"perforto"

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 11, 2009, 11:01:26 AM11/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis pri "perforto":

 (ege stulta vorto cetere, cxar tute eblas fari ion per forto sed ne perforte),

La vorto "perforto" estas klarigebla kiel frazetvortigo per O-finaĵo. Vi povas legi pri tio detale ĉe http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/frazetvortigo.html#i-5k3 .

Ĉe frazetvortigo per O-finaĵo, la O-finaĵo reprezentas ian kaŝitan ideon. En la kazo de "perforto", la kaŝita ideo estas "trudo". PMEG reprezentas la vortfaradon ĉi-kaze jene:

per fortoj → [per fortoj]-(trudo)-O → perforto

Tio signifas, ke oni unuvortigas la frazeton "per fortoj", kaj ke la kaŝita ideo estas "trudo".

Ekzistas pluraj aliaj kutime uzataj frazetvortigoj per O-finaĵo en Esperanto (interkrampe mi mencias la kaŝitan ideon):

triangulo (figuro)
subtegmento (ĉambro/loko)
ĉirkaŭkolo (ĉeno)
survango (frapo)
tagnokto (periodo)
kontraŭveneno (rimedo)
plimulto (grupo)
onidiro (afero)
miljaro (periodo)

Oni certe nur tre escept-okaze uzu ĉi tiun manieron de vortfarado por krei novajn vortojn, sed la jam kutimajn vortojn kreitajn laŭ tiu ĉi maniero oni tute ne bezonas kritiki.

Amike,

Marcos

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages