KONSORCIO (Z)

10 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jun 28, 2013, 10:13:12 AM6/28/13
to ED-LBLdiskutlisto
Temas pri asociiĝo de bankoj aŭ entreprenoj aŭ homoj cele al difita
projekto.
Ĉu estas SSV?
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Jun 29, 2013, 6:31:22 AM6/29/13
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
|    Temas pri asociiĝo de bankoj aŭ entreprenoj aŭ homoj cele al difita projekto.
Ĉu estas SSV?
Ŝajnas ke ne, se eble ni bezonas du:

konsorci-o [zam] --> unu-iĝ-o, kun-iĝ-o
konzern-o --> unu.iĝ.o, kun-iĝ-o

Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

J-K Rinaldo de Padova.IT.EU

unread,
Jun 30, 2013, 1:05:16 AM6/30/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org


Il giorno sabato 29 giugno 2013 12:31:22 UTC+2, Renato Corsetti ha scritto:
J-K Rinaldo:
|    Temas pri asociiĝo de bankoj aŭ entreprenoj aŭ homoj cele al difinita projekto.
Ĉu estas SSV?
Ŝajnas ke ne, se eble ni bezonas du:

konsorci-o [zam] --> unu-iĝ-o, kun-iĝ-o
konzern-o --> unu.iĝ.o, kun-iĝ-o
 
La solvo ne ŝajnas al mi kontentiga... eĉ la du vortoj fariĝus preskaŭ sinonimaj. Mi faras du aliajn provizorajn proponojn

- konsorci-o [zam] --> laŭcela asociiĝo
- konzerno > asociitaj entreprenoj

J-K Rinaldo




Renato Corsetti

unread,
Jun 30, 2013, 2:37:16 PM6/30/13
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
- konsorci-o [zam] --> laŭcela asociiĝo
- konzerno > asociitaj entreprenoj
Bone, Ni vidu, kion diras la aliaj.

Ŝtonĉjo

unread,
Jul 1, 2013, 4:51:51 AM7/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Kopie de la vorto "kunteksto", oni povas diri "kunsorto, kunsortigho". Aldoni "asocio" estus troa, sed ekzemple mi laboras en projekto kun aliaj partneroj, en konsorcio, kiu povus nomighi "partnera kunsortigho".
Tiel la vorto aperas ne tro fremda rilate la internacian angla-devenan (fakte latina-) vorton "Consortium".
Amike

Marcos Cramer

unread,
Jul 1, 2013, 5:06:13 AM7/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi persone preferus la jenajn liniojn:

kosorci·o → (firma-)asoci·iĝ·o
konzern·o → (firma·)kun·iĝ·o, (firma·)unu·iĝ·o

Laŭ "asociiĝo" kontraste al "kuniĝo" aŭ "unuiĝo" jam esprimas la ideon, ke la firmaj ne tute kuniĝas, sed nur kunlaboros por iu celo.

La propono de Ŝtonĉjo uzi "kun·sorto" aŭ "kun·sort·iĝo" ŝajnas al mi iom artefarita provo savi la similecon al la internacia esprimo (kaj al la etimologio) per Esperanta kunmetaĵo. Vere, la signifo de "konzerno" jam tro formoviĝis de la origina skignifo por ebligi ĉi tian solvon.

Amike,
Markos

Antonio De Salvo

unread,
Jul 1, 2013, 5:58:33 AM7/1/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi havas problemon, cxar en la itala la termino “consorzio” rilatas ne nur al asociigxo de firmoj, sed pli gxenerale al asociigxo de subjektoj kiuj, restante sendependaj, kunigxas por atingi komunan celon. Ekzemple, mi logxas en eta vilao simila al aliaj 499; cxiu proiprietulo estas sendependa, sed ni cxiuj kunigxis en konsorcion por prizorgi la komunajn servojn (prizorgon, purigon kaj lumigadon de la stratoj; kloakojn; gardistan servon;  ktp). Ne temas pri ordinara “kunposedantaro”, cxar la stratoj ktp apartenas al la Komunumo, ni nur mastrumas ilin.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: lunedì 1 luglio 2013 11:06
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) KONSORCIO (Z)

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

Marcos Cramer

unread,
Jul 1, 2013, 7:20:28 AM7/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribas:

Mi havas problemon, cxar en la itala la termino “consorzio” rilatas ne nur al asociigxo de firmoj, sed pli gxenerale al asociigxo de subjektoj kiuj, restante sendependaj, kunigxas por atingi komunan celon.


Laŭ PIV kaj ReVo, la Esperanta "konsorcio" tamen ne havas tiun signifon. Do nia linio pri la Esperanta vorto "konsorcio" ne bezonas atenti ĉi tiun signifon de la itala "consorzio".

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jul 1, 2013, 10:04:11 AM7/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

|   Mi havas problemon, cxar en la itala la termino “consorzio” rilatas ne nur al asociigxo de firmoj, sed pli gxenerale al asociigxo de subjektoj kiuj, restante sendependaj, kunigxas por atingi komunan celon.

Ĉu vi povas proponi variaĵon, kiu inkluzivus tion, aŭ apartan esprimon nur por tio? Venas al mia menso "kunagantaro" laŭ l amodelo de "kunposedantaro", sed eblas pensi ankaŭ pri io pli bela.

Antonio De Salvo

unread,
Jul 1, 2013, 11:57:48 AM7/1/13
to la-bona...@googlegroups.com

Teorie, tauxgus “komunumo” (laux la modeloj “Komunumo de Sendependaj Sxtatoj”, “Euxropa Komunumo”, “Brita Konunumo”), sed “komunumo” estas (tro) gxenerala termino, jam kun multaj signifoj.

Eble: asociigxo.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 1 luglio 2013 16:04
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) KONSORCIO (Z)

--

Renato Corsetti

unread,
Jul 1, 2013, 2:09:32 PM7/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
|   Eble: asociigxo.
Tio ne malkongruus kun la propono de Markos.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages