Re: konsilo de la tago: dispensario - senpaga kuracejo

2 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Jan 31, 2014, 7:11:32 AM1/31/14
to la-bona...@googlegroups.com
Neniu kuracejo en la mondo estas senpaga, krom en krizaj periodoj.
 
Mi supozas, ke dispensario estas rekta enpreno el la angla "dispensary" kaj dispensary en mia vortaro signifas (nederlande) apotheek au fondsapotheek.
Tio estas (sanasekura) apoteko.
 
Johan
 
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 30 januari 2014 22:45
Onderwerp: konsilo de la tago: dispensario - senpaga kuracejo

 

dispensari·o → sen·pag·a kurac·ej·o

__._,_.___
Reply via web post Reply to sender Reply to group Start a New Topic Messages in this topic (1)
Recent Activity:
    La signo "-->" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataue uzu unu el la esprimoj dekstre de "-->".
    La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo.
    [fun] signifas, ke la radiko estas Fundamenta, [zam] signifas, ke la radiko estas iam uzita de Zamenhof, [3oa] au similaj signifas, ke temas pri vorto oficialigita en la 3-a Oficiala Aldono.
    La linio prezentita chi tie venas el la listo http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj .

    *  *  *
    CHI TIU LISTO NE AKCEPTAS RESPONDOJN! Se vi volas diskuti pri la ricevita linio, bonvolu alighi al la listo <la-bona...@googlegroups.com> kaj diskuti tie, au bonvolu skribi al <la.bona...@gmail.com>.
    .

    __,_._,___

    Josenilton

    unread,
    Jan 31, 2014, 7:39:15 AM1/31/14
    to la-bona...@googlegroups.com
    Laŭ PIV, DISPENSARIO estas ne kuracejo, sed "Senpaga kuracista konsultejo aŭ apoteko".


    2014-01-31 Johan Derks <johan...@gmail.com>:

    --
    --
    la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
    http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
     
    ---
    You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
    To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
    For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

    Renato Corsetti

    unread,
    Jan 31, 2014, 9:13:52 AM1/31/14
    to la-bona...@googlegroups.com

    Nun ni havas la linion:

     

    dispensari·o → sen·pag·a kurac·ej·o

     

    Mi ne memoras, kiel ni alvenis al tio. En la itala ‘dispensario’ estas ĉefe uzata parolante pri Afriko aŭ aliaj evoluantaj landoj por indiki ‘senpaga kuracejo’ aŭ ‘senpaga disdonejo de kuraciloj’.

     

    Proponoj por ŝangi la linion estas bonvenaj.

     

    Amike

     

    Renato

     

    Johan Derks

    unread,
    Jan 31, 2014, 5:42:56 PM1/31/14
    to la-bona...@googlegroups.com
    Mi havas la senton, ke "dispensario" ankau povas esti sekcio de malsanulejo, kiu povas ech funkcii pli-malpli sendepende de la centra konstruajho. 
    Tiam la pago estas inkluzivita en la tuta kuracada traktado au estas subvenciata pro nepagipovo de la kuracatoj.
    Tiel oni povas priskribi ghin kiel kuracila distribuejo, sed mi opinias, ke tio estas sufiche longa.
    Chu oni ankau kuracadas en tiaj ejoj?
     
    Amike,
     
    Johan
     
    ----- Oorspronkelijk bericht -----
    --

    Antonio De Salvo

    unread,
    Feb 1, 2014, 5:50:54 PM2/1/14
    to la-bona...@googlegroups.com

    Mi konstatas, ke la termino “dispensario” estas tre malsimile komprenata en la diversaj landoj. Suficxas kompari la anglalinvan pagxon de Vikipedio

    http://en.wikipedia.org/wiki/Dispensary

    kun tiu itala

    http://it.wikipedia.org/wiki/Dispensario

    aux kun tiu germana

    http://de.wikipedia.org/wiki/Dispensaire

     

     

    Koncerne la italan, mi tradukas el la itala vortaro Zingarelli:

     

    >dispensario:

    >Tra la franca dispensaire, el la angla dispensary, el to dispense en la senco “disdoni” (kuracilojn).

    >Malsanuleja instituto, kie oni disdonas senpage konsultojn kak kuracilojn.

     

    (klarigo: la senpageco devenas de la fakto, ke temas aux pri publikaj instancoj prizorgantaj socie gravajn malsanojn, aux pri bonfaraj organizoj por malricxuloj).

    Do, la itala signifo estas tute akorda kun tiu de PIV.

    Gxis

    Antonio De Salvo

     

    Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
    Inviato: venerdì 31 gennaio 2014 23:43
    A: la-bona...@googlegroups.com
    Oggetto: Re: (la bona lingvo) dispensari-o

    Josenilton

    unread,
    Feb 1, 2014, 6:28:32 PM2/1/14
    to la-bona...@googlegroups.com

    La baro, kiu mem stariĝas eble estas tio, ke de multaj jardekoj ne plu ekzistas tiaj ejoj en la mondo.

    Sed, pro la notita diverseco de sencoj inter la naciaj lingvoj, proponindas, do, ke ni konsideru la sencon, kiu jam estas fiksita en Esperanto, laŭ la difino de PIV kaj eble laŭ la praa uzo kun ŝajna sama senco, inter aliaj, de Lidya Zamenhof:

     

    “La Maŝriqu’l-Adhkár havas gravajn akcesoraĵojn, konsideratajn samvaloraj kiel la ĉef-konstruaĵo. Ili estas : lernejo por orfoj, dispensario kaj malsanulejo por malriĉuloj, hejmo por kripluloj, kolegio por supera scienca edukado, kaj gastejo.” – el “BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO” (1936).

     

    Aŭ ni povas tute rezigni konsideri ĝi, surbaze de admono de la Akademio:

    “Tio estas aparte rimarkebla en lingvo internacia, kies komunumo kolektive strebas eviti nenecesan balaston. La uzateco de kromaj formoj (prizono, karcero, arestejo, kaptitejo, bagno; hospitalo, kliniko, lazareto, ambulatorio, preventorio, dispensario) konjekteble estas dependa de tio, ĉu ili enkondukas gravan sencodistingon. Se ne, tiaj vortoj – speciale tiuj el ili, kiuj trudas enkondukon de novaj radikoj, – estas apenaŭ uzataj, eĉ se ili estas registritaj en gravaj vortaroj.” – el “RESPONDOJ DE LA KONSULTEJO DE LA AKADEMIO DE ESPERANTO” (2011).

     




    2014-02-01 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>:
    Reply all
    Reply to author
    Forward
    0 new messages