4 kromaj vortoj de Niko

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 3, 2009, 5:09:11 PM2/3/09
to °listo 'la bona lingvo'

salamo : seka kolbaso
Saloniko : Tesaloniko (de PIV)

salpingito : inflamo (brulumo) de /
Saltiero : rubando, kordono, ornama cheno

kion vi opinias pri ili?


amike

renato

Antonio De Salvo

unread,
Feb 3, 2009, 7:09:07 PM2/3/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Cxe salpingito, mi uzas:

inflamo salpinga/ utertuba/ de salpingo/ de la utertubo.

 

Salpingo venas el la greka salpìnx, kiu signifas “trumpeto”; gxi aludas al la formo de tiu organo (kiu, fakte, en latino nomigxas “tuba” = trumpeto, kaj en la itala - interalie - “tromba uterina” = utera trumpeto)

Gxis

Antonio

 


Antonio De Salvo

unread,
Feb 3, 2009, 7:19:04 PM2/3/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Mi trovas en la reto jenajn tradukojn de “salpingo”; sed mi ne povas jxuri pri ilia gxusteco.

Sxajnas, do, ke oni povus ankaux diri “ovodukto”.

Gxis

Antonio

 

Latine - salpinx uterina, tuba uterina, oviductus, tuba fallopiana, tuba fallopii

Angle - salpinx, fallopian tube, gonaduct, oviduct, uterine tube

Arabe - مبيض

France - trompe de Fallope, trompe utérine oviducte

Hispane: trompa de Falopio

Itale - salpinge uterina, tromba di Falloppio, tromba uterina, tuba uterina

Pole - jajowód, jajówód

Ruse - яйцевод, труба фаллопиева

Slovake - vajíčkovod

Rumane - trompă uterină, oviduct, salpinge, trompa Fallopius

Hungare - petevezeték

Svede - ägglstock, äggledare

Portugale - trompa de Falópio, trompa, trompa uterina

Germane – Eileiter

 

Gxis

Antonio

 



Renato Corsetti

unread,
Feb 4, 2009, 2:53:57 AM2/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Mi trovas en la reto jenajn tradukojn de “salpingo”

Interese, kiom da aferoj estas en la reto!

Sxajnas, do, ke oni povus ankaux diri “ovodukto”.

Nun ni havas la linion:

salping·o → uter·a tub·o

Ĉu valoras ŝanĝi ĝin?

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Feb 4, 2009, 2:58:31 AM2/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Cxe salpingito, mi uzas:

inflamo salpinga/ utertuba/ de salpingo/ de la utertubo.

Provizore mi registris:

salpingit·o → inflam·o de la uter·a tub·o

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Feb 4, 2009, 6:28:44 AM2/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Mi trovas en la reto jenajn tradukojn de “salpingo”; sed mi ne povas
> jxuri pri ilia gxusteco.
>
> Sxajnas, do, ke oni povus ankaux diri “ovodukto”.

Aux "ovkondukilo".

> Latine - salpinx uterina, tuba uterina, oviductus, tuba fallopiana,
> tuba fallopii

Kiu estis tiu Fallopius/Fallopios? Kaj same: kiu estis tiu Eustachios(?),
kiu donis nomon al la "oreltubo" aux "oreltrumpeto" (kiel oni diras
norvege), kiu hispane nomigxas "trompa de Eustaquio"?

> Svede - ägglstock, äggledare

"äggstock" (ovbastono) ne estas gxusta traduko; gxi signifas "ovario".
"äggledare" (ovkondukilo) jes estas gxusta.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Feb 4, 2009, 6:55:00 AM2/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Aux "ovkondukilo".
Ĉu mi aldonu ankaŭ tiun al la eblaj samsignifaj vortoj por salpingo?

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Feb 4, 2009, 8:46:41 AM2/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Pilar Otto
>kiu estis tiu Fallopius/Fallopios? Kaj same: kiu estis tiu Eustachios(?),
kiu donis nomon al la "oreltubo" aux "oreltrumpeto" (kiel oni diras
norvege), kiu hispane nomigxas "trompa de Eustaquio"?

Temas pri du italaj anatomiistoj, kiuj aparte pristudis la organojn, kiujn
havas iliajn nomojn:
http://it.wikipedia.org/wiki/Gabriele_Falloppio

http://it.wikipedia.org/wiki/Bartolomeo_Eustachi

(la du artikoloj estas en pluraj lingvoj, escepte de esperanto).
Gxis
Antonio

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages