŭ la
ĉefa uzado. En nia linio ni ne bezonas esti koheraj, kaj per tio mi
volas diri ke ni povas proponi kaj "enurba" kaj "kampara".

El bonvlingvisma vidpunkto mi pensas ke la lingvo fartus pli bone sen
"vilao".

> Du pliaj ekzemploj: prestigxa kaj luksa.
> Laux mia sento,

Per sento vi ne klarigu vortojn oficialajn/fundamentajn (novradikojn
eble jes ĝis ni trovas difinon taŭgan), tio ne helpas, fakte nur
malhelpas. Neniel ni povus esti internaciaj se ni ĉiuj farus tion.

> Krome, cxiam laux la itala regularo, domo estas "luksa" kiam kunekzistas almenaux kvin el cxi tiuuj karakterizoj:

Denove evitinda konduto. Temas pri la difino en niaj vortaroj. Tio jam
devus esti tre klara por ĉiuj. Nia lingvo ne ekzistas pere de iu
tradukaĉo per duosamaspektaj radikoj. "luksa" kaj "prestiĝa" estas
klare difinitaj, jen ĉio kion ili povus signifi en nia lingvo.

> Mi pretas veti, ke en aliaj landoj oni rigardas la aferon alimaniere, cxu pli cxu malpli rigore.

Feliĉe tio ne rilatas la oficialajan/Fundamentajn lingvajn elementojn.
Rigoran difinon donas (aŭ devus doni) la Akademio kaj/aŭ (kiel eble
plej) aŭtoritataj vortaroj. Poste ĉiu etno rigardu tion laŭvole, sed
priskribu tion en la esperanta, laŭ la difino.

Amike, Eduardo.

Eduardo Trápani

unread,
Jun 19, 2011, 5:44:42 PM6/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
> <2> eleganta (somer)domo en la kamparo
> <3> prestiĝa enurba domo simila al <2>
> 1. bieno (ne bezonatas "kampar" ĉu?)
> 2. kampara luksa/eleganta domo
> 3. prestiĝa enurba domo (kio igas domon prestiĝa? Ĉu la naskiĝdomo
> de Zamenhof estas prestiĝa? Verŝajne jes. Ĉu ĝi estAs vilao? Laŭ
> mi ne.
>
>
> Ĉe la tria signifo vi forlasis la gravan aldonon "simila al <2>". La

Prave. Mi haltis tie ĉar la ĉefa demando estis tiu de "prestiĝa".

> La signifoj ne estas tiel kontraŭdiraj, se oni ĉe la tria signifo
> aldonas la gravan eron,

Mi samopinias. Ne "tiel" kontraŭdiras. Ĉiuokaze fuŝaj ... sendube oni
pensos pri malsamaj aferoj se oni venas el malsamaj
kulturoj/landoj/etnoj/lokoj.

> Nun mi venas al la temo de la menciindaj alternativoj, ĉu post "→" aŭ
> "~". Eduardo laste proponis:
>
> vilao - luksdomo, kampara/enurba luksdomo, (pri Romio) bieno
>
>
> Al mi ŝajnas iom strange kune skribi la du kontraûajn pliprecizigojn
> "kampra/enurba" en tiu maniero. Kaj "enurba luksdomo" daŭre ellasas la
> similecon al kampara luksdomo entenatan en la signifo de "vilao". Tial
> mi anstataûigus la parton antaû "(pri Romio)" per "(kampar(ec)a) luksdomo".

Tiu ne estis la fina redakto kaj mi ne sciis kiel prezenti tiujn multajn
eblecojn. Kion aldonus la smilecon al "kampara luksdomo"? Mi penas
vidi kion oni volas priskribi ... vere.

Nova propono do estus:

vilao - luksomo, enurbe kampar(ec)a luksdomo, kampar(ec)a luksomo

(se la dua parto pro mi estas primokinda, kiel mi diris antaŭe, mi ne
tro certas kion oni celas pri la simileco ... kaj tiu simileco laŭ mi
estos plejamplekse regiona, sed certe ne landa kaj tutecerte ne internacia.

> Ĉe la lasta parto, mi nur volas atentigi pri tio, ke kelkaj listanoj
> malŝatas la formon "Romio"

Simpla vorto estigas tiom da flankaj diskutoj ke mi, kiam mi aldonas
sugestojn, ofte simple kopias kion la aliaj sugestas. Ĉi-okaze la
mencio estis via :), pere de Vikipedio. Por mi ne gravas kiun formon
oni elektas en tiu vorto.

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jun 19, 2011, 5:44:57 PM6/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Eduardo!

Kiel vi praktike reskribus ĉi tiun linion? Tio validas ankaŭ por Ronaldo.


vilaᅵo ~ kamparᅵ(ecᅵ)a luksᅵdomᅵo; (en la roma regno) bienᅵo (kun granda domo)

Amike

Eduardo Trápani

unread,
Jun 19, 2011, 6:04:27 PM6/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
> vila·o ~ kampar·(ec·)a luks·dom·o; /(en la roma regno)/ bien·o /(kun
> granda domo)

Bone!

> En ĉi tiu okazo, tamen, EGE UTILUS SCII KIEL ONI DIRAS EN NEEUROPAJ
> LINGVOJ. JAPANAJ, ĈINAJ, VJETNAMAJ LISTANOJ

Mi petus de tiuj kiuj komprenas kion signifus la vorton, ekzemplon (unu)
de vilao en siaj landoj. Mi vere dubas ke malsamnaciaj eŭropanoj
samopinios pri la "vilaeco" de ĉiuj tiuj lokoj. Oni ne bezonas iri tre
for el Eŭropo por certi pri ĝia evitindeco.

Pri via demando, en la ĉina: 别[1]墅[2] (per la alilingva ligilo de
"vilao" en la esperanta Vikipedio)

Laŭ mi tio tradukeblas pri "alia/kroma/aldona biendomo". Sed vi povas
vidi kaj opinii mem.

Amike, Eduardo.

[1] (angle) http://zhongwen.com/cgi-bin/zipux2.cgi?b5=%A7O
[2] (angle) http://zhongwen.com/cgi-bin/zipux2.cgi?b5=%B9%D6

Eduardo Trápani

unread,
Jun 19, 2011, 6:20:54 PM6/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
> vila·o ~ kampar·(ec·)a luks·dom·o; /(en la roma regno)/ bien·o /(kun
> granda domo)

Ĝi estas bona tiel (ankaŭ via antaŭa linio estis bona). Eble "Roma"
anstataŭ "roma".

Pri "luksdomo" ankaŭ mi dubas. Ĝi sekvas la modelon de: "somerdomo" kaj
"stacidomo". Sed eble oni povus skribi "luksodomo" laŭ la modelo de
"luksofloro" aŭ "luksokajuto" (ĉiuj estas Tekstaraj vortoj).

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jun 20, 2011, 2:27:05 AM6/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:
Pri "luksdomo" ankaŭ mi dubas.ᅵ Ĝi sekvas la modelon de: "somerdomo" kaj "stacidomo".ᅵ Sed eble oni povus skribi "luksodomo" laŭ la modelo de "luksofloro" aŭ "luksokajuto" (ĉiuj estas Tekstaraj vortoj).
Bone. Mi ankaŭ emus al "luksa domo" [tre pli natura formo por homoj influataj de latinidaj lingvoj].

Mi iom pli insiste eksterliste petos ekstereŭropanojn pri ĉi tiu vorto.

Marcos Cramer

unread,
Jun 20, 2011, 6:50:55 AM6/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo skribis:


> Mi petus de tiuj kiuj komprenas kion signifus la vorton, ekzemplon (unu) de vilao en siaj landoj.

Mi uzis tiun instigon de Eduardo por sendi bildojn pri tri diversstilaj konstruaĵoj, kiuj laŭ mia kompreno de "vilao" estas vilaoj (sed ne temas nur pri vilaoj en mia lando):

http://commons.wikimedia.org/wiki/File:La_Rotonda.jpg
http://de.wikipedia.org/w/index.php?title=Datei:Braunschweig_Gerloffsche_Villa_%282009%29.JPG
http://de.wikipedia.org/w/index.php?title=Datei:VillaSavoyedt.jpg

Amike,

Marcos

mar...@melburno.org.au

unread,
Jun 20, 2011, 7:51:52 AM6/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, Australio:
En Nederlando la vorto uzatas precipe pri pli bela, iom pli luksa,
kaj do ankau pli multekosta, ordinara domo (ne domego). Mi povus
proponi "beldomo", sed ne faras char mi agus kontrau mia (kaj de
Waringhien) propra principo ke ni ne faru pli da kunmetajhoj el
substantivo kun sia adjektivo. "Bela domo" ne sufichas. "Luksa domo"
troas.
Bedaurinde Esperanto ne havas afikson kun la senco "bela". En
Nederlando "vilao" certe ne signifas la Zamenhof'ajn "eksterurba" au
"somera".
En Australio oni apenau konas nek uzas la vorton.
En Esperanto mi proponas, provizore, "lukseta domo".
Kun salutoj el Marcel.

mar...@melburno.org.au

unread,
Jun 20, 2011, 8:18:29 AM6/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, ree:
Mi ne komprenas, kial la roma "biendomo" bezonas aldonon, char la
kunteksto ja indikos, chu ghi trovighis en Romujo au en Galujo. Oni
certe ne bezonas por tio la vorton "vilao" au la monstrajhon
"villo".
Neke oni bezonas "vilao" por la nuntempo. Oni ja povas enkorpigi
"luks". Cetere "vilao" komprenatus diversmaniere en diversaj landoj.
"Luksodomo" signifas ekzakte la samon kiel "luksdomo" (se ne el la
vorto "luksoo"), char la "o"-"infikso" estas sensignifa en Esperanto.
Se la domo uzatas nur en la somero (kio okazas malofte nun en
Francujo),ghi krom esti "lukseta domo" ankau estas "somerdomo"
Kun amikaj salutoj, Marcel.

Cvi Solt

unread,
Jun 20, 2011, 3:22:30 AM6/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Vilao - ne devas esti nur luksa (eble nur lukseta), sed ankaŭ granda unufamilia domo. Ĝi nepre havas ĝardenon, . Ĝi povas esti en aŭ eksterurbe, sed en la urbo en kvartalo kun najbaraj vilaoj.

Cvi


2011/6/20 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
  ...............
 

Mi iom pli insiste eksterliste petos ekstereŭropanojn pri ĉi tiu vorto.

Amike

Renato


Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Renato Corsetti

unread,
Jun 20, 2011, 11:53:40 AM6/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon pro ĉiuj mesaĝoj pri vilao de hodiaŭ. La problemo ŝajne iĝas pli malsimpla. Ŝajnas al mi ke la ĉefa komuna elemento inter ĉiuj vilaoj etas la ĝardeno kaj lukso (de iom al multego - ekzemple en la bildoj senditaj de Marcos).

Mi ankoraŭ ne havas firman ideon kiel ŝanĝi la linion pri vilao.

Mi provas:
vilaᅵo ~  ĝarden-hav-a luksᅵa domᅵo; (en la roma regno) bienᅵdomo 

Eduardo Trápani

unread,
Jun 20, 2011, 12:49:23 PM6/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Dankon pro ĉiuj mesaĝoj pri vilao de hodiaŭ. La problemo ŝajne iĝas pli
> malsimpla. Ŝajnas al mi ke la ĉefa komuna elemento inter ĉiuj vilaoj etas la
> ĝardeno kaj lukso (de iom al multego - ekzemple en la bildoj senditaj de Marcos).

Luksaj domoj havas ĝardenojn. Kaj eble ankaŭ parkojn, naĝejojn. Sed certe
ĝardenon.

Kiu estas la problemo do pri "luksdomo / luksodomo / luksadomo"?

> Mi ankoraŭ ne havas firman ideon kiel ŝanĝi la linion pri vilao.

> vila·o ~ĝarden-hav-a luks·a dom·o; (en la roma regno) bien·domo

Luksa (pri domo) laŭ mi sufiĉas. Ĉar ĉirkaŭ ĝi oni povus trovi ĝardenon, aŭ
arbaron aŭ lagon ...

Ekzemple (el la ĉina Vikipedio):
http://zh.wikipedia.org/wiki/File:Toppeladug%C3%A5rds_slott.jpg

Aŭ (el alilingvaj Vikipedioj pri la sama artikolo):

http://pl.wikipedia.org/w/index.php?title=Plik:Zakopane-Koliba-2006-Ejdzej.jpg&filetimestamp=20061016124941
http://pt.wikipedia.org/wiki/Ficheiro:Villa_Medici_a_Fiesole_1.jpg
http://commons.wikimedia.org/wiki/File:Villa-nyk%C3%B6ping-ostra4.JPG?uselang=sv
http://commons.wikimedia.org/wiki/File:Nobelgatan_2008.jpg?uselang=sv
http://commons.wikimedia.org/wiki/File:Barnarp_Kraftv%C3%A4rmeverk_Torsvik.JPG?uselang=sv

Mi do proponas:
vila·o ~ luks·a dom·o; (en la roma regno) bien·domo

Eduardo.

ro-esp

unread,
Jun 20, 2011, 7:13:06 PM6/20/11
to la-bona...@googlegroups.com, oficialigin...@yahoogroups.com

> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>

> Kuriozxajxo: laux la itala regularo (de 1969), domo estas
> konsiderata "luksa" kiam ekzistas ankaux nur unu el cxi tiuj
> karakterizoj:
> - amplekso pli granda ol 200 kvadrataj metroj;
> - valoro de la tereno pli alta ol 1,5 oble la valoro de la konstruajxo;
> - nekovrita areo pli granda ol 6-oble la doma surfaco;
> - nagxbaseno pli ampleksa ol 80 kvadrataj metroj;
> ktp.

> Krome, cxiam laux la itala regularo, domo estas "luksa" kiam

> kunekzistas almenaux kvin el cxi tiuj karakterizoj:


> - amplekso pli granda ol 160 kvadrataj metroj;
> - plafonoj pli altaj ol 3,3 metroj;
> - terasoj kaj balkonoj pli ampleksaj ol entute 65 kvadrataj metroj;
> - enirpordoj el masiva ligno;
> - plankoj el altvalora materialo (ekz. marmoro, ligno) je minimume
> duono el la surfaco;
> - komuna nagxbaseno, se la konstruajxo entenas malpli ol 15 logxejoj,
> ktp.

> Mi pretas veti, ke en aliaj landoj oni rigardas la aferon
> alimaniere, cxu pli cxu malpli rigore.

Nu, mi ne kontestas la luksecon de domoj kiuj plenumas la italajn normojn!

Tamen bone eblas difini la vorton "vilao". Temas pri luksa unufamilia
domo, kiu ne estas konstruita kontraw alia (la nederlanda termino
egalas al "liberstaranta"). Gxi ne havas alian logxejon sub aw super si.
Eble gxi ankaw ne havas pli ol tri etagxojn super "falcxnivelo"

Mi emas nun atendi indikoj de neewropanoj ke en ilia lingvo la afero
estas alia.

Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Jun 21, 2011, 5:40:24 PM6/21/11
to la bona lingvo
Mi vidas, ke la kerna malkunsento estas pri la lukseco de la domo.
Shajnas al mi, ke ni kunakordas pri la kampareco de la domo. La
hispana vorto "villa" (pr. vija) normale temas pri luksa dua domo,
t.e. por semajnofinoj au feritagoj. Por neluksa kampara dua domo, ni
normale uzas "cabaña" (pr. kabanja) au "casa de campo" (enkampa domo).
Mi devas aldoni, ke ni uzas la vorton "villa" ankau por specialaj
"chambroj" de luksaj hoteloj; tiuj "chambroj" estas dometoj, pli
malpli luksaj, disigitaj de aliaj partoj de hotelo, ghenerale per
ghardenoj, kiuj permesas sin senti en la kamparo.
Kiel jam dirite, ne eblas chiam traduki vorton de unu lingvo al alia,
kun chiuj siaj signifoj kaj nuancoj.
Do, mi proponas:
vila-o -> (luks-)kampardomo, (luks-)somerdomo.
La radiko luks- povas uzi lau la domo estas luksa au ne.
On 20 jun, 18:13, ro-esp <ro-...@dds.nl> wrote:
> > From: "Antonio De Salvo" <antoniodesa...@tiscali.it>
> --http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net- Ocultar texto de la cita -
>
> - Mostrar texto de la cita -

Antonio De Salvo

unread,
Jun 21, 2011, 6:42:31 PM6/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ripetas, ke vilao (almenaux en Italujo) ne nepre estas kampara (ekzistas ankaux enurbaj vilaoj), ne nepre estas somera (ekzistas ankaux montaraj vilaoj en ski-regionoj), ne nepre estas luksa (suficxas, ke gxi estu bonkvalita), ne nepre estas "dua".

La esencaj trajtoj de vilao estas:
- izoliteco disde aliaj konstruajxoj;
- maksimuma alteco je tri etagxoj, inkluzive de teretagxo;
- gastigo de unu sola familio (aux de du familioj, sed kun apartaj enirpordoj);
- alligiteco de gxardeno aux parko;
- bonstila arkitekturo kaj bonkvalitaj materialoj kaj ekipajxoj.

Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Luis Ignacio Raudón Uribe
Inviato: martedì 21 giugno 2011 23:40
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: vila-o

--

Cvi Solt

unread,
Jun 22, 2011, 12:18:23 AM6/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi plejparte konsentas kun Antonio. Mi ne difinus  du-familian domon 'vilao", kaj mia vilao devas esti (eble iomete) luksa.

2011/6/22 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>


--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Renato Corsetti

unread,
Jun 22, 2011, 2:41:59 AM6/22/11
to la-bona...@googlegroups.com

Karaj gelistanoj,

 

la batalo por trovi alian ekvivalentan vorton por vilao iĝas pli kaj pli malfacila. Momente mi ŝnaĝis la linio al:

 

vila·o ~ sol·star·a luks·a dom·o; (en la roma regno) bien·dom·o

 

Mi vidas, tamen, ke la unua duono de la linio estas pli vortara difino ol uzebla esprimo. Eble iam ni devos kapitulaci kaj eĉ proponi oficialigon de tiu vorto, kion ni ankoraŭ rifuzas.

 

Amike

 

Renato

 

Eduardo Trápani

unread,
Jun 22, 2011, 8:04:25 AM6/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
> vila·o ~ sol·star·a luks·a dom·o; /(en la roma regno)/ bien·dom·o
>
> /Mi vidas, tamen, ke la unua duono de la linio estas pli vortara difino ol

> uzebla esprimo. Eble iam ni devos kapitulaci kaj eĉ proponi oficialigon de tiu
> vorto, kion ni ankoraŭ rifuzas./

Eble jes, ne indas plu serĉi. Laŭ mi la lukseco postulas ĝardenon aŭ naĝejon aŭ
parkon aŭ ion eksterdoman. Kaj tio, kompreneble, postulas ke la domo staras
sola, ĉar oni bezonas tiun ĉirkaŭlokon por la aliaj aferoj. Mi vere pensas ke
ni harfendas pri la aliaj trajtoj.

Do, mi daŭre opinias ke luksa domo estas pli ol sufiĉa kaj, plej grave, estas
tiu kiu kaptas la kernan trajton de la malsamaj signifojn laŭ la landoj.

Do jen denove mia lasta propono:

vilao -> luksa domo, ...

Kelkfoje mi pensas ke Revo faras nian taskon pli bone. Tute simplaj linioj kiel
vic-patrino, somer-domo, gento-murdo, ŝajne sukcesis eniri la vortaron sed ne
nian liston. Nuntempe ni devus havi vila-o inter la oficialigindaj radikoj, veeee!

Eduardo.

renato corsetti

unread,
Jun 22, 2011, 8:42:24 AM6/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

> Kelkfoje mi pensas ke Revo faras nian taskon pli bone. Tute simplaj
linioj kiel
vic-patrino, somer-domo, gento-murdo, ŝajne sukcesis eniri la vortaron sed
ne
nian liston. Nuntempe ni devus havi vila-o inter la oficialigindaj radikoj,
veeee!

Ne estu tro rapidema. Ni diskutas pri ĉiu unuopa radiko, kaj konsideras kiel
oni diras tion en la japana kaj vjetnama, ktp. En Revo estas tre pli simple
por redaktanto, kiu opinias ion iri kaj enmeti tion.

Mi metos ĉiuokaze "solstaranta" inter krampojn.

Amike

Renato

winmail.dat

ro-esp

unread,
Jun 24, 2011, 4:00:33 PM6/24/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Luis Ignacio Raudón Uribe" <lra...@gmail.com>
> Date: Jun 21 02:40PM -0700
>
> Mi vidas, ke la kerna malkonsento estas pri la lukseco de la domo.

Law mi ne.

> Shajnas al mi, ke ni kunakordas pri la kampareco de la domo.

Law mi ne. Pluraj esprimis ke vilao povas same bone situi en urbo aw arbaro


> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>

> Date: Jun 22 12:42AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/1948be36983b37f4
>
> Mi ripetas, ke vilao (almenaux en Italujo) ne nepre estas kampara
> (ekzistas ankaux enurbaj vilaoj), ne nepre estas somera (ekzistas
> ankaux montaraj vilaoj en ski-regionoj), ne nepre estas luksa
> (suficxas, ke gxi estu bonkvalita), ne nepre estas "dua".

Se ni anstatawus "luksa" per "bonkvalita", mi povas elteni tion


>
> La esencaj trajtoj de vilao estas:
> - izoliteco disde aliaj konstruajxoj;

js, gxi ne estas parto de pli granda logxkonstruajxo

> - maksimuma alteco je tri etagxoj, inkluzive de teretagxo;

ekskluzive de la kelo :-)

> - gastigo de unu sola familio (aux de du familioj, sed kun apartaj
> enirpordoj);

jes

> - alligiteco de gxardeno aux parko;

ne nepre

> - bonstila arkitekturo kaj bonkvalitaj materialoj kaj ekipajxoj.

> From: Cvi Solt <cvi...@gmail.com>

> Mi plejparte konsentas kun Antonio. Mi ne difinus du-familian domon
> 'vilao", kaj mia vilao devas esti (eble iomete) luksa.

mi konsentas

> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
>
> la batalo por trovi alian ekvivalentan vorton por vilao iĝas pli kaj

> pli malfacila. Momente mi ŝanĝis la linion al:


>
> vila·o ~ sol·star·a luks·a dom·o; (en la roma regno) bien·dom·o

se vi aldonas "unufamilia" mi akceptas.

> Mi vidas, tamen, ke la unua duono de la linio estas pli vortara
> difino ol uzebla esprimo. Eble iam ni devos kapitulaci kaj eĉ
> proponi oficialigon de tiu vorto

Mi ne kontrawas.
gxis, Ronaldo N

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages