Kara Noam,
Ĉu vere neniu alia membro de La Bona Lingvo estos en Graco por okupiĝi pri la Movada Foiro? Se ne, mi mem devos prezenti ĝin.
Supozante, ke tio bedaŭrinde estos la situacio, mi volas peti vin sendi al mi materialojn por la tablo. Mi pensas pri tiuj bildoj, kiujn vi faras por Facebook, ekzemple la lastaj pri Terapeŭto kaj Teraplano. Mi povus elpresi du-tri el tiaj koloraj bildoj por montri sur la tablo. Estus ideo ankaŭ montri kelkajn listojn de vortoj por montri, kion ni faras. Ni ankaŭ bezonos folion kun la adreso, por tiuj kiuj volos aliĝi.
Noam, ĉu vi pretigos tiajn foliojn por ke mi elpresigu ilin ĉi-semajne? Mi forvojaĝos lundon, do mi bezonos ilin ĉi-semajne. Mi mem ne havas koloran presilon, do mi devos fari ilin ĉe iu fotokopiejo. Mi preferus ne fari tion tro lastmomente.
Anna
-- Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891