Halo, ha lo à Saluton.
OK, okej, o kej à en ordo, jes, bone, g’uste.
OK kaj okej bons’ance ne trovig’as en PIV, sed mi nun au’dis ilin plurajn fojojn de novaj esperantistoj. Mi supozis, ke temas pri eraro, sed hierau’ mi diskutis kun iu, kiu argumentis, ke la esprimo estas tute akceptebla, c’ar g’i aperas en PMEG. Mi konstatas, ke novaj esperantistoj enirantaj nuntempe la junularan movadon renkontos tiun esprimon kaj do lernos g’in, kredante ke g’i estas bona Esperanto.
Anna
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
OK, okej, o kej à en ordo, jes, bone, g'uste.
g'i jam esti en niaj listoj sub la litero O. mi registris c'iujn aliajn.
renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
mi enlistigis g'in.
> Halo, ha lo --> Saluton.
>
> OK, okej, o kej --> en ordo, jes, bone, g'uste.
> OK kaj okej bons'ance ne trovig'as en PIV, sed mi nun au'dis
> ilin plurajn fojojn de novaj esperantistoj. Mi supozis, ke
> temas pri eraro, sed hierau' mi diskutis kun iu, kiu
> argumentis, ke la esprimo estas tute akceptebla, c'ar g'i
> aperas en PMEG. Mi konstatas, ke novaj esperantistoj enirantaj
> nuntempe la junularan movadon renkontos tiun esprimon kaj do
> lernos g'in, kredante ke g'i estas bona Esperanto.
Ekzistas multaj pliaj ekkriaj vortoj neoficialaj. Jen kelkaj
ekzemploj (chiuj el PMEG):
"hola" = alvoko
"stop" = "haltu!"
"hoj" = alvoko
"hej" = kuraghigo
"hop" = instigo al salto
"aha" = konstato
"ehe" = ekkompreno
"oho" = surprizigho
"ahh" = forta surprizo
"aj, au" = doloro
"ba, baf" = malshata senzorgeco
"be" = konfuziteco
"oj" = bedauro
"hm" = pauzo por pripensi, kontraudiremo, necerteco, ghenateco,
konfuziteco, shajnigo de tuseto
"amen, haleluja, hosana" = religiaj ekkriaj vortetoj uzataj en
judismo kaj kristanismo
"hot, hot hoto" = instigo al chevalo iri, al bovo forkuri k.s.
"hush, tju" = fortimigo de bestoj
Chu ankau por ili ni elpensu anstatauajhojn, kiuj uzas nur
Fundamentajn radikojn? Se ne, kio estas tiom speciala, au
tiom aparte malbona pri "ha lo" kaj "o kej"?
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
> Chu ankau por ili ni elpensu anstatauajhojn, kiuj uzas nur
> Fundamentajn radikojn? Se ne, kio estas tiom speciala, au
> tiom aparte malbona pri "ha lo" kaj "o kej"?
Ili devas esti skribataj kiel du vortoj, pro la akcento, kio impresas
mian lingvosenton strange.
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.
> On 11/14/07, Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com> wrote:
>> Chu ankau por ili ni elpensu anstatauajhojn, kiuj uzas nur
>> Fundamentajn radikojn? Se ne, kio estas tiom speciala, au
>> tiom aparte malbona pri "ha lo" kaj "o kej"?
> Ili devas esti skribataj kiel du vortoj, pro la akcento, kio impresas
> mian lingvosenton strange.
Jes, tio estas iomete stranga. Lau mi ankau "aha", "ehe" kaj "oho"
devas esti rigardataj kiel tiaj, char lau mi oni efektive elparolas
ilin kiel "a ha", "e he" kaj "o ho", sed povas esti, ke iuj fakte
diras "aha", "ehe" kaj "oho" kun akcento je la unua vokalo.
Sed chu tiu duvorteco estas vere suficha kialo por anatemi tiujn
ekkriajn esprimojn? Mi suspektas, ke la veraj kialoj, ke iuj
alergias ghuste je "o kej", dum ili glutas ekzemple "be", "baf" au
"hop" senkomente, estas tute aliaj.
>Ili devas esti skribataj kiel du vortoj, pro la akcento, kio
>impresas mian lingvosenton strange.
Fakte en Esperanto apenau' ekzistas similaj dise skribitaj formoj sed
estantaj unu vorto. Formoj kiel "o kej" impresas iom fremde (kaj ili
ja estas tiaj). En alia listo oni parolis pri la c'ina "ni hao" kaj
la esperantisto, kiu utiligis g'in kvazau' g'i estus vorto de
Esperanto au'tomate skribis g'in "nihauxo" au' "nihao".
Warenghien provis pravigi "Ha lo" per tio, ke "lo" estus la
substantiva formo de "la" kun funkcio de atentigo al tio, kio venos
poste. Tio montras kiom forta estas la au'tomata kontrau'reago al tiuj formoj.
En la lasta PIV g'i estas skribata "Halo!" (tiel). Per tio g'i ig'as
sinonimo de "hal-o".
Amike
Renato
A
>Lau mi ankau "aha", "ehe" kaj "oho"
>devas esti rigardataj kiel tiaj, char lau mi oni efektive elparolas
>ilin kiel "a ha", "e he" kaj "o ho", sed povas esti, ke iuj fakte
>diras "aha", "ehe" kaj "oho" kun akcento je la unua vokalo.
C'i tiu tuta kampo estas tre flua, sed indus sekvi la g'eneraljn
regulojn, kiam tio estas ebla. Kompreneble mi mem konstatis, ke
g'enerale esperantistoj emas uzi la interjekciojn de sia lingvo. La
tuta kampo apenau' stabilig'is en Esperanto, kaj eble g'i ne povos
tiel rapide stabilig'i.
>Mi suspektas, ke la veraj kialoj, ke iuj alergias ghuste je "o kej",
>dum ili glutas ekzemple "be", "baf" au "hop" senkomente, estas tute aliaj.
Certe lau' mi estas ankau' tiu elemento (ni nomu g'in por resti je la
surfaco: rezisto kontrau' la angla lingvo), kiu rolas pli forte au'
malpli forte lau' la individuoj. Sed mi ne scias, kiom g'i gravas
elcentaj'e en la esperantistaro.
Amike
Renato
> "hola" = alvoko
sonas al mi iom stranga se elparolata lau' la skribo. eble "hola'",
sed ankau' tiel nekontentiga. c'i tiuj du-partaj interjekcioj kun
akcento sur la lasta silabo estas malfacile trakteblaj. aliflanke,
g'i estas pli mapli hispana duoblaj'o de halo'!.
> "stop" = "haltu!"
G'i jam trovig'as en niaj listoj tiel:
stop! --> halt-u (ekkrio), punkt-o (en telegramoj)
stop-i --> halt-ig-i
Pli ol ekkrio, g'i estas vera angla vorto.
> "amen, haleluja, hosana" = religiaj ekkriaj vortetoj uzataj en
> judismo kaj kristanismo
vers'ajne ankau' por tiuj ni devus provizi samsignifajn kompreneblajn
esprimojn almenau' pro esperantistoj ekster la jud-kristana mondo.
Adam, eble vi estas la plej au'toritata tradukanto de ili.
>Chu ankau por ili ni elpensu anstatauajhojn, kiuj uzas nur
>Fundamentajn radikojn?
Nur en la okazoj, en kiuj povas esti problemoj.
>Se ne, kio estas tiom speciala, au tiom aparte malbona pri "ha lo"
>kaj "o kej"?
Ili estas duelementaj sed neduvortaj kaj en kelkaj uzoj ili emas
fors'ovi bonajn vortojn kiel "jes", "en ordo". Ili s'ajnas al mi
ankorau' fremdaj elementoj perforte enkondukataj.
> Bertilo:
>> Se ne, kio estas tiom speciala, au tiom aparte malbona pri "ha lo" kaj
>> "o kej"?
> Ili estas duelementaj sed neduvortaj kaj en kelkaj uzoj ili emas
> fors'ovi bonajn vortojn kiel "jes", "en ordo". Ili s'ajnas al mi
> ankorau' fremdaj elementoj perforte enkondukataj.
Aliflanke ili estas treege internaciaj, kredeble multe pli internaciaj
ol ekzemple "baf" au "hop" au "he" (tiu lasta cetere estas oficiala!).
>Aliflanke ili estas treege internaciaj, kredeble multe pli
>internaciaj ol ekzemple "baf" au "hop" au "he" (tiu lasta cetere
>estas oficiala!).
Mi konsentas pri la internacieco. Strange pri la oficialigado de
"he". Mi "baf" mi neniam renkontis g'in ekster Esperantujo. Io simila
vers'ajne ekzistas en la franca. Hop estas angla-devena. En Italujo
oni uzas g'in en la formo "op", sed mi ne scias, kiom internacie
komprenebla. Sekvante Stefa McGill en Esperanto sufic'us "salt!".
> Ili devas esti skribataj kiel du vortoj, pro la akcento, kio impresas
> mian lingvosenton strange.
Jes, tio estas iomete stranga. Lau mi ankau "aha", "ehe" kaj "oho"
devas esti rigardataj kiel tiaj, char lau mi oni efektive elparolas
ilin kiel "a ha", "e he" kaj "o ho", sed povas esti, ke iuj fakte
diras "aha", "ehe" kaj "oho" kun akcento je la unua vokalo.
Sed chu tiu duvorteco estas vere suficha kialo por anatemi tiujn
ekkriajn esprimojn?
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 14 novembre 2007 11.28
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Halo, OK
>Oni ne normale uzas g'in por instigi homojn salti.
>Kompreneble, la imperativo en la angla same estus "hop", sed tio ne estas
>uzata kiel interjekcio.
Sed kiel povas scii pri tio italaj au' suomaj
legantoj de tradukitaj bildstrioj en kiuj oni ne
tradukas tiujn imperativojn "Hop!"?
Se vi volas ke mi metu linion:
hop! --> salt-u!
diru.
Renato
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Bertilo Wennergren
Inviato: mercoledì 14 novembre 2007 11.00
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: Halo, OK
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 14 novembre 2007 21.27
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Halo, OK
Anna:
>Oni ne normale uzas g'in por instigi homojn salti.
>Kompreneble, la imperativo en la angla same estus "hop", sed tio ne estas
>uzata kiel interjekcio.
Sed kiel povas scii pri tio italaj au' suomaj
legantoj de tradukitaj bildstrioj en kiuj oni ne
tradukas tiujn imperativojn "Hop!"?
Se vi volas ke mi metu linion:
hop! --> salt-u!
diru.
Renato
>Anna
>
>-----Messaggio originale-----
>Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
>Per conto di Renato Corsetti
>Inviato: mercoledì 14 novembre 2007 11.28
>A: la-bona...@googlegroups.com
>Oggetto: (la bona lingvo) Halo, OK
>
>
>Bertilo:
>
> >Aliflanke ili estas treege internaciaj, kredeble multe pli
> >internaciaj ol ekzemple "baf" au "hop" au "he" (tiu lasta cetere
> >estas oficiala!).
>
> G'i estas malpli internacia ol oni supozas. Oni ne uzas g'in en la itala,
> nek en la hebrea, kiam mi log'is en Israelo – mi ne scias, c'u intertempe la
> vorto enkondukig'is. Sed estas bona kaj tre uzata hebrea vorto "b'seder",
> kiu signifas g'uste "en ordo".
Do intertempe ĝi sufiĉe vaste enuziĝis en la hebrea, speciale inter
certaj tipoj de parolantoj, verŝajne same kiel en Esperanto.
> Sed kiel povas scii pri tio italaj au' suomaj legantoj de tradukitaj
> bildstrioj en kiuj oni ne tradukas tiujn imperativojn "Hop!"?
Cxi-afere finnoj kaj angloj komplotis kontraux la bona lingvo. Ni
fakte instigas al salto per la vorto "hop!"; tio estas nur ekkrio, ne
formo de iu verbo. Gxi certe ne estas prunto el la angla, tro malnova
por tio.
> Hop estas angla-devena. En Italujo oni uzas g'in en la formo "op",
> sed mi ne scias, kiom internacie komprenebla. Sekvante Stefa McGill
> en Esperanto sufic'us "salt!".
Jes, "salt!" aux "ek!" aux "nun!", el kiuj nur la unua diras, kion oni
faru.
--
Harri
>Mi simple volis diri, ke ne temas pri angla vorto.
La kutimaj angloj, kiuj volas instrui la neanglojn pri la
angla! Neangloj scias pli bone!
>Mi ne scias precize kion
>g'i signifas en Esperanto: eble "ek!"
mi registris
hop! = ek!
>Cxi-afere finnoj kaj angloj komplotis kontraux la bona lingvo.
Bone, ke c'i tie kunvenis angloj kaj suomoj. Interkonsentu inter vi,
c'u la indiko pri saltado enestas en tiu interjekcio. Se jes, mi
notos ion. Eble mi ne notu "salt'!" c'ar mi ne povas pravigi la nudan
radikon kiel interjekcion. C'u tamen? Sed c'u vi dirus "mang'!" al
via hundo por instigi lin mang'i?
> Cxi-afere finnoj kaj angloj komplotis kontraux la bona lingvo. Ni fakte
> instigas al salto per la vorto "hop!"; tio estas nur ekkrio, ne formo de
> iu verbo. Gxi certe ne estas prunto el la angla, tro malnova por tio.
sed restis ia jukado en mia orelo, kvazau resonadus io en la kapo,
kaj, heureka! (mi petas pardonon pro la malbona lingvo), ni ja havas
Zamenhofan proverbon:
241.02 Ne diru "hop" antaŭ la salto.
Tio estas des pli interesa, char ghi igas dubi pri ghusta interpreto
de "hop!". Mi shajnas nebule memori, ke iu (Sergio Pokrovski?) ie iam
diris, ke tie "hop" ne estas instigo al salto, sed vorto kiun oni
diras post io sukcesa, kvazau memlaudo: "tiele!", "mi faris ech
tion!". PIV "tradukas" la proverbon per "ne fanfaronu antau la ago",
sed se diri "hop" signifas fanfaroni pri ago, chu ghi povas servi
ankau kiel instigo al la ago? La proverbo shajnas kunigi ambau
interpretojn.
Kiel vi interpretas la proverbon?
--
Harri
Kiel erareto preterintenca de Zamenhof! C'iukaze, tio estas plia
kialo por uzi la ekvivalenton "ek!" au' "nun!".
>Kiel erareto preterintenca de Zamenhof!
Mi korektas mian frazon: Zamenhof neniam eraris, do li estis
misgvidata de preterpasanta ruso. C'u Harri havas eblecon kontroli,
kion signifas "hop" en la rusa?
>> Kiel erareto preterintenca de Zamenhof!
>
> Mi korektas mian frazon: Zamenhof neniam eraris, do li estis misgvidata
> de preterpasanta ruso. C'u Harri havas eblecon kontroli, kion signifas
> "hop" en la rusa?
Mi ne parolas la rusan, do mi havas nenian intuicion au lingvan senton
pri detaloj kaj kromsignifoj de rusaj vortoj au frazoj, sed mi elfosis
chi tion:
Unue: Mi ghuste memoris, estis Sergio P., kiu skribis ion pri chi
"hop". Estas postnoto nro 27.16 en lia traduko de La majstro kaj
Margarita. Sergio uzas verbon "hopi", pri kiu li notis jene. [[Rektaj
krampo signifas, ke en la originalo estis ruslitera teksto]]
---
Hop/i R [[siganut']] : salti. La PIVaj difinoj shajnas dubindaj: hop!
(R, Ukrajne [[gop!]]) esprimas ne tiom instigon al salto (por tio
sufichus ek!) kiom aprobon, plenumkonstaton, memlaudon; tio klarigas
la ekzemplan proverbon ("ne diru hop antau la salto"; do, hop! = jen
prete!).
---
Tio ne faras multan sencon al mi. Do, mi prenas mian rusan-finnan
vortaron. Estas jam malnova sed altkvalita.
Ghi tradukas la kapvorton [[gop]] per la finnaj vortoj "hop, hops",
kiujn mi komprenas nur kiel saltinstigajn interjekciojn au, precipe se
ripetitaj "hop hop!", kiel iom senpaciencan admonon pli rapidi.
La vortaro havas ankau ekzemplon. Estas proverbo [[ne govori gop, poka
ne pereskochish']], kiu shajnas al mi sufiche lauvorta originalo de la
Zamenhofa proverbo. Tio estas tradukita per ech tri finnaj proverboj,
el kiuj nur unu estas bone konata (la lasta chi-suba). Mi tradukas
tiujn pli-malpli lauvorte:
1. Ne pli frue saltu ol venas la foso [t.e. ol kiam vi alvenas al la
fosajho]
2. Ne flugu antau ol vi ricevas flugilojn,
3. Ne leku antau ol [la guto] falas.
Ghenerale, la popolaj proverboj ne estas lecionoj pri logiko kaj ne
utilas tro harfendi pri ili. Mi mem uzus la Z-proverbon por diri ion
kiel "Antausilentu pri viaj eventualaj atingoj" au "Ne antautrumpetu
viajn farojn (por altiri admirontojn, ekzemple)". Sed eble tio tute ne
estis la intenco. Bedaurinde ni ne jam povas demandi patron Zamenhof
pri lia interpreto de la evidente rusa originalo.
Amike
>Ghi tradukas la kapvorton [[gop]] per la finnaj vortoj "hop, hops",
>kiujn mi komprenas nur kiel saltinstigajn interjekciojn au, precipe
>se ripetitaj "hop hop!", kiel iom senpaciencan admonon pli rapidi.
Do, ne nur PIV eraris. Evidente trovig'as granda malsameco inter la
rusa/ukraina "gop" kaj la okcidenta "hop". En la itala la signifo
estas kiel en la suoma.
>[[ne govori gop, poka ne pereskochish']]
se Zamenhof traduki tion, li evidente intencis la rusan sencon.
>"Antausilentu pri viaj eventualaj atingoj"
Tio s'ajnas sufic'e preciza redono de la senco, uzante la rusan sencon.
Mi provis per du linioj redoni la tutan diskuton en pli klaran sistemon:
hop! [zam] = bon-e!, bel-e! (diritaj por substreki sukcese faritan
faron, kiel en la proverbo "ne diru hop! anta la salto.")
hop! (ek-krio por instigi al saltado, kurado, ktp.) --> ek!, nun!
Esence ni diras:
- por la Zamenhofa hop! vi rajtas ankau' diri "bone!", "bele!", c'ar
tiu estas la senco.
- por hop! kiel instiga ekkrio vi nepre diru: ek!, nun! au' ion similan.
Se vi konfirmas tion, http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_H estas
la sola loko de la tuta movado, kie oni trovas la g'ustan klarigon de
c'i tiu mistero.
Ni nepre bezonas ruson. C'u vi konas tau'gan seirozulon por nia listo?
> Do, ne nur PIV eraris. Evidente trovig'as granda malsameco inter la
> rusa/ukraina "gop" kaj la okcidenta "hop". En la itala la signifo estas
> kiel en la suoma.
Mi ne vidas grandan diferencon. Ja ankaux saltanto povas al si mem
diri "hop" (aux ion pli Fundamentan) antaux aux okaze de cxiu salto,
kaj estas pura teoriumado, cxu tio estas sininstigo, cxu konstato pri
saltopreteco, cxu gxojkrio, cxu "rigardu min, panjo!"
Ekzistas cxarma infanversajxo, kiu nur atendas, ke ataku gxin iu
teoriumanto.
Hop, hop, hop,
Galop', galop', galop'!
Pecxjo rajdas sur cxevalo
de la monto al la valo!
Hop, hop, hop,
galop', galop', galop'.
(el Memorlibro pri la Zamenhof-jaro)
Ne eblas sistemigi interjekciojn. Ankaux la klarigo de SP sxajnas al
mi nura teoriumado, per kiu li klopodas komprenigi al si la proverbon.
Do mi restas tre duba.
Sed vi pravas, estus utile havi ruson cxi tie, cxar la lingvo havas
gravegan rolon en la historio de Esperanto. Mi ne scias, kiun proponi.
Sed mi estas tre kontenta pri "ek!".
Amike
>
Ankaŭ mi demandis ruson hieraŭ vespere, kaj li diris, ke 'hop'
(skribata 'gop' sed elparolata 'hop') estas ekkrio de saltanto dum la
salto. Do li klarigis la proverbon tiel, ke oni ne diru 'hop' antaŭ la
salto, ĉar eble oni falos antaŭe, aŭ simile.
>Mi j'us demandis mian rusan edzinon . . .
Adam:
>Ankau' mi demandis ruson hierau' vespere. . .
Konklude la afero ankorau' estas necerta, kaj ni pluserc'u fidindan
kaj normalan rusan esperantiston.
>Viaj diskutoj chiam estas utila,
>koran dankon al chiuj partoprenantoj de tiu chi diskut listo,
Dankon al vi, Saidnabi! Ne hezitu c'iam proponi la tag'ikajn
tradukojn por la vortoj pri kiuj, ni debatas.
Kiel oni diras en la tag'ika:
- kulturo (en la senco "la tag'ika kulturo estas parto de la mezazia
islama kulturo kaj al g'i apartenas pluraj poetoj, kiuj verkis en la persa")
- agrikulturo (en la senco: "La agrikulturo en Tag'ikujo estas
floranta nuntempe kaj produktas multajn mang'aj'ojn por la popolo")
Mi profitas la okazon por starigi la saman demando pri la vjetnama al
Nguyen Xuan Thu, multmerita vjetnama veterana esperantisto, kiu j'us
alig'is al nia listo.
La hispana interjekcio "hola" estas prononcata kun la akcento sur la unua
silabo: [óla]. En norvega-E-a vortaro el 1932 "hallo!" estas tradukita "he!
hola!".
Otto
En la norvega "hopp!" estas imperativo signifanta "saltu!", sed gxi ankaux
estas uzebla kiel interjekcio ne rilatanta al saltado.
Anekdoto: Dum la mondcxampionado pri skiado en la Altaj Tatroj, Slovaklando,
la publiko kuragxigis la skikurantojn, dirante "hop! hop!". En Norveglando
oni uzis tion kiel klarigon de la malbonaj rezultoj de la norvegaj kurantoj:
la publiko petadis ilin salti, kvankam temis pri longdistanca kurado!
Alia anekdoto: En la euxropa hispana lingvo komence de la 1970-aj jaroj ege
disvastigxis la uzo de "ĄVale!" (valoras, validas) kiel interjekcio
esprimanta konsenton (tiu uzo restas ofta). Hispana lingvisto en prelego
diskutis la ekeston de tiu uzo kaj iom kritikis la karakteron de plago, kiun
gxi ekhavis. Sed li finis, dirante, ke ion bonan gxi tamen alportis: gxi
forpusxis tiun malbenitan "okej"!
Otto
>La hispana interjekcio "hola" estas prononcata
>kun la akcento sur la unua silabo: [óla].
C'u vere? Se jes, kial vi silentis dum tiom da
jaroj? Efektive la itala "ola'" estas prononcata kun akcento sur la lasta a.
Do "hola" povus bone funkcii por "ha lo".
Kompreneble g'i devus esti konsiderata
interjekcio. Se oni uzus g'in verbe, tuj la
akcento movig'us: Mi holais Otto-n c'i-matene.
Otto
>En la norvega "hopp!" estas imperativo
>signifanta "saltu!", sed gxi ankaux estas uzebla
>kiel interjekcio ne rilatanta al saltado.
Dankon, Otto!
>"¡Vale!" . . . ion bonan gxi tamen alportis:
>gxi forpusxis tiun malbenitan "okej"!
Interese, ke ankau' c'e hispanoj tiu "okej" ne
estas tre s'atata. Evidente la reagoj al g'i estas duflankaj.
Cxar dum tiom da jaroj neniu konsultis min pri la afero!
Otto
Saidnabi:
>Viaj diskutoj chiam estas utila,
>koran dankon al chiuj partoprenantoj de tiu chi diskut listo,
Dankon al vi, Saidnabi! Ne hezitu c'iam proponi la tag'ikajn
tradukojn por la vortoj pri kiuj, ni debatas.
Kiel oni diras en la tag'ika:
- kulturo (en la senco "la tag'ika kulturo estas parto de la mezazia
islama kulturo kaj al g'i apartenas pluraj poetoj, kiuj verkis en la persa")
- agrikulturo (en la senco: "La agrikulturo en Tag'ikujo estas
floranta nuntempe kaj produktas multajn mang'aj'ojn por la popolo")
Mi profitas la okazon por starigi la saman demando pri la vjetnama al
Nguyen Xuan Thu, multmerita vjetnama veterana esperantisto, kiu j'us
alig'is al nia listo.
>Mi faris esplorojn similajn al tiuj, kiujn faris Harri
Do mi kredas, ke ni trovig'as antau' internacia miskompreno pri
interjekcio samforma au' preskau' samforma en pluraj lingvoj. Iomete
estas la okazo de la radiko "gimnazi-".
>canh nong: agrikulturo
>canh tac: kultivi, kulturi; terkulturo
Bonvolu diri la signifon de la vorto "nong" en "canh nong". Mi eble
erare komprenas ke "canh" estas tero.
Cetere, kiel en la vjetnama oni diras "kulturo" (spirita heredaj'o,
moroj de iu lando, loko) kaj kiel oni diras "kultivi" en la konkreta
senco de "terkultivado". Mi komprenas ke en la lasta okazo temas pri "tac".
> Tiuj diskutoj estas tre utilaj por mi, kiu kun kelkaj aliaj
> esperantistoj estas kompilanta Esperanta-vjetnaman vortaron
Koran bonvenon, Thu! Kaj tute same mi diras al Keyhan! Ni bezonas cxi
tie homojn el diversaj kulturoj.
Kaj vi, Thu, nomis gravegan aferon: gxuste la verkantoj de vortaroj
kaj lernolibroj estas la gravuloj, en kies laboro devas realigxi "la
bona lingvo", cxar tra ili alvenas la novaj generacioj de nia lingvo.
Mi mem reprezentas lingvon, kiu estas nek latinida nek hind-euxropa
laux sia strukturo kaj baza vortaro, sed kiu kulture estas gxisoste
euxropa. Mi gxojas vidi ankaux verajn ne-euxropanojn cxi tie!
Mi vidis bone la vjetnamajn literojn de Thu. Mi malofte vidas tekston
en la lingvo, sed iom ofte auxdas gxin, cxar unu mia amika-najbara
familio parolas la vjetnaman; bedauxrinde mi neniom komprenas.
Amike
Estas tre malfacile ekstermi gxin. Precipe dum vojagxado (eksterlanden, en
kiun ajn eksterlandon) oni oftege auxdas gxin. Kialo povas esti, ke konfirmo
de flugbileto estas markata per "OK", same kiel la konfirmaj "butonoj" de
preskaux kiu ajn komputila dialogo. Anekdote mi povas diri, ke mia
vocxsintezilo auxtomate elparolas komencajn "ok" en literkombinoj, kiuj ne
sxajnas vortoj, kiel [okéj]. Ekzemple, la mallongigon "okt." por "oktobro"
gxi prononcas [okéjt]! (Mi nun konstatas, ke la nuna versio prononcas gxin
[október], do mia aserto gxustas nur pri antauxaj versioj.)
Hispanoj ofte diras [okéj], sed sudamerikanoj same ofte diras [o ka], t.e.
la nomojn de la literoj "o" kaj "k". Ankaux en la norvega oni povas auxdi
ambaux prononcmanierojn.
La norvega lingvouzo, eble same kiel la (uson-)angla, donas al "okej" ankaux
la rolon de "kompreno de la konsento pri objxeto al io, kion oni mem diris
aux faris", kaj tiu "okej" estas sekvata de provo rediri aux refari la
aferon en alia maniero, pli gxusta. Tio en E-o eble estus "bone, do:".
Iel simile oni povas auxdi "koncedan" "okej": "Okej, sed ..." = "Vi pravas,
sed ...".
Kvankam mi diris, ke "okej" sxajnas al mi malfacile ekstermebla, mi kredas,
ke mi prave povas diri, ke mi NENIAM uzis "okej" en Esperanta konversacio.
Otto
Hispanoj ofte diras [okéj], sed sudamerikanoj same ofte diras [o ka], t.e.
la nomojn de la literoj "o" kaj "k".
>Kvankam mi diris, ke "okej" sxajnas al mi malfacile ekstermebla, mi kredas,
>ke mi prave povas diri, ke mi NENIAM uzis "okej" en Esperanta konversacio.
Tre bone. En Italujo oni multe s'ercas skribe per la formo "occhei".
>En Argentino oni diras nek [okéj] nek [o ka]
Arriba Argentina!
Marcos:
>En Argentino oni diras nek [okéj] nek [o ka]
Eble oni diras "correcto", kiun kelkaj prononcas "kojxekto", cxu?
Otto
>En Argentino oni diras nek [okéj] nek [o ka]
Eble oni diras "correcto", kiun kelkaj prononcas "kojxekto", cxu?