De: "Marc Bavant" <mj...@wanadoo.fr>
Al: "Johan Derks" <derk...@tiscali.nl>
Sendita: donderdag 25 maart 2010 19:52
Temo: Re: -angulo --> -latero
Estimata s-ro Derks,
Mi ne havas okazon legi la diskutojn en tiu grupo, sed viaj intervenoj
efektive kongruas kun la terminoj de mi uzataj en la Matematika vortaro,
kiun vi bonvolis recenzi por La Gazeto, kaj en REVO. Efektive la greka
"poly-" respondas al nia "plur-", kaj estas prefere uzi "n-latero",
"plurlatero", ol la respektivaj kunmetajxoj kun "-angulo". Nur "triangulo"
faras escepton pro sia tradicieco kaj ofteco, sed "trilatero" ne estas
malbona.
Kun danko.
Kore salutas
Marc Bavant
At 25/03/2010 15:16, you wrote:
>
>Saluton sinjoro Bavant,
>Chu mi ghuste (en
><mailto:la-bona...@googlegroups.com>la-bona...@googlegroups.com)
>pledis por 'latero' anstatau 'angulo' en kunmetajhoj ?
>Amike,
>Johan Derks