indiano kaj jankio

8 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Apr 17, 2009, 3:05:05 PM4/17/09
to ET.LBL.diskutlisto
Jen du aliaj samspecaj neologismoj:
- indiano (Zamenhofa vorto indikanta amerikan indigxeno) el indian
(angle) --> amerika indigxeno
- jankio el yankee (angle) --> norda usonano

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Apr 17, 2009, 5:25:16 PM4/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

> - indiano (Zamenhofa vorto indikanta amerikan indigxeno) el indian
> (angle) --> amerika indigxeno
> - jankio el yankee (angle) --> norda usonano
>
Tamen temas pri vortoj tre uzataj. Kion opinias la ceteraj?

Renato


Marcos Cramer

unread,
Apr 17, 2009, 6:35:56 PM4/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato respondis al J-K Rinaldo:


"Jankio" al mi ne ŝajnas ofta vorto en Esperanto. Ĝi laŭ mi nepre ne estu oficialigata.

Amike

Marcos

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Apr 18, 2009, 3:44:29 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Jxus parolante pri jxargonajxoj - indiano kaj jankio - mi aldonas du
kromajn neologismojn:
- slango el slang (angle) --> faka lingvajxo, jxargono
- vehiklo --> portanto (sed mi preferus gxin enlistigi kiel "radiko
aficialiginda")

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Apr 18, 2009, 5:43:01 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

> - slango el slang (angle) --> faka lingvajxo, jxargono
>
slang-o [zam] --> ĵargon-o [1oa]

Kion opinias la aliaj?

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Apr 18, 2009, 5:45:28 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

> - vehiklo --> portanto (sed mi preferus gxin enlistigi kiel "radiko
> aficialiginda")
>
vehikl-o --> ????

Eble iu alia havas bonajn proponojn, kiuj kovras ĉiujn signifojn
listigatajn en PIV.

Amike

Reanto

Leo De Cooman

unread,
Apr 18, 2009, 6:33:23 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
>>J-K:
>> - slango el slang (angle) --> faka lingvajxo, jxargono
Renato:

>slang-o [zam] --> ĵargon-o [1oa]
>Kion opinias la aliaj?

slango --> fak-lingv-(aĵ)-o, ĵargon-o

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Apr 18, 2009, 6:47:22 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
> slango --> fak-lingv-(aĵ)-o, ĵargon-o
registrita!

renato

Bertilo Wennergren

unread,
Apr 18, 2009, 7:24:17 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
>> - indiano (Zamenhofa vorto indikanta amerikan indigxeno) el indian
>> (angle) --> amerika indigxeno

Mi pensas, ke oni rigardas ankau Eskimojn kiel indighenajn
al Ameriko. Sed ili ja ne estas indianoj. La distingo inter
indianoj kaj Amerikaj indighenoj perdighus, se oni dirus
"Amerika indigheno" anstatau "indiano".

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Apr 18, 2009, 7:35:28 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> La distingo inter indianoj kaj Amerikaj indighenoj perdighus, se oni dirus "Amerika indigheno" anstatau "indiano".
>
Nu, ĉar J-K uzas la listojn iom mikse, fakte li ne volas ke ni havu
linion kun samsignifaĵo por indiano, sed volas ke la radiko indian- estu
oficialigita. Do, momente neniu problemo.

Renato

Grosjean Mireille

unread,
Apr 18, 2009, 9:33:35 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
saluton!
 
Certe faka lingvajho estas jhargono. Aro da vortoj rilataj al iu profesio, manlaboro, iom sekreta, nekomprenebla al laikuloj. Tio laù la signifo de la vorto Jargon en la franca.
Laù mi slango estas tute alia. Miaj lernantoj 15jaraj parolis standardan lingvon kun mi kaj dum la paùzoj parolis inter si slangon en la korto. Temas pri "suba" lingvonivelo. Argot en la franca.
 
chu mi eraras?? Chu la franca tro influas min??
 
amike el Tajvano Mirejo

2009/4/18 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.0.283 / Virus Database: 270.12.0/2065 - Release Date: 04/17/09 17:52:00




--
Mireille Grosjean (en franca lingvo)
Mirejo (en esperanto)
Mire (en korea lingvo)
Mir (en rusa lingvo)
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)

Renato Corsetti

unread,
Apr 18, 2009, 9:51:07 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mireille:
Argot en la franca.
 
chu mi eraras?? Chu la franca tro influas min??
Mi ne povas juĝi. Franco en la listo komentu!

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Apr 18, 2009, 10:24:50 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

> Jxus parolante pri jxargonajxoj - indiano kaj jankio - mi aldonas du
> kromajn neologismojn:
> - slango el slang (angle) --> faka lingvajxo, jxargono

Mi komprenas tiel, ke ecx en la listo de samsignifajxoj "slango" estas uzata
kiel stila kategorio, do gxi iel restas ekster diskuto - kvankam mi mem
preferus "jxargono", kiu laux mia impreso estas pli malnova en Esperanto.

> - vehiklo --> portanto (sed mi preferus gxin enlistigi kiel "radiko
> aficialiginda")

Mi ne. En Esperanto mi legis tiun vorton nur en kuntekstoj, en kiuj tiun
karakterizon ricevis _lingvoj_. Mi do pensis, ke suficxas "(per)ilo". Cxar
en la hispana "vehículo" simple signifas "veturilo", mi ne gxenis min per
konsultado en vortaroj. Nun tamen mi konstatas, ke en mia E-norvega vortaro
gxi estas markita kiel hxemia kun la signifo "vehikkel (aldonajxo en
medikamento)", kiel medicina kun la signifo "infekt-portanto", kaj kiel
figura kun la signifo "helpilo, ilo". Ankoraux unu ekzemplo de kruda importo
de vorto kun cxiuj gxiaj kvazaux-hxameleonaj signifoj. NI NE BEZONAS GXIN!

Otto

Renato Corsetti

unread,
Apr 18, 2009, 10:43:55 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Mi komprenas tiel, ke ecx en la listo de samsignifajxoj "slango" estas uzata 
kiel stila kategorio, do gxi iel restas ekster diskuto - kvankam mi mem 
preferus "jxargono", kiu laux mia impreso estas pli malnova en Esperanto.
  
Nun ni havas la linion:

slang·o [zam] → fak·lingv·(aĵ·)o, ĵargon·o [1oa] 

Ĉu vi volas, ke ni forigu ĝin aŭ ke ni ŝanĝu ĝin al io?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Apr 18, 2009, 10:47:01 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis (pri vehiklo)
> NI NE BEZONAS GXIN!

Mi konsentas kun Otto.

Amike salutas
Leo

Anna Lowenstein

unread,
Apr 18, 2009, 10:47:14 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
> - vehiklo --> portanto (sed mi preferus gxin enlistigi kiel "radiko
> aficialiginda")

Mi ne. En Esperanto mi legis tiun vorton nur en kuntekstoj, en kiuj tiun
karakterizon ricevis _lingvoj_. Mi do pensis, ke suficxas "(per)ilo". Cxar
en la hispana "vehículo" simple signifas "veturilo", mi ne gxenis min per
konsultado en vortaroj. Nun tamen mi konstatas, ke en mia E-norvega vortaro
gxi estas markita kiel hxemia kun la signifo "vehikkel (aldonajxo en
medikamento)", kiel medicina kun la signifo "infekt-portanto", kaj kiel
figura kun la signifo "helpilo, ilo". Ankoraux unu ekzemplo de kruda importo
de vorto kun cxiuj gxiaj kvazaux-hxameleonaj signifoj. NI NE BEZONAS GXIN!

Gratulon pro via saĝa komento, Otto!
Anna

Renato Corsetti

unread,
Apr 18, 2009, 10:54:09 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Ankoraux unu ekzemplo de kruda importo 
de vorto kun cxiuj gxiaj kvazaux-hxameleonaj signifoj.
Pri ĉiuj tiuj signifoj mi verkis la linion:

vehikl·o → (laŭ la signifo en la unuopa okazo) per·il·o, vetur·il·o, port·il·o, infekt·port·ant·o, help·il·o, il·o

Plibonigoj dezirataj.

Renato


Andreas Kueck

unread,
Apr 18, 2009, 11:05:54 AM4/18/09
to la bona lingvo
On 18 Apr., 13:24, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:
> >> - indiano (Zamenhofa vorto indikanta amerikan indigxeno) el indian
> >> (angle) --> amerika indigxeno
>
> Mi pensas, ke oni rigardas ankau Eskimojn kiel indighenajn
> al Ameriko. Sed ili ja ne estas indianoj. La distingo inter
> indianoj kaj Amerikaj indighenoj perdighus, se oni dirus
> "Amerika indigheno" anstatau "indiano".

Do "indiano" estas "ne-eskima Amerika indigheno", chu ne?

--
Andreas Kueck

ro-esp

unread,
Apr 18, 2009, 11:09:22 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
kiom mi scias, slango estas lingvajxo apartenanta al certa homgrupo
ene de unu lingvo ekzemple junuloj, malricxuloj, samhobiuloj,
sammuzikspec-sxatantoj. Tamen, nepre neniam temas pri la sama
*labor*fako. Ne ekzistas slangoj fisxistaj, agrikulturistaj,flegistaj,
masonistaj ktp

gxis, Ronaldo


ro-esp

unread,
Apr 18, 2009, 11:14:52 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
> - vehiklo --> portanto

"portanto" mise komprenigus ke temas pri homo, dum plej ofte
vehiklo estas io, per kio io "vojagas".

lawlitere vehiklo povas esti awto, trajno, biciklo, ktp
metafore oni povas diri "lingvo estas vehiklo de la menso"


> (sed mi preferus gxin enlistigi kiel "radiko aficialiginda")

Mi ne bone komprenas la frazon, sed por oficialigo vi pledu en alia listo

gxis, Ronaldo

Renato Corsetti

unread,
Apr 18, 2009, 1:32:26 PM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
> Tamen, nepre neniam temas pri la sama
> *labor*fako. Ne ekzistas slangoj fisxistaj, agrikulturistaj,flegistaj,
> masonistaj ktp
>
Eble la afero varias de lando al lando. En Italujo la vorto "slang"
estas uzata kiel "eleganta" variaĵo de la itala "gergo" (simila al la
franca jargon), kaj "gergo" kovras ĉiujn specojn de apartaj lingvoj (oni
parolas, ekzemple, pri bankista slang/gergo).

Amike

renato
> gxis, Ronaldo
>
>
>
> >
>
>


Pilar Otto

unread,
Apr 18, 2009, 4:58:27 PM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Otto:
>> Mi komprenas tiel, ke ecx en la listo de samsignifajxoj "slango"
>> estas uzata kiel stila kategorio, do gxi iel restas ekster diskuto -
>> kvankam mi mem preferus "jxargono", kiu laux mia impreso estas pli
>> malnova en Esperanto.
>>
> Nun ni havas la linion:
>
> slang·o /[zam]/ → fak·lingv·(aĵ·)o, ĵargon·o /[1oa]/

>
> Ĉu vi volas, ke ni forigu ĝin aŭ ke ni ŝanĝu ĝin al io?

Mi ne plu scias, kion mi volas.

Unue mi ne konsciis, ke "slango" estas Zamenhofa (cxu iu povus afisxi
citajxon, en kiu Zamenhof uzis tiun vorton?).

Due: per "stila kategorio" mi celis, ke en la listo kelkaj vortoj/esprimoj
estas markitaj kiel "slango" (aux per mallongigo de tiu vorto). Tio okazas
cxe kelkaj "tabuaj" vortoj, sed ankaux cxe "amata cxevaleto" (mi ne
konsultis la nunan liston, nur mian memoron). Se oni uzas la vorton "slango"
ecx kiel markilon en la listo, estas nelogike stampi gxin kiel evitindan.
Sed se mi gxuste interpretas la citon de Renato, precize kiel tia (kun ~)
gxi aperas en la listo.

Kvare, Mirejo faras distingon inter "slango" = subnorma lingvajxo, kaj
"jxargono" = lingvajxo specifa pri iu fako, profesio, manlaboro k.s. Mi bone
komprenas tiun distingon, sed mi ankaux pensas, ke temas pri du samspecaj
aferoj: kaj slango kaj jxargono estas lingvajxoj specifaj por difinita
grupo. Ne multe gravas, cxu tiun grupon konsistigas masonistoj parolantaj
inter si aux lernantoj parolantaj inter si sur la korto dum la pauxzoj. La
komuna trajto estas, ke la lingvajxo apartenas al grupo, ekster kiu gxi
prefere ne estu komprenata. Se gxi tamen estas uzata eksteren, la intenco
povas esti aux sxajnigo de graveco aux elmontro de identeco aux ...

Otto

Renato Corsetti

unread,
Apr 18, 2009, 5:16:08 PM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> Unue mi ne konsciis, ke "slango" estas Zamenhofa (cxu iu povus afisxi
> citajxon, en kiu Zamenhof uzis tiun vorton?).
>
Bedaŭrinde ne mi, ĉar mi prenis la indikon el PIV, kiu ne donas la
citaĵon. Ĉu antonio povas helpi?

> Se oni uzas la vorton "slango"
> ecx kiel markilon en la listo, estas nelogike stampi gxin kiel evitindan.
>
Vi pravas, eĉ pravegas. Ni estas antaŭ granda demando: ĉu ŝanĝi ĉiujn
indikojn [sla] al [ĵar], ĉu forgesi pri ĉi tiu linio. Mi estas preta por
ambaŭ.

Intertempe mi malsuprenrengigas la vorton al ~ (la malnova =).

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Apr 18, 2009, 5:32:55 PM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
> Unue mi ne konsciis, ke "slango" estas Zamenhofa (cxu iu povus afisxi
> citajxon, en kiu Zamenhof uzis tiun vorton?).

Renato:


>Bedaŭrinde ne mi, ĉar mi prenis la indikon el PIV, kiu ne donas la
citaĵon. Ĉu antonio povas helpi?

Ne, ankaux mi miris, kiam mi legis en PIV, ke "slango" estas zamenhofa.
Gxis
Antonio


Marcos Cramer

unread,
Apr 18, 2009, 6:57:12 PM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Eble la afero varias de lando al lando. En Italujo la vorto "slang"
estas uzata kiel "eleganta" variaĵo de la itala "gergo" (simila al la
franca jargon), kaj "gergo" kovras ĉiujn specojn de apartaj lingvoj (oni
parolas, ekzemple, pri bankista slang/gergo).

Nin ne koncernas la uzado de similsonaj vortoj en naciaj lingvoj, sed nur al uzo de la Esperanta "slango".

Laŭ la Tekstaro de Esperanto, superregas uzo de "slango" en la senco de malprestiĝa, malformala aŭ vulgara variaĵo de lingvo, kaj troviĝas nur kelkaj uzoj de "slango" en la pli ĝeneralaj signifoj troveblaj en PIV ("faklingvaĵo" kaj ĝenerale "ĵargono").

En la libro "Knedu min sinjorino" de Renato estas parto kiu nomiĝas "slangaĵoj", kie la radiko "slang-" ŝajne ankaŭ estas uzata kun ĝia pli kutima signifo de malformala/vulgara lingvo-variaĵo. Ankaŭ ni en nia listo ĝis nun uzis la mallongigon "sla" en tiu senco, sen ke iu kritikis tion.

Por la pli maloftaj PIV-aj signifoj de "slango" facile troveblas alternativoj: Al la unua PIV-a signifo korespondas "faklingv(aĵ)o", al la dua "ĵargono" (="socia dialekto, posedanta leksikajn apartaĵojn, sed havanta principe la samajn sistemojn fonetikan kaj gramatikan kiel la norma lingvo"). Sed por la pli kutima signifo de slango (malformala/vulgara lingvo-variaĵo) ne facile troveblas konciza kaj bone uzebla alternativo, kio ankaŭ klarigas, kial oni pli ofte uzas "slango" kun tiu signifo.

Do laŭ mi oni ja uzu "slango" kun tiu signifo de malprestiĝa, malformala aŭ vulgara variaĵo de lingvo, sed ne uzu ĝin kun la PIV-aj signifoj. Do ni havu la jenajn liniojn:

  slang·o (en la senco de ĵargono, socia dialekto) → ĵargon·o, soci·a dialekt·o
  slango·o (en la senco de faklingv(aĵ)o) → fak·lingv·(aĵ·)o
  La vorto "slango" do estu nur uzata en la senco de malprestiĝa, malformala aŭ vulgara variaĵo de lingvo.

Ni do konservu la uzon de la mallongigo [sla] en nia listo, kaj certigu ke ni uzos ĝin nur ĉe pli vulgaraj aŭ malformalaj votoj aŭ esprimoj. Se ni anstataŭigus "[sla]" per "[ĵar]", oni ne plu komprenus ke temas pri io vulgara aŭ malformala.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Apr 19, 2009, 7:59:02 AM4/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Nin ne koncernas la uzado de similsonaj vortoj en naciaj lingvoj, sed nur al uzo de la Esperanta "slango".
Certe, sed ĉar la parolantoj de Esperanto estas ĉiuj dualingvaj parolantoj, certe ili estas influitaj de sia unua lingvo (sufiĉas rigardi la komencantajn usonanojn en Vikipedio).

Do laŭ mi oni ja uzu "slango" kun tiu signifo de malprestiĝa, malformala aŭ vulgara variaĵo de lingvo
Eblas sed estos malfacile teni la homojn nur al tiu signifo-kampo.

slang·o (en la senco de ĵargono, socia dialekto) → ĵargon·o, soci·a dialekt·o
 slango·o (en la senco de faklingv(aĵ)o) → fak·lingv·(aĵ·)o

Mi adaptis la linion laŭ tio.

Amike

Renato

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Apr 19, 2009, 8:13:11 AM4/19/09
to la-bona...@googlegroups.com

>>>> - indiano (Zamenhofa vorto indikanta amerikan indigxeno) el indian
>>>> (angle) --> amerika indigxeno
>>>>
>> Mi pensas, ke oni rigardas ankau Eskimojn kiel indighenajn
>> al Ameriko. Sed ili ja ne estas indianoj. La distingo inter
>> indianoj kaj Amerikaj indighenoj perdighus, se oni dirus
>> "Amerika indigheno" anstatau "indiano".
>>
> Do "indiano" estas "ne-eskima Amerika indigheno", chu ne?
>
Prave... tial mi reproponas
- indiano --> indigxeno el la nord-centra Ameriko, rugxhauxtulo.

Nun mi sxatas iom deflankigxi por evidentigi metodaferon.
La diskutlistoj estas du:
- "la bona lingvo", kiun mi indikas per LBL, en kiu oni proponas
samsignifajn vortojn, kiujn mi indikas per SSV;
- "radikoj oficialigindaj", kiu indikas per RO.

Pri la vorto "indiano" siatempe mi samtempe proponis:
- SSV en LBL;
- agnoskon en RO per jena propono: "indiano=logxant-indigxeno de
nord-centra Ameriko, jxargone nomata ankaux "rugxhauxtulo".
Per tiu duobla propono klaras ke mi preferus gxian agnoskon.

Rilate al tio Corsetti diris ke "J-K uzas la listojn iom mikse".
Ne! Mi uzis la liston akurate: ja oni povas akcepti SSV kaj tamen
preferi gxian oficialigon, cxu ne?

KONKLUDO: rekomendindas aligxi ambaux diskutlistojn.

J-K Rinaldo

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Apr 19, 2009, 8:16:04 AM4/19/09
to la-bona...@googlegroups.com

>> Otto: Se oni uzas la vorton "slango"

>> ecx kiel markilon en la listo, estas nelogike stampi gxin kiel evitindan.
>>
> Corsetti: Vi pravas, eĉ pravegas. Ni estas antaŭ granda demando: ĉu ŝanĝi ĉiujn
> indikojn [sla] al [ĵar], ĉu forgesi pri ĉi tiu linio.
>
Estas sciate ke Corsetti, kvankvam maldekstrulo, farus el PIVoj grandan
gxojfajron.
Tamen PIV estas ege utila por nia laboro... ecx nepra.
Ekzemple, jen gxiaj difinoj:
- jxargono=lingvajxo , konsistanta el pli-malpli kripligitaj vortoj
pruntitaj el divewrsaj lingvoj, kaj uzata de alilingvanoj por faciligi
la interkomprenigxon pri cxiutagaj aferoj
- slango=konvencia lingvo, konsistanta el intence kripligitaj aux
fremndoriginaj vortoj, uzata de samprofesiuloj, por ne esti komprenataj
de lajtoj.
El tiuj difinoj mi komprenas ke la diferenco estas nur nuanca. Krome mi
samopinias ke tute ne gravas se la grupon konsistigas junuloj (per kasxa
lingvajxo) aux laboristoj (per malkasxa lingvajxo).
Do evidente,
se oni decidas preteratenti la diferencon suficxas listigi "slango" kiel
SSV (samsignifa forto) kaj anstatauxi [sla] per [jxar],
se male oni decidas proponi "slango" kiel RO (radiko oficialiginda) oni
devas lasi la du malsamain indikojn.

Persone mi ne listigus "slango" inter RO.

> Intertempe mi malsuprenrengigas la vorton al ~ (la malnova =).

Prave!

J-K Rinaldo

Pilar Otto

unread,
Apr 19, 2009, 8:58:33 AM4/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

> - indiano --> indigxeno el la nord-centra Ameriko, rugxhauxtulo.

Estas indianoj ankaux en suda Ameriko. Mi renkontis plurajn.

> Ne! Mi uzis la liston akurate: ja oni povas akcepti SSV kaj tamen
> preferi gxian oficialigon, cxu ne?
>
> KONKLUDO: rekomendindas aligxi ambaux diskutlistojn.

Persone mi ne sekvos tiun rekomendon! Kun la diskutoj en LBL mi havas pli ol
suficxe, ecx tiom pli ol suficxe, ke mi iafoje cerbumas, cxu ne estus pli
bone "por la beatigo de mia animo", ke mi forlasu la liston. Tio, kio fine
retenadis min, estas mia apogo de la principo, ke oni elprovu la eblecojn de
la jama Esperanto antaux ol facilanime "ricxigi" aux balastigi gxin per
novaj elementoj pli malfaciligaj ol necesaj. Do mi principe volonte
kontribuas al tia elprovado. Sed kroma partoprenado en sterilaj diskutoj pri
oficialigindo, tio versxajne trograndigus por mi la dozon!, des pli, cxar
min eble trafos tiuj diskutoj en la Akademio mem (se ili okazos dum mia
oficperiodo).

Otto

Renato Corsetti

unread,
Apr 19, 2009, 9:58:21 AM4/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> Persone mi ne sekvos tiun rekomendon!
Tute en ordo, Otto!

> min eble trafos tiuj diskutoj en la Akademio mem (se ili okazos dum mia
> oficperiodo).
>
Certe!

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Apr 19, 2009, 10:03:21 AM4/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:
> Mi uzis la liston akurate: ja oni povas akcepti SSV kaj tamen
> preferi gxian oficialigon, cxu ne?
>

Nu, la afero estas tia, laŭ mia kompreno, ke se vi volas proponi
samsignifan esprimon, ekzemple por "mav-", vi ne volas samtempe proponi
ĝin por oficialigo.

Se vi volas ke oni oficialigu "indian-", vi ne volas ke oni montru ĝin
kiel neuzindan.

Ĉiuokaze en ĉi tiu listo oni ne riĉigas Esperanton sed oni liberigas ĝin
de la akumuliĝinta "malbona lingvo". Mi petas ĉiujn helpi Niko-n en la
legado de PIV kaj proponado de linioj.

Amike

Renato.

ro-esp

unread,
Apr 19, 2009, 6:15:42 PM4/19/09
to la-bona...@googlegroups.com

Date: Sat 18 Apr 2009 02:43
From: Renato Corsetti

> J-K:


> > - slango el slang (angle) --> faka lingvajxo, jxargono
>

> slang-o [zam] --> ĵargon-o [1oa]

> Kion opinias la aliaj?

ke cxiu slango estas lingvajxo aw jxargono, sed ne inverse.
Kiel mi jam diris: slango ne estas faka aw regiona, sed apartenas
al socia grupo - kaj estas uzata por substreki apartenon al tiu grupo


Date: Sat 18 Apr 2009 06:33
From: Grosjean Mireille

> Certe faka lingvajho estas jhargono. Aro da vortoj rilataj al iu

> profesio,manlaboro, iom sekreta, nekomprenebla al laikuloj.


> Tio laù la signifo de la vorto Jargon en la franca.
> Laù mi slango estas tute alia. Miaj lernantoj 15jaraj parolis

> standardan [-->norman] lingvon kun mi kaj dum la paùzoj


> parolis inter si slangon en la korto.

efektive, jen la junula/strata slango

> Temas pri "suba" lingvonivelo. Argot en la franca.

Kial nomi ion "suba"? Cxu nur cxar malpli da homoj komprenas ?
Sed tio flanken. Mia vortaro donas por "argot" "bargoens", t.e.
(et)krimula slango, Gxi ankaw mencias "argot scolaire" t.e.
lerneja slango

> chu mi eraras?? Chu la franca tro influas min??

Mi pensas ke ne

From: Renato Corsetti

> Nun ni havas la linion:

> slang·o /[zam]/ → fak·lingv·(aĵ·)o, ĵargon·o /[1oa]/

> Ĉu vi volas, ke ni forigu ĝin aŭ ke ni ŝanĝu ĝin al io?

forigi, aw sxangxi al "jxargono de socia grupo"


Date: Sat 18 Apr 2009 10:32
From: Renato Corsetti

Ronaldo:
>> Tamen, nepre neniam temas pri la sama *labor*fako.
>> Ne ekzistas slangoj fisxistaj, agrikulturistaj,flegistaj,
>> masonistaj ktp
>

> Eble la afero varias de lando al lando.

slang estas (uson-)angla vorto

> En Italujo la vorto "slang" estas uzata kiel "eleganta"
> variaĵo de la itala "gergo" (simila al la franca jargon), kaj
> "gergo" kovras ĉiujn specojn de apartaj lingvoj (oni
> parolas, ekzemple, pri bankista slang/gergo).

ni prefere ne pawsu la malklarajxojn de nacia lingvo

gxis, Ronaldo


ro-esp

unread,
Apr 19, 2009, 5:52:13 PM4/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Sat 18 Apr 2009 02:45
From: Renato Corsetti


J-K:
> > - vehiklo --> portanto (sed mi preferus gxin enlistigi kiel "radiko
>> aficialiginda")
>
> vehikl-o --> ????

> Eble iu alia havas bonajn proponojn, kiuj kovras ĉiujn signifojn
> listigatajn en PIV.

"io per kiu io aw io iras ien" ? Sed mi iom perdas pro kio ni faru
ion tian cxi liste. Mi ne kredas ke ekzistas SSV por gxi, nek kialo
kredi cxion kion diras PIV...

Cetere, se temas pri la *genetika signifo*, portanto estas pli bona
ol vehiklo - miaopinie
gxis, Ronaldo

Marcos Cramer

unread,
Apr 19, 2009, 6:53:19 PM4/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato respondis al mi:
slang·o (en la senco de ĵargono, socia dialekto) → ĵargon·o, soci·a dialekt·o
 slango·o (en la senco de faklingv(aĵ)o) → fak·lingv·(aĵ·)o

Mi adaptis la linion laŭ tio.

En la farita adapto, ĉiuj informoj estas en unu linio, jene:

slang·o [zam](en la senco de ĵargono, socia dialekto) → ĵargon·o [1oa], soci·a dialekt·o; (en la senco de faklingv(aĵ)o) fak·lingv·(aĵ·)o

Iom fuŝe estas, ke la signo "→" aperas dufoje.

Pli grave estas ke malaperis la jena indiko, kiun mi ankaŭ proponis enmeti en la liston: "La vorto "slango" do estu nur uzata en la senco de malprestiĝa, malformala aŭ vulgara variaĵo de lingvo." Sen tiu indiko, legantoj de la listo povus miskompreni, ke ni tute malrekomendas la vorton "slango", kio ne estis la intenco.

Laŭ mi plej klare tio povas esti farita per la jenaj tri linioj, kiujn mi jam proponis en mia antaŭa mesaĝo:


  slang·o (en la senco de ĵargono, socia dialekto) → ĵargon·o, soci·a dialekt·o
  slang·o (en la senco de faklingv(aĵ)o) → fak·lingv·(aĵ·)o
  La vorto "slango" do estu nur uzata en la senco de malprestiĝa, malformala aŭ vulgara variaĵo de lingvo.

Se oni unuliniigas tion, oni perdas klarecon.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Apr 20, 2009, 3:26:07 AM4/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Iom fuŝe estas, ke la signo "→" aperas dufoje.
Forigita.

Pli grave estas ke malaperis la jena indiko, kiun mi ankaŭ proponis enmeti en la liston: "La vorto "slango" do estu nur uzata en la senco de malprestiĝa, malformala aŭ vulgara variaĵo de lingvo." Sen tiu indiko, legantoj de la listo povus miskompreni, ke ni tute malrekomendas la vorton "slango", kio ne estis la intenco.
Mi enmetis tion en plia klarigo Ssv plio 16.

Tamen, konsiderante la ĝisnunajn respondojn mi vidas, ke ekzistas amaso da ideoj pri kio estas slango. La afero ne estas tre facile solvebla. Eble iu devus verki studaĵon pri la afero.

Kaj cetere sen reagoj de eksteeŭropanoj la tua ludo ĉi tie iĝas ludo inter tri/kvar el ni.

Amike

Renato


Grosjean Mireille

unread,
Apr 20, 2009, 9:40:01 AM4/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
saluton el iu flughaveno (ni iu, tiu de Seulo..)
 
Chu vi konas la originon de la vorto "argot" en la franca, kiu signifas slango?
art gothique, gotika arto. La laboristoj, kiuj konstruis la katedralojn, havis strangan parolmanieron. Unue kun multaj fakesprimoj kaj due ne tre standarda por paroli eùfemisme.. Konsekvence oni retrovas la du aspektojn de iu chi vorto.
 
elkore Mirejo

2009/4/20 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>


Amike

Renato



Renato Corsetti

unread,
Apr 20, 2009, 11:05:44 AM4/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ĵus enmetis la novan linion:

logotip-o --> emblem-o

John Wells atentigis min, ke REVO konsideras min la fonto de tiu vorto.
Tiom, kiom mi povas kompreni, mi dissendis mesaĝon por helpi anonci ion
de ILEI, sed mi mem neniam estus skribinta ion tian.

Se iu asertas la malon, li-ŝi konsideru sin invitita al duelo.

Amike

renato

Bertilo Wennergren

unread,
Apr 21, 2009, 5:31:20 AM4/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo skribis:

> Ne, ankaux mi miris, kiam mi legis en PIV, ke "slango" estas zamenhofa.

Povas esti, ke Zamenhof neniam vere uzis tiun vorton.
Sed li ja enmetis ĝin en du el siaj vortaroj:
"Wörterbuch Esperanto-Deutsch" (Eo-Germana) kaj
"Wörterbuch Deutsch-Esperanto" (Germana-Eo)
- almenaŭ laŭ Wüster (en "Zamenhof-Radikaro").

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Antonio De Salvo

unread,
Apr 21, 2009, 9:32:00 AM4/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

>Povas esti, ke Zamenhof neniam vere uzis tiun vorton.
>Sed li ja enmetis ĝin en du el siaj vortaroj:
>"Wörterbuch Esperanto-Deutsch" (Eo-Germana) kaj
>"Wörterbuch Deutsch-Esperanto" (Germana-Eo)
>- almenaŭ laŭ Wüster (en "Zamenhof-Radikaro").

Mi ne posedas la menciitajn verkojn, do mi ne povas kontroli.
"Slango" ne trovigxas en la pra-zamenhofa esperanta-germana vortaro, kiun mi posedas (de jaro 1889: la nomo estas ankoraux indikita kiel "Samenhof"!):

Samenhof L. Wörterbuch der internationalen Esperanto-Sprache International-deutscher Teil - Meza vortaro internacia-germana 1889 Warszawa eld. Samenhof

Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Apr 21, 2009, 10:45:25 AM4/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> "Slango" ne trovigxas en la pra-zamenhofa esperanta-germana vortaro, kiun mi posedas (de jaro 1889: la nomo estas ankoraux indikita kiel "Samenhof"!):
>
Do, entute ĝia zamenhofeco restas dubinda.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages