...inkluzive de la reenkarniĝoj de la Dalai-lamao.

3 views
Skip to first unread message

Roberto Perez-Franco

unread,
Jun 29, 2024, 7:45:37 AMJun 29
to la bona lingvo
Karaj,

Jen mia dua demando. Konsideru la frazon:

"La Omego estas la sumo de ĉiuj reenkarniĝoj de ĉiuj homoj, inkluzive de la reenkarniĝoj de la Dalai-lamao."

Mi volas scii,  ĉu eblas diri tion sen ripeti la vorton "reenkarniĝoj". Mi konsideris:

- ..."inkluzive de tiuj de la Dalai-lamao."

Sed mi pensis, ke eble oni miskomprenus, ke"tiuj" rilatas al "la homoj de la Dalai-lamao", ne al "la reenkarniĝoj de la Dalai-lamao".

Ĉu eblas alia solvo? Mi ankoraŭ ne bone reĝas la vorton "ties", kaj scivolas ĉu eblas diri:

- ..."inkluzive de ties de la Dalai-lamao."

Dankon, amikoj!

Roberto

lowenstein, anna

unread,
Jun 29, 2024, 9:00:47 AMJun 29
to la-bona...@googlegroups.com
Ne eblas uzi la vorton "ties" tiumaniere. Aŭ vi devas uzi "tiuj", aŭ ripetu la vorton.

Anna

--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
      0794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

Roberto Perez-Franco

unread,
Jun 29, 2024, 9:13:45 AMJun 29
to ~ la bona lingvo
Dankon, Anna! Mi kredas, ke mi uzos "tiuj" kaj fidos je la leganto.

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CADVoLfRQWkv-HQEEUr9%3DR_3oH4oWF14gii_Cyoqrqej0dCrNRw%40mail.gmail.com.

lowenstein, anna

unread,
Jun 29, 2024, 9:58:40 AMJun 29
to la-bona...@googlegroups.com
Jes, ŝajnas al mi, ke la signifo estas sufiĉe klara.

Anna

Françoise NOIREAU

unread,
Jun 29, 2024, 12:08:28 PMJun 29
to la-bona...@googlegroups.com

Min ne ĝenus la ripeto.
Sed "tiuj" estas egale klara por mi.

Amike,
Fransoazo
+ 33 609 120 374

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages