aerometro

3 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Feb 8, 2022, 8:29:30 PM2/8/22
to la bona lingvo
aerometro --- gasdenso~, gasa denso~, gasdensa ~

Mi ne vere scias, kiu estas pli bona, sed mi emas al la unua. Kion vi pensas?

aerometrio --- aermezurado, aermezura scienco

Atentu, ke kontraŭ la kutimo de ĉi tiaj vortoj, aerometrio ne havas rektan rilaton al aerometro

Leo De Cooman

unread,
Feb 9, 2022, 5:48:45 AM2/9/22
to la-bona...@googlegroups.com
Op 9/02/2022 om 2:29 schreef noammohr:

aerometro --- gasdenso~, gasa denso~, gasdensa ~

Mi ne vere scias, kiu estas pli bona, sed mi emas al la unua. Kion vi pensas?

Al mi tute ne klaras, pri kiu aparato precize temas.
En la germana Vikipedio https://de.wikipedia.org/wiki/Aerometer kaj en la angla https://en.wikipedia.org/wiki/Aerometer  oni priskribas diversajn ilojn uzatajn en diversaj fakoj, inter alie en fiziko, minado kaj medicino, ne nur por mezuri la densecon, sed ankaŭ la fluon de aero aŭ aliaj gasoj.
La originala vorto ŝajnas priskribi aparaton el la fruaj jaroj de la deknaŭa jarcento. La sama vorto ŝajnas ankaŭ indiki  modeernan aparaton por mezuri la aerfluon en medicinaj esploroj pri parolado.
La sola certeco ŝajnas, ke temas pri ilo celita por mezuri ion pri gasoj... do: "gasmeezurilo", kio estas same mistera... En la nederlanda ni diras "gasmeter" por indiki la aparaton, kiu mezuras la volumenon de la brulgaso, liverita el gaskondukilo al apartaj klientoj.

Amike salutas Leo

Virusvrij. www.avg.com

noammohr

unread,
Feb 9, 2022, 7:30:20 AM2/9/22
to la bona lingvo
Leo pravas. Gasdensomezurilo nur taŭgas por la ilo en la vortaro, ne por aliaj internaciecaj uzoj de la vorto. Por tiaj uzoj, eble alia vorto(j) povas taŭgi: aermezurilo, gasmezurilo, depende de la situacio.

noammohr

unread,
Feb 9, 2022, 8:36:31 AM2/9/22
to la bona lingvo
Malfeliĉe, kaj gasmetro kaj gasmezurilo estas apartaj vortoj en ReVo, ambaŭ pri brulgaso. Do tiuj vortoj ne estas bonaj elektoj por aerometro.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages