reko

36 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
May 14, 2026, 12:05:56 AMMay 14
to la bona lingvo
Propono pri sporto:
  • reko → stango (ekz. paralelaj rekoj → paralelaj stangoj)
  • rekado → stangado
Tiu radiko ne estas internacia, ĝi devenas de la germana "Reck".


lowenstein, anna

unread,
May 14, 2026, 4:57:58 AMMay 14
to la-bona...@googlegroups.com
Tamen mi tute ne komprenas, pri kio temas.

Anna 


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Leo De Cooman

unread,
May 14, 2026, 1:36:48 PMMay 14
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu   (horizontala)  (gimnastik-)stang-ar-o?

Amike salutas Leo


Op 14/05/2026 om 10:57 schreef lowenstein, anna:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CADVoLfRbBZ_krsvNR-mzw4e_ic0xHuQ%3Dxv51tDSTjUwYmfbu0w%40mail.gmail.com.

Noam Mohr

unread,
May 14, 2026, 2:58:53 PMMay 14
to la-bona...@googlegroups.com

lowenstein, anna

unread,
May 14, 2026, 3:10:17 PMMay 14
to la-bona...@googlegroups.com
Vidinte la bildojn mi pensas, ke mi pli bone komprenus "paralelaj stangoj". Tiel ili nomiĝas en la angla. Mi ne vidas la formon "Reck" en la germana. En vikipedio estas "Barren (Turngerät)" kaj ankaŭ "Männerbarren" kaj "Parallelbarren".

Anna

Noam Mohr

unread,
May 14, 2026, 3:38:51 PMMay 14
to la-bona...@googlegroups.com
Jen la germana Reck: https://de.wikipedia.org/wiki/Reck (angle "horizontal bar" aŭ "high bar")

Kiel vi rimarkis, la germana uzas alian vorton por paralelaj rekoj.


Gabriel Beecham

unread,
May 14, 2026, 3:38:56 PMMay 14
to la-bona...@googlegroups.com
Atentu, ke temas pri tri malsamaj gimnastikaj eventoj.

Jen reko (Reck):


Jen paralelaj baroj (Parallelbarren/Männerbarren):


Jen ŝtupbaroj/ŝtupa paralelo (Stufenbarren)


Amike,

Gabriel

lowenstein, anna

unread,
May 15, 2026, 12:23:15 PMMay 15
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ la fotoj senditaj de Gabriel, tiuj evidente estas "paralelaj stangoj" kaj "horizontala stango". La problemo estas la paralelaj stangoj de malsamaj altecoj. Rigardante en la diversaj lingvoj de Vikipedio mi trovas:

angle: Uneven bars, asymmetric bars
france: Barres asymétriques
ĉine: 高低杠 (espereble Noam povas klarigi tion)
germane: Stufenbarren (Kion signifas Stufen?)
hispane: Barras asimétricas, paralelas asimétricas
itala: Parallele asimmetriche
portugala: Paralelas assimétricas

Estas ankaŭ amaso da aliaj lingvoj, kiujn mi ne povas legi. Sed eble tiuj jam sufiĉas por doni la ideon, ke en Esperanto ni diru "nesimetriaj (paralelaj) stangoj".

Mi nenie trovis vorton similan al "reko".

Anna


ro-esp

unread,
May 17, 2026, 8:36:49 PMMay 17
to la bona lingvo


Op vrijdag 15 mei 2026 om 18:23:15 UTC+2 schreef anna lowenstein:
Laŭ la fotoj senditaj de Gabriel, tiuj evidente estas "paralelaj stangoj" kaj "horizontala stango". La problemo estas la paralelaj stangoj de malsamaj altecoj. Rigardante en la diversaj lingvoj de Vikipedio mi trovas:

angle: Uneven bars, asymmetric bars
france: Barres asymétriques
ĉine: 高低杠 (espereble Noam povas klarigi tion)
germane: Stufenbarren (Kion signifas Stufen?)

Stufe=ŝtupo 

La nederlanda vorto por du tiaj stangoj estas (on)gelijke leggers  -  (mal)egalaj kuŝ(ig)-ioj
Mi ne memoras terminon por unuopa reko

                                   ĝis, Ronaldo N

lowenstein, anna

unread,
May 18, 2026, 6:19:40 AMMay 18
to la-bona...@googlegroups.com
Inspriras min tiu nederlanda esprimo: malegalaj paralelaj stangoj. Ĉu ni povus proponi:

malegalaj / nesimetriaj paralelaj stangoj

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Leo De Cooman

unread,
May 18, 2026, 7:52:15 AMMay 18
to la-bona...@googlegroups.com

Mi dirus "nesamaltaj stangoj"

Amike salutas Leo


Op 18/05/2026 om 12:19 schreef lowenstein, anna:

Noam Mohr

unread,
May 18, 2026, 9:54:56 AMMay 18
to la-bona...@googlegroups.com
Opinioj pri la nomoj de tiuj gimnastikaj sportoj ne estas simpligoj, kaj do ne trovas lokon en nia listo, krom pri ”reko" aŭ "rekado". Kion vi proponas, ke ni faru kun vortoj kiel "nesamaltaj stangoj"?

La vorton "rekado" mi prenas de La Sporta Lingvo en Esperanto de Tibor Ujlaky-Nagy. 

La vorto reko troviĝas du fojojn en la tekstaro: 
* "En mia oficejo ni havas rekon kaj paralelstangojn" (Kontakto) 
* ”Post tenispaŭzo plaĉas reko el elektemulo" (Kruko kaj Baniko el Bervalo)

Por "reko" vikipedio donas alternativojn: horizontala stango, alta stango, fiksa stango. Ĉiuj ŝajnas akcepteblaj al mi.

Pri rekado, eble ni ne bezonas la vorton aŭ simpligon kiel "stangado", eble nomo kiel "horizontala stango" sufiĉas.

Tamen, ĉar Anna demandas:
高低杠 = alta-malalta-stangoj
Stufenbarren = ŝtupoj-stangoj (en la senco de niveloj-stangoj)
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages