I: (la bona lingvo) dekoraci-o

1 view
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Sep 7, 2010, 2:37:48 AM9/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Konsiderante la signifon de la angla vorto "decor", mi ĵus pensis pri eventuala solvo. Jam en mia romano "Morto de artisto", mi mallongigis la radikon de "dekoraci-" al "dekor-". Mi faris tion ĉar mi ĉiam parolas pri "dekoraĵoj", do por mi ŝajnas ke temas pri verba radiko.

Se oni uzus la radikon "dekor-", oni povus konkludi jene:

Dekori: beligi domon aŭ scenejon per farbado, ornamado ks.
Dekoro: la ĝenerala impreso rezultanta el tia dekorado. (La teatra prezento havis tre modernan dekoron.)
Dekoraĵo: aparta elemento de la dekorado. (La dekoraĵoj estis laŭ moderna stilo.)

Tiel oni eĉ povus paroli pri la dekoro de scenejo, kaj tio kongruus kun la angla vorto. Aliflanke, tiu propono ne fontas el la ĝenerala lingvouzo, eble temas pri tute nova ideo, kaj do oni apenaŭ povus konsideri tion Bonlingva. Eble la afero funkcius same se oni uzus la radikon "dekoraci-".

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: Anna Lowenstein [mailto:anna.lo...@esperanto.org]
Inviato: lunedì 6 settembre 2010 10.57
A: 'la-bona...@googlegroups.com'
Oggetto: R: (la bona lingvo) dekoraci-o
Priorità: Alta

Mi nun komprenas, ke temas pri la angla vorto “decor”, vorto uzata precipe rilate al la ĝenerala stilo kaj aspekto de teatra scenejo. Laŭ mia angla vortaro Chambers:
“scenery and stage embellishments; ornament; the general decorative effect (colour-scheme, furnishings, etc) of a room.”

Kiel kutime okazas en Esperanto, la vorto eventuale estis enkondukita specife por la teatra signifo, sed intertempe ĝi akiris pli vastan uzon. Bonvolu noti, ke la angla vorto “decor” havas apartan signifon, kiu ne estas sama kiel “decoration”, sed en Esperanto ili kunfalis.

Kaj tamen, dekoracii domon ne ŝajnas al mi (verŝajne pro influo de la angla) same kiel “ornami”: temas pri farbado krom pri instalado de ornamaj elementoj, do okupiĝo pri la tuta ĝenerala aspekto de la domo. Se oni ornamas domon, aliflanke, oni aldonas apartajn objektojn, sed ne okupiĝas pri ĝia pli ĝenerala aspekto.

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 6 settembre 2010 10.22
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) dekoraci-o

Ronaldo:

dekoracio (cxe filmo aw teatro)--> scen-fono

Mi povus aldoni tion, sed nur kun la indiko =, ĉar en la tria Oficiala Aldono ŝajnas ke ilia intenco estis ĝuste la teatra senco. La traduko al la angla komenciĝas per "scenery" kaj tiu al la itala per "scenario".

Kion pensas la aliaj.

Amike

Renato


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

renato corsetti

unread,
Sep 7, 2010, 3:31:12 AM9/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> mi ĵus pensis pri eventuala solvo.

Tio reportas nin al la komenco de la diskuto pri la linio:

dekoraci-o (3oa) = dekor-o

Mi ne vere vidas solvon.

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Sep 7, 2010, 4:38:10 AM9/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> dekoraci-o (3oa) = dekor-o
>
> Mi ne vere vidas solvon.

Unu solvo, sufiĉe prudenta laŭ mia pritakso, estas rekomendi uzi
"dekoracio" nur en ties faka (teatra) signifo, kio ŝajne estis la
intenco, kiam oni oficialigis tiun radikon (kio eble tamen povas
inkluzivi rektajn etendojn al okazoj, kiam io similas al teatra
dekoracio), kaj rekomendi por ĉio alia la vorton "ornamo". La
neoficialan "dekoro" ni tiam kredeble malrekomendu, ĉar granda bezono
por mallongigita formo de tia faka termino apenaŭ ekzistas.

Do

dekoracio (3oa) = (se ne temas pri teatra dekoracio) -> ornamo (F)

dekoro -> dekoracio, ornamo

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Marcos Cramer

unread,
Sep 7, 2010, 11:35:56 AM9/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo proponis:

 dekoracio (3oa) = (se ne temas pri teatra dekoracio) -> ornamo (F)

 dekoro -> dekoracio, ornamo

Mi supozas ke la "=" en la unua linio estas nur tajperaro. Se jes, tiam mi tute konsentas kun chi tiu propono.

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 7, 2010, 12:10:20 PM9/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Bertilo proponis:
>
>>  dekoracio (3oa) = (se ne temas pri teatra dekoracio) -> ornamo (F)
>>
>>  dekoro -> dekoracio, ornamo

> Mi supozas ke la "=" en la unua linio estas nur tajperaro.

Jes, prave.

Renato Corsetti

unread,
Sep 8, 2010, 8:25:28 AM9/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> uzi
"dekoracio" nur en ties faka (teatra) signifo

Ni povas fari, sed se ni ekiras tiun vojon, multaj nuntempe uzataj vortoj riskos esti ekzilitaj al sia komenca signifo.

Mi povus provi ion tian:

dekoraci o (3oa) (se ne temas pri teatra dekoracio) -> ornamo (fun)
dekoraci·o [3oa] (en la senco de honorinsigno) → honor·insign·o
dekor-i -> dekoraci-i, ornam-i

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages