ge-o

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2009, 4:00:22 AM6/1/09
to °listo 'la bona lingvo'
En teksto en la vjetnama listo mi trovas la vorton "geo" en la jena kunteksto:

Geo de vjetnamoj restantaj en Francio Tran Thanh Van kaj Le Kim Ngoc, sciencistoj en Nacia Centro pri scienca esplorado (NCSE) ricevis gratulan ateston de la Nacia Komitato pri eksterlandaj vjetnamoj. Tiu distingaĵo precipe rezultas el iliaj aktivecoj pri kunhelpo al malfeliĉaj infanoj...


Temas fakte pri edzo kaj edzino, kiuj ambaŭ estas vjetnamaj sciencistoj en Francujo.

Mi demandas min kaj vin, ĉu la vorto "geo" fakte estas samsignifa esprimo por la pli ofta "paro".

Amike

Renato



Anna Lowenstein

unread,
Jun 1, 2009, 4:26:23 AM6/1/09
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭ mi oni ne povas uzi “geo” en tiu senco – fakte mi ne komprenis, pri kio temas, ĝis mi legis vian klarigon. Interalie ĝi devus esti plurala. Mi pensis unue, ke eble “geo” estus homo aŭ vira aŭ ina. (Mi ja uzas “gepatro” singulare, en la senco “patro aŭ patrino”.)

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 1 giugno 2009 10.00
A: °listo 'la bona lingvo'
Oggetto: (la bona lingvo) ge-o

Cvi Solt

unread,
Jun 1, 2009, 6:49:49 AM6/1/09
to la-bona...@googlegroups.com


2009/6/1 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>

Laŭ mi oni ne povas uzi “geo” en tiu senco – fakte mi ne komprenis, pri kio temas, ĝis mi legis vian klarigon. Interalie ĝi devus esti plurala.

Mi same ne komprenis, kaj la ebla pluralo ne helpus kompreni la vorton.

 

Mi pensis unue, ke eble “geo” estus homo aŭ vira aŭ ina. (Mi ja uzas “gepatro” singulare, en la senco “patro aŭ patrino”.)

Gepatro estas tute klara kaj komprenebla.
 

Anna

 


conto di Renato Corsetti
..........

En teksto en la vjetnama listo mi trovas la vorton "geo" en la jena kunteksto:


Geo de vjetnamoj restantaj en Francio Tran Thanh Van kaj Le Kim Ngoc, sciencistoj en Nacia Centro pri scienca esplorado (NCSE) ricevis gratulan ateston de la Nacia Komitato pri eksterlandaj vjetnamoj. Tiu distingaĵo precipe rezultas el iliaj aktivecoj pri kunhelpo al malfeliĉaj infanoj...

................
..
--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2009, 6:58:14 AM6/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Cvi:
> Mi same ne komprenis
Ankaŭ mi tute ne komprenis en la komenco kaj devis legi la artikolon.
Aliflanke ne ŝajnas esti teoria kialo por ne uzi la radikon ge- kun la
aldonaĵo -o. Oni certe uzas (kaj estas komrpeneblaj) gea, gee, geumi, ktp.

Eble la limo estas signifo-limo.

amike

Renato

Cvi Solt

unread,
Jun 1, 2009, 7:08:26 AM6/1/09
to la-bona...@googlegroups.com


2009/6/1 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>


Cvi:
> Mi same ne komprenis
Ankaŭ mi tute ne komprenis en la komenco kaj devis legi la artikolon.
Aliflanke ne ŝajnas esti teoria kialo por ne uzi la radikon ge- kun la
aldonaĵo -o. Oni certe uzas (kaj estas komrpeneblaj) gea, gee, geumi, ktp.

Certe gramatike oni povas uzi "geo". La demando estas kion ĝi signifas (se ĝi entute signifas ion) - gea kaj gee estas tuj kompreneblaj (mi neniam aŭdis aŭ legis geumi).

Mia tuja reago vidante "geo" estus - iu denove faris nebezonatan novvorton anstataux uzi "tero"

Cvi


 

Eble la limo estas signifo-limo.

amike

Renato





Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2009, 7:29:02 AM6/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Cvi:

> Certe gramatike oni povas uzi "geo". La demando estas kion ĝi signifas
> (se ĝi entute signifas ion)
Jes! Tiu estas la problemo.

Amike

Renato

Adam Raizen

unread,
Jun 1, 2009, 8:24:33 PM6/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/6/1 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Temas fakte pri edzo kaj edzino, kiuj ambaŭ estas vjetnamaj sciencistoj en Francujo.

Mi demandas min kaj vin, ĉu la vorto "geo" fakte estas samsignifa esprimo por la pli ofta "paro".

Paro ne nepre estas gea, do tiu uzo de la vorto shajne estas samsignifa kiel 'geparo'. (Sed 'paro' en multaj kuntekstoj sufichas.)

Aldone, io 'gea' ne nepre temas pri duopo (ekz. gefiloj, gesamideanoj, gelernejo), do shajne uzi geo en tiu senco ne estas bona.

Se 'geo' entute estas uzebla, ghi vershajne estas mallongigo de 'geeco'. Ekz. 'mi elektis studi en tiu universitato pro ghia geo'. Trudite, sed vershajne eble.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?

Renato Corsetti

unread,
Jun 2, 2009, 3:11:01 AM6/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:
Se 'geo' entute estas uzebla, ghi vershajne estas mallongigo de 'geeco'. Ekz. 'mi elektis studi en tiu universitato pro ghia geo'. Trudite, sed vershajne eble.
Oni eble povas ankaŭ imagi uzojn, en kiuj la zignifo estas "geaĵo", sed efektive temas pri veraj akrobataĵoj.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages