Re: sa?rkra?t-o

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Feb 24, 2009, 2:54:38 PM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
indas indiki ke ne temas pri ajna brasiko, sed nur pri "blanka".

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Feb 24, 2009, 3:34:36 PM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
| indas indiki ke ne temas pri ajna brasiko, sed nur pri "blanka".

mi ne havus problemojn aldoni la indikon (blank-a) . kion opinias la aliaj. mi mem komprenas ke ekzistas ankaŭ neblankaj brasikoj, kiujn mi ĝenerale ne vidas ĉi tie.

renato

Antonio De Salvo

unread,
Feb 24, 2009, 5:04:31 PM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:


>mi ne havus problemojn aldoni la indikon (blank-a) . kion opinias la aliaj. mi mem komprenas ke ekzistas ankaŭ neblankaj brasikoj, kiujn mi ĝenerale ne vidas ĉi tie.

Efektive, la tipa “acida brasiko” estas tiu blanka, pli precize (fermentinta) blanka kapobrasiko (brassica oleracea capitata alba).

 

Ekzistas ankaux rugxa kapobrasiko (brassica oleracea capitata rubra).

 

Gxis

Antonio

 

Renato Corsetti

unread,
Feb 25, 2009, 2:50:08 AM2/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Efektive, la tipa “acida brasiko” estas tiu blanka

Bone.

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Feb 25, 2009, 12:41:35 PM2/25/09
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭ mi, temas pri vorto, ne recepto. Ankaŭ la originala vorto “sauerkraut” ne aparte indikas, ke temas pri blanka brasiko.

Mi opinias, ke bona kaj praktike uzebla Esperanta traduko estas “acida brasiko”.

Kore,

Anna

 

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: martedì 24 febbraio 2009 23.05
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) sa?rkra?t-o

ro-esp

unread,
Feb 25, 2009, 5:11:01 PM2/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
jes, ekzistas blanka brasiko, rugxa, flor- , krispa, savoja, brokolio,
sed kiel nomi tiun kiun ni NL-anoj nomas verda, dum germanoj
diras wirsing ?
gxis, Ronaldo

Antonio De Salvo

unread,
Feb 26, 2009, 2:49:22 AM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>jes, ekzistas blanka brasiko, rugxa, flor- , krispa, savoja, brokolio, sed
kiel nomi tiun kiun ni NL-anoj nomas verda, dum germanoj
diras wirsing ?

jen:
(latine: brassica oleracea acephala sabauda): folia/ giganta/ savoja/ verda
brasiko; foliobrasiko; savojbrasiko

(por informo; itale oni diras "cavolo verza", "verza", "cavolo gigante",
"cavolo di Milano")
Gxis
Antonio


Pilar Otto

unread,
Feb 26, 2009, 4:16:55 PM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
> Laŭ mi, temas pri vorto, ne recepto. Ankaŭ la originala vorto
> “sauerkraut” ne aparte indikas, ke temas pri blanka brasiko.

Gxi ecx ne indikas, ke entute temas pri brasiko: Sauer-kraut = acida-herbo -
en la senco de la angla "herb", ne de la angla "grass". Tamen en la
skandinavaj lingvoj oni diras "sur-kål" = "acid-brasiko".
>
> Mi opinias, ke bona kaj praktike uzebla Esperanta traduko estas
> “acida brasiko”.
>
> Kore,
>
> Anna
>
>
>
>
>
> _____
>
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages