literoj G kaj H de Camacho

10 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 10, 2008, 5:16:46 PM2/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
gej-o = sam-seks-em-ul-o
grob-a --> ne-rafinit-a, grand-a
gvat-i = kasx-e observ-i
hant-i --> vizit-ad-i (fare de fantomoj), obsed-i
hast-i --> rapid-i
hej --> salut-o-n!
hola --> salut-o-n!
hezit-i [3oa] = sxancel-igx-i
hibrid-o [zam] = du-ras-a
hobi-o = sxat-okup-o
hord-o [zam] --> nomad-a trib-o
humid-a --> mal-sek-et-a

Kion vi pensas?

Renato


~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Anna Lowenstein

unread,
Feb 11, 2008, 4:40:18 AM2/11/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi devas konfesi, ke pluraj el tiuj estas vortoj, kiujn mi mem uzas. “Gejo” estas tre vaste uzata, ankau’ de la gejoj mem. Eble c’i tiu estas okazo, en kiu rolas sociaj faktoroj. Iam en la angla oni diris ”homosexual”, sed poste la gejoj mem komencis uzi ”gay”, kaj tiam tiu vorto disvastig’is ekster la gejaj rondoj. ”Homosexual” nun impresas kiel formala au’ medicina termino. En Esperanto oni ne povas c’iam pluuzadi malnovajn terminojn, kiam la socio intertempe s’ang’ig’is. La nova termino estas fakte simbolo de s’ang’ig’inta socio kaj de s’ang’ig’inta sinteno al samseksemuloj.

 

Ankau’ la vorton “hobio” mi uzas, kvankam efektive eblus en tiuj kuntekstoj diri “s’atokupo”.

 

Tradukante miajn du romanojn, mi c’iam provis uzi nur oficialajn radikojn. Mi tamen uzis neoficialajn radikojn, se tiuj s’ajnis al mi vere necesaj. Inter tiuj trovig’as “gvati” kaj “hasti”. (Komence mi provis uzi “rapidi” anstatau’ “hasti”, sed mi trovis kuntekstojn, en kiuj tio ne s’ajnis al mi la g’usta solvo.) Rilate al “humida” mi provis eviti g’in, sed fakte “malseketa” ne c’iam s’ajnas tau’ga anstatau’aj’o. Se la aero estas humida, ekzemple, c’u vere oni povas diri, ke la atmosfero estas malseketa? La vorto ja estas oficiala, do finfine mi decidis uzi g’in.

 

Mi tute ne vidas problemon pri “heziti”, kiu estis oficialigita antau’ longe. Se iu hezitas antau’ ol paroli, c’u vere oni povas diri, ekzemple, “S’i s’ancelig’is antau’ ol doni sian respondon”? Hezito povas esti eta pau’zo, sed la vorto “s’ancelig’i” donas al mi impreson de pli aktiva skuig’ado.

 

La signifo de “hej!” vers’ajne varias, depende de la denaska lingvo de la parolanto. Lau’ PIV, temas pri interjekcio por kurag’igi au’ por instigi al gajo. Anglalingvanoj uzus g’in simple por altiri la atenton. Sed mi ne povas imagi uzi g’in g’uste por saluti, t.e. “Hej, Renato!” = “Saluton, Renato!”

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 10 febbraio 2008 23.17
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) literoj G kaj H de Camacho

Adam Raizen

unread,
Feb 11, 2008, 6:46:07 AM2/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/2/11 Anna Lowenstein <anna.lo...@virgilio.it>:

> Tradukante miajn du romanojn, mi c'iam provis uzi nur oficialajn radikojn.
> Mi tamen uzis neoficialajn radikojn, se tiuj s'ajnis al mi vere necesaj.
> Inter tiuj trovig'as "gvati" kaj "hasti". (Komence mi provis uzi "rapidi"
> anstatau' "hasti", sed mi trovis kuntekstojn, en kiuj tio ne s'ajnis al mi
> la g'usta solvo.)

Ĉu vi memoras iun tian kuntekston? En la hebrea en la ĉiutaga lingvo
estas nur unu vorto 'rapidi', uzata ankaŭ por 'hasti'.

> La signifo de "hej!" vers'ajne varias, depende de la denaska lingvo de la
> parolanto. Lau' PIV, temas pri interjekcio por kurag'igi au' por instigi al
> gajo. Anglalingvanoj uzus g'in simple por altiri la atenton. Sed mi ne povas
> imagi uzi g'in g'uste por saluti, t.e. "Hej, Renato!" = "Saluton, Renato!"

Multaj almenaŭ usonaj junuloj tiel uzas ĝin.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?

Anna Lowenstein

unread,
Feb 11, 2008, 9:11:50 AM2/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Adam petis min doni ekzemplojn de la kunteksto, en kiu mi uzis la vorton "hasti" anstatau' "rapidi". Sube mi montras kelkajn alineojn - mi donas la tutan alineon por ke oni pli bone komprenu la kuntekston. (Cetere, la romano okazas en antikva Romo.) Mi devas klarigi, ke decidinte uzi "hasti" mi sentis min libera uzi g'in c'ie, ec' en kuntekstoj, kie ankau' "rapidi" povus tau'gi. (Alivorte mi aldonis g'in al la listo de 98 neoficialaj radikoj uzitaj en la romano, kaj poste libere uzadis g'in.)
"Hasti" signifas, ke oni rapidas pro malfruo, au' pro deziro ne maltrafi ion, au' pro iu alia urg'o.
Anna


Ni preskaŭ reatingis nian loĝejon, kiam realiĝis miaj timoj. Du viroj subite ekpaŝis antaŭ nin kaj demandis kun malica rikano, kien ni supozas iri je ĉi tia horo de la nokto. ‘Lasu nin pasi,’ diris la sklavo Doriforo per aŭtoritata tono.
‘Kial la hasto?’ unu el ili diris. ‘Ni vidu, kion vi alportis.’ Li perforte kaptis la torĉon el la mano de Epafrodito kaj ŝovis ĝin kontraŭ Nerono. ‘Belan mantelon vi havas. Kie vi trovis ĝin?’

La nova prezentaĵo progresis bone, kaj ni paŭzis por ripozi. Celerina, kiu estis nia plej lerta akrobato, kaptis la okazon por ekzerci sin marŝi sur la manoj. Ŝi paŝis tien-reen sur la planko kun sia robo nodita ĉirkaŭ la femuroj, kiam eniris Nerono kaj lia sklavo. Celerina haste rektigis sin, tirante malsupren sian robon kaj puŝante siajn senbuklajn pajlokolorajn harojn el la okuloj. Ni ceteraj salte ekstaris kvazaŭ kaptis nin nia mastro malŝpari tempon anstataŭ labori.

Mi rigardis trans lian ŝultron al la amaso da viroj kaj knaboj en diversaj fazoj de senvestigado. ‘Pli-malpli kiel kutime, je ĉi tiu horo. Rigardu, jen tie libera spaco – ni kaptu ĝin tuj, antaŭ ol iu alia ĝin prenos.’
Mi hastis tra la ĉambro kaj sidiĝis sur la marmoran benkon kiu laŭis la murojn, por aserti mian rajton je la malplena fako sur la breto ĉe mia kapo.

Hebo hastis al mi, samtempe pinglante sian hararon en rubandon. ‘Kie estas Sekundo?’

Enhastis alia viro, ĉi tiu vestita per multekosta tuniko lina. ‘Palaso, mi serĉadas vin ĉie! La imperiestrino petadas vin. Ĉu vi scias, kiu havas la ŝlosilon de la ŝranko en la fruktoĝardena ĉambro?’
‘Mi tuj venos,’ diris Palaso. Li senprokraste turnis sin al ni. ‘Ĉi tiu ĉambro estos libera ĝis tagmezo. Petu la sklavon, se vi bezonos ion.’

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Adam Raizen
Inviato: lunedì 11 febbraio 2008 12.46
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: R: (la bona lingvo) literoj G kaj H de Camacho

Pilar Otto

unread,
Feb 11, 2008, 9:59:05 AM2/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Unue mi atentigas, ke kelkaj rezervoj de Anna konformigxas kun la propono en
tiu senco, ke la propono havas = (ekz. "gejo" kaj "hobio").

Renato:
> hast-i --> rapid-i

En kelkaj kuntekstoj eblas io kun "urgx-".

> hezit-i [3oa] = sxancel-igx-i

Pri cxi tiu vorto mi klare samopinias kun Anna: sxanceligxo por mi implicas
fizikan movon (kvankam eblas ankaux metafora uzo), hezito ne.

> hibrid-o [zam] = du-ras-a

Unue formalajxo: substantivo ne estu glosata per adjektivo. Due realajxo:
hibrida ne necese estas "durasa", gxi povas esti ankaux "miksita". La maltan
lingvon oni versxajne povas nomi hibrida, sed apenaux durasa.

> hobi-o = sxat-okup-o

Ekstertema demando: cxu la origina signifo de la angla vorto "hobby" estas
"maroto" aux "bastoncxevalo", t.e. ludilo, sur kiu oni povas rajdi, kaj kiu
konsistas el bastono, kies ekstremajxo estas formita kiel cxevalkapo? En tia
"bastoncxevalo" sxajne originas la parolturno "amata cxevaleto", kiu ja tre
proksimas al hobio.

> hord-o [zam] --> nomad-a trib-o

Min tiu vorto pensigas pri tribo ne nur nomada, sed ankaux multnombra,
sovagxa kaj militema.

Otto

Detlef Karthaus

unread,
Feb 11, 2008, 11:48:49 AM2/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Por montri la malsamon inter hasti kaj rapidi mi proponas la latinan proverbon:
  • Festina lente!.
    • "Hastu malrapide."
En mia menso, rapidi estas nur fizika ago, dum hasti indikas ankaux psikan premon.
 
amike
Detlef

2008/2/11 Adam Raizen <adam....@gmail.com>:

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Feb 11, 2008, 11:54:10 AM2/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein ha scritto:

> Mi devas konfesi, ke pluraj el tiuj estas vortoj, kiujn mi mem uzas. "Gejo"
> estas tre vaste uzata, ankau' de la gejoj mem. Eble c'i tiu estas okazo, en
> kiu rolas sociaj faktoroj.
Por permesi la nunan etimon de "gay", oni povus aldoni figurasence "gajulo"

J-K Rinaldo

Tom Juval

unread,
Feb 11, 2008, 11:59:45 AM2/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
2/11/08, Adam Raizen <adam....@gmail.com>:

> 2008/2/11 Anna Lowenstein <anna.lo...@virgilio.it>:
>
> > Tradukante miajn du romanojn, mi c'iam provis uzi nur oficialajn radikojn.
> > Mi tamen uzis neoficialajn radikojn, se tiuj s'ajnis al mi vere necesaj.
> > Inter tiuj trovig'as "gvati" kaj "hasti". (Komence mi provis uzi "rapidi"
> > anstatau' "hasti", sed mi trovis kuntekstojn, en kiuj tio ne s'ajnis al mi
> > la g'usta solvo.)
>
> Ĉu vi memoras iun tian kuntekston? En la hebrea en la ĉiutaga lingvo
> estas nur unu vorto 'rapidi', uzata ankaŭ por 'hasti'.

En la ĉiutaga hebrea estas du apartaj vortoj (lmaher, lhizdarez), kiuj
laŭ mia lingvosento signifas plimalpli rapidi kaj hasti (respektive).
Estas ankaŭ aparta vorto por hasto (ĥippazon).

Tamen, mi ne konvinkiĝis ke en la kuntekstoj montritaj de Anna la
distingo vere necesas (nek ke ĝi ne necesas).

> > La signifo de "hej!" vers'ajne varias, depende de la denaska lingvo de la
> > parolanto. Lau' PIV, temas pri interjekcio por kurag'igi au' por instigi al
> > gajo. Anglalingvanoj uzus g'in simple por altiri la atenton. Sed mi ne povas
> > imagi uzi g'in g'uste por saluti, t.e. "Hej, Renato!" = "Saluton, Renato!"
>
> Multaj almenaŭ usonaj junuloj tiel uzas ĝin.

Ŝajnas ke ĝi havas kelkajn signifojn, inkluzive de altiro de atento
kaj de instigo al gajo, sed ankaŭ de salutado, kaj en la angla (ĉu nur
usona?) kaj en aliaj lingvoj (mi certas pri la hebrea, kaj rimarkis
ĝin ankaŭ en kelkaj eŭropaj lingvoj).

Tom.

Renato Corsetti

unread,
Feb 11, 2008, 1:56:32 PM2/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

“Gejo” . . . La nova termino estas fakte simbolo de s’ang’ig’inta socio kaj de s’ang’ig’inta sinteno al samseksemuloj.

Mi kredas, ke oni enprenis g'in, c'efe c'ar g'i estas pli mallonga. C'iukaze kun = ni povas savi la situacion.

“gvati” . . . “hasti”. . . humida”

gvati kaj humida havas =

pri hasti ni atendu la aliajn.



Hezito povas esti eta pau’zo, sed la vorto “s’ancelig’i” donas al mi impreson de pli aktiva skuig’ado.

Mi ne havus problemojn forigi tiun linion, se ankau' aliaj samopinias.

La signifo de “hej!” vers’ajne varias, depende de la denaska lingvo de la parolanto. Lau’ PIV, temas pri interjekcio por kurag’igi au’ por instigi al gajo. Anglalingvanoj uzus g’in simple por altiri la atenton. Sed mi ne povas imagi uzi g’in g’uste por saluti, t.e. “Hej, Renato!” = “Saluton, Renato!”

Fakte pri tio Camacho tute klare diras: "pli mallongaj formoj por 'saluton!'.

Renato

Renato Corsetti

unread,
Feb 11, 2008, 3:09:58 PM2/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:


> En kelkaj kuntekstoj eblas io kun "urgx-".

Mi registris tion. "Urgx-i" estas pli bona ol mia "rapid-i".

> hezit-i [3oa] = sxancel-igx-i

Pri cxi tiu vorto mi klare samopinias kun Anna: sxanceligxo por mi implicas
fizikan movon (kvankam eblas ankaux metafora uzo), hezito ne.

Mi provizore forigas g'in, sed pretas remeti, se iu petos.


Unue formalajxo: substantivo ne estu glosata per adjektivo. Due realajxo:
hibrida ne necese estas "durasa", gxi povas esti ankaux "miksita". La maltan
lingvon oni versxajne povas nomi hibrida, sed apenaux durasa.

Lau' PIV Zamenhof uzis g'in nur por mestizo au' similaj okazoj, sed mi s'ang'is la aferon ankau' al "miksita".


Ekstertema demando: cxu la origina signifo de la angla vorto "hobby" estas
"maroto" aux "bastoncxevalo"

Prefere respondu anglalingvano.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Feb 11, 2008, 2:04:13 PM2/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

> En la hebrea en la c'iutaga lingvo estas nur unu vorto 'rapidi', uzata ankau' por 'hasti'.

Tio subtenas la sageton post hast-i. Kiel oni diras en aliaj lingvoj?  En la itala la du signifoj ne estas tre klare dividitaj.

> Multaj almenau' usonaj junuloj tiel uzas g'in.

Tio cetere levus la tutan problemon pri "sa", "sal" kaj "salsa" por "saluton!", sed eble ni povas paroli pri g'i post la fino de la listoj de Camacho.

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Feb 11, 2008, 3:30:46 PM2/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto demandis:
> hobi-o = sxat-okup-o

> Ekstertema demando: cxu la origina signifo de la angla vorto "hobby" estas

"maroto" aux "bastoncxevalo", t.e. ludilo, sur kiu oni povas rajdi, kaj kiu
konsistas el bastono, kies ekstremajxo estas formita kiel cxevalkapo? En tia

"bastoncxevalo" sxajne originas la parolturno "amata cxevaleto", kiu ja tre
proksimas al hobio.

Lau' mia vortaro "Concise Oxford", la vorto devenas de mezepoka angla
"Hobyn" au' "Hoby", kiuj estis formoj de la nomo "Robin". Por bone kompreni
la historion de la vorto oni bezonus la grandan vortaron Oxford, kiu
konsistas el 16 au' 20 gigantaj volumoj, au' almenau' de "Shorter Oxford",
kiu konsistas el nur du. Ili donas la tutan historion de vorto, kun amaso da
ekzemploj.
Lau' mia kompreno, tiu vorto "hobby" estis uzata por diversaj specoj de
ludc'evaloj kaj ankau' por malgranda c'evalo. Nuntempaj infanoj malofte ec'
vidas c'evalon kaj ludas per malgrandaj au'tomobiloj anstatau' ludc'evaloj.
Lau' la vortaro, "hobby" estas s'atata temo au' okupo, kiu tamen ne estas
la c'efa okupo. Se mi g'uste komprenas, tio pli frue nomig'is "hobby horse",
do eble tio klarigas, kiel la du signifoj iam devenis el la sama fonto.
Anna

adam....@gmail.com

unread,
Feb 11, 2008, 5:21:21 PM2/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Estas certe, ke 'hasti' aldonas nuancon en viaj ekzemploj, sed mi
pensas, ke rapidi povas egale taŭgi, se oni allasas al ĝi la signifon
de 'hasti' (t.e., havi unu vorton kun du signifoj, 'agi rapide' sen
aparta akcento de urĝeco, kaj 'rapidi pro urĝo' ne estas granda
problemo). Estas simile al tio, ke en Esperanto estas unu vorto
'atendi' por la du anglaj vortoj 'wait' kaj 'expect' (kaj similaj
vortoj en aliaj lingvoj). Por iu, kiu parolas lingvo kiu tiel
distingas, oni devas alkutimiĝi, sed post kiam la afero ŝajnas plej
natura. Mi pensas, ke la kunteksto klarigas ĉian bezonatan nuancon de
urĝeco en viaj ekzemploj.

adam....@gmail.com

unread,
Feb 11, 2008, 6:16:32 PM2/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
On 2/11/08, Tom Juval <toc...@gmail.com> wrote:
> En la ĉiutaga hebrea estas du apartaj vortoj (lmaher, lhizdarez), kiuj
> laŭ mia lingvosento signifas plimalpli rapidi kaj hasti (respektive).
> Estas ankaŭ aparta vorto por hasto (ĥippazon).

Jes, mi ne pensis pri lehizdarez. Sed mi pensas, ke ĉie, kie eblas
diri lehizdarez eblas diri ankaŭ lemaher.

> Tamen, mi ne konvinkiĝis ke en la kuntekstoj montritaj de Anna la
> distingo vere necesas (nek ke ĝi ne necesas).

Mi pensas, ke estas efektive nur unu ideo en ĉi tiuj vortoj. Kiam oni
parolas pri rapidanta homo, estas preskaŭ ĉiam ia kroma ideo de
urĝo/bezono/malatendemo/ktp. (Kiam oni parolas pri maŝino ktp,
kompreneble mankas tia kroma ideo.)

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages