Mi vidas, ke la vorto “maksimo” estas jam en La Bona Lingvo kun la indiko “~ proverbo, morala diraĵo”. Ĉar mi instruos lecionon pri la proverboj ĉi-vespere, mi iom esploris la koncernajn vortojn en PIV, kaj trovis tion:
*proverbo. Popola maksimo, enhavanta konsilon au konstaton pri ia ĝenerala, psikologia au morala veraĵo.
*sentenco. Mallonga frazo, enhavanta belan moralan ideon, profundan veron de la vivo.
maksimo³. Principo de konduto, veraĵo pri la vivo, esprimita koncize.
Ŝajnas al mi, ke la vorto “maksimo” havas precize la saman signifon kiel la Fundamenta vorto “sentenco”.
Mi supozas, ke la diferenco inter “proverbo” kaj “sentenco” estas tio, ke almenaŭ teorie proverboj estas popolaj diraĵoj, dum iu ajn povas verki sentencon.
Anna
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
Anna:
Ø Mi vidas, ke la vorto “maksimo” estas jam en La Bona Lingvo kun la indiko “~ proverbo, morala diraĵo”. Ĉar mi instruos lecionon pri la proverboj ĉi-vespere, mi iom esploris la koncernajn vortojn en PIV, kaj trovis tion:
Ĉu vi proponas ŝanĝi tiun linion al
maksimo [3oa] ~ sentenco [fun], morala diraĵo ?
Renato
Fakte, mi dirus simple:
maksimo [oa] à sentenco [fun].
Legu atente la du difinojn.
*sentenco. Mallonga frazo, enhavanta belan moralan ideon, profundan veron de la vivo.
maksimo³. Principo de konduto, veraĵo pri la vivo, esprimita koncize.
Ambaŭ enhavas precize la samajn tri konceptojn:
mallonga frazo / konciza esprimo
morala ideo / principo de konduto
vero de la vivo / veraĵo pri la vivo.
Alivorte, la du difinoj estas identaj. La vorto Maksimo estas absolute nenecesa, kaj enhavas nenion, kio ne estas en la vorto Sentenco.
Cetere, mi ĵus parolis kun hungarino, bona esperantisto, kiu tute ne konis la vorton Maksimo.
Anna
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di renato corsetti
Inviato: martedì
25 ottobre 2011 22.01
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Maksimo
Fakte, mi dirus simple:
maksimo [oa] à sentenco [fun].
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
La sagon.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato:
mercoledì 26 ottobre 2011 9.35
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Maksimo
Anna:
gxis, Ronaldo N
Markos:
> Prefere ni tute forigu la linion.
Provizore mi lasis ĝin tia:
sentenc·o [fun] → (en la senco de 'frazo') fraz·o
ĉar pro la angla sentence multaj komencis uzi ĝin en la gramatika senco.
Amike
Renato
Provizore mi lasis ĝin tia:
sentenc·o [fun] → (en la senco de 'frazo') fraz·o
ĉar pro la angla sentence multaj komencis uzi ĝin en la gramatika senco.
En ESPERANTO-ĈINA VORTARO oni diras ke la signifo de sentenco estas proksima al aforismo.ĉine:简jian洁jie的de警jing句ju.(La fonetikaj literoj estas aldonitaj de mi.)
|
> En ESPERANTO-ĈINA VORTARO oni diras ke la signifo de sentenco estas proksima al aforismo.
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo