reordigado de la litero "d"

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 10, 2007, 4:31:42 PM10/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi provis vidi, kiuj estas la vortoj ankorau' tute ne ekzamenataj en
la litero D, kaj mi trovis la jenajn:

data-o informo/-er-o, don-it-ajx-o
daten-o = inform-o/-er-o, don-it-ajx-o
datum-o informo/-ero, don-it-ajx-o

dauxbo barela breto
debuti komenci
deprimi: sen-energi-igi, sen-kurag^-igi, mal-vigl-igi
diabet-o = ?????
dirigento orkestrestro
dirko cxie-sxlosilo, supersxlosilo
dispensi liberigi, sendevigi, sensxargxigi
divizoro dividnombro
djablo malalta cxareto
dojeno altrangulo, plejagxulo
dubelo sxraubingo
dubli sontraduki, duoblumi
dupo trompeblulo


Kion vi pensas pri la vortoj kaj pri samsignifaj'oj?

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Keyhan Sayadpour

unread,
Oct 11, 2007, 2:49:46 AM10/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj:
1)Cxu vocxtraduki anstataux sontraduki por dubli?
2)Diabeto estas la nomo de du malsanoj: Diabetes Mellitus (dolcxa diabeto) kiun oni nomas "sukermalsano" en la persa, kaj Diabetes Insipidus (sengusta diabeto) kiu en la persa oni nomas "sengusta diabeto".
 
Sincere,
Keyhan

 

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 11, 2007, 2:50:12 AM10/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:

> dubelo sxraubingo

"Dubelo" ne egalas al "shraubingo".

PIV2005 havas bonan difinon:

dubel/o TEKNIKO Peceto, kiun oni enshovas en truon
ghenerale de muro, por roli kiel shraubingo.

Cheestas ankau bonega bildo, kiu multe helpas rekoni la aferon.

Vidu ankau chi tie:

http://en.wikipedia.org/wiki/Screw_anchor

Se iu, kiu volas enmeti shraubon en muron, petas alporti dubelojn, kaj
se iu tiam alportaj ordinarajn shraubingo, la petinto certe ne estos
kontenta.

Cetere kelkaj vortaroj donas "dublo" kiel sinonimon de "dubelo". PIV2005
tamen donas al DUBEL/ kaj DUBL/ tute malsamajn signifojn. Mi opinias, ke
PIV2005 pravas.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Adam Raizen

unread,
Oct 11, 2007, 3:59:46 AM10/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 10/11/07, Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com> wrote:

Renato Corsetti:

> dubelo sxraubingo

"Dubelo" ne egalas al "shraubingo".
 
Do eble laux la angla termino, eblas diri 'sxrauxbankro'.
 
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Pilar Otto

unread,
Oct 11, 2007, 4:00:54 AM10/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Tuja reago sen konsulto de eventualaj aliaj reagoj:

Renato:

> dauxbo barela breto

Breto estas horizontala, cxu ne? Mi preferus "barela tabulo" (en la norvega
oni nomas gxin bastono).

> diabet-o = ?????

Norvege oni antauxe nomis gxin "sukkersyke" (sukermalsano), sed pli kaj pli
gxeneraligxas "diabetes". "Sukermalsano" eble ne estas la plej preciza
termino, sed ankaux ne kontentigas mi lauxvorta traduko de "diabetes
mellitus", "miela trapaso"!

> dirko cxie-sxlosilo, supersxlosilo

Fakte gxi estas pli malsxlosilo ol sxlosilo. La proponoj pli pensigas min
pri "passepartout", tute lauxlegxa cxefa sxlosilo, dum "dirko" estas ilo
uzata de sxtelistoj, kaj kelkfoje de policistoj, kiuj volas senpermese
malfermi pordon. Mia hispana-E-a vortaro tradukas per "sxtelsxlosilo;
hoksxlosilo", kiuj sxajnas al mi pli trafaj.

> divizoro dividnombro

Kial ne "dividilo"? Dividnombro povus esti aux la nombro, (per) kiu (oni)
dividas, aux la nombro divid-enda. Cxu ne ekzistas matematika terminaro, kiu
enhavas ian termino-krean principon tiurilatan? Similaj konsideroj ja
validas por almenaux subtrahado kaj multiplikado, ne tiom por adiciado, laux
mia laika kompreno.

Otto

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 11, 2007, 4:14:14 AM10/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam Raizen:

> On 10/11/07, Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com> wrote:

>> Renato Corsetti:

>>> dubelo sxraubingo
>> "Dubelo" ne egalas al "shraubingo".

> Do eble laux la angla termino, eblas diri 'sxrauxbankro'.

Eventuale. Sed shajnas al mi, ke tio enkondukus novan signifon de
"ankro", kiu ghis nun ne havas tian gheneralan signifon, kiun iafoje
havas la Angla vorto "anchor".

Renato Corsetti

unread,
Oct 11, 2007, 3:56:13 AM10/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
keyhan:

>1)Cxu vocxtraduki anstataux sontraduki por dubli?

mi aldonis tiun variaj'on.

>2)Diabeto estas la nomo de du malsanoj: Diabetes Mellitus (dolcxa
>diabeto) kiun oni nomas "sukermalsano" en la persa, kaj Diabetes
>Insipidus (sengusta diabeto) kiu en la persa oni nomas "sengusta diabeto".

mi aldonis "suker-malsano". sed ne povas aldoni "sengusta diabeto",
c'ar g'i uzas la saman vorton "diabeto", por kiu ni serc'as ekvivalenton.

amike

renato

>
>Sincere,
>Keyhan
>
>
>On 10/11/07, Renato Corsetti

><<mailto:renato....@esperanto.it>renato....@esperanto.it>
>~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Renato Corsetti

unread,
Oct 11, 2007, 4:01:24 AM10/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

>"Dubelo" ne egalas al "shraubingo".

Mi rigardis c'ion, kaj fine komprenis kion oni celas. Vi eble ne
kredas tion, sed tiu ilo en la itala estas nomata "stop" (eble pro
tio ke g'i haltigas la falon de la s'rau'bo).

Provizore mi metis = (por diri ke en c'i tiu kazo la termino estas
tiel teknika ke aparta vorto estas permesebla) kaj aldonis
"sxraub-baz-o, en-sxrauxb-material-o". Pli bonaj samsignifaj'oj akceptataj.

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,

<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Renato Corsetti

unread,
Oct 11, 2007, 4:31:19 AM10/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
oTTO:

>Mi preferus "barela tabulo"

bONE.

>>diabet-o = ?????
>
>Norvege oni antauxe nomis gxin "sukkersyke" (sukermalsano)

mi nun kontrolis ke ankau' en la araba oni faras tiel. tion mi registras.

> "sxtelsxlosilo; hoksxlosilo"

eble "sxtel-mal-sxlosilo", kiu eble estas tro longa.

>Kial ne "dividilo"?

Mi registris tion.

>Cxu ne ekzistas matematika terminaro, kiu enhavas ian termino-krean
>principon tiurilatan?

En la reto mi nur trovas c'ie "divizoro" ne analizebla.

Adam Raizen

unread,
Oct 11, 2007, 4:50:33 AM10/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 10/11/07, Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com> wrote:
>>> dubelo sxraubingo
>> "Dubelo" ne egalas al "shraubingo".

> Do eble laux la angla termino, eblas diri 'sxrauxbankro'.

Eventuale. Sed shajnas al mi, ke tio enkondukus novan signifon de
"ankro", kiu ghis nun ne havas tian gheneralan signifon, kiun iafoje
havas la Angla vorto "anchor".
 
Per trarigardo en la tekstaro, vi pravas. Do eble por tiu metafora senco de 'ankro' eblas diri io kiel 'firmigilo' (aux eble simple 'tenilo'?). De tie, 'sxrauxbfirmigilo', kio iomete longigxas.

Renato Corsetti

unread,
Oct 11, 2007, 5:05:05 AM10/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>'firmigilo' (aux eble simple 'tenilo'?). De tie, 'sxrauxbfirmigilo'

Mi registris ankau' tion.

Adam Raizen

unread,
Oct 11, 2007, 5:20:36 AM10/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 10/11/07, Adam Raizen <adam....@gmail.com> wrote:
On 10/11/07, Bertilo Wennergren < bert...@gmail.com> wrote:
>>> dubelo sxraubingo
>> "Dubelo" ne egalas al "shraubingo".

> Do eble laux la angla termino, eblas diri 'sxrauxbankro'.

Eventuale. Sed shajnas al mi, ke tio enkondukus novan signifon de
"ankro", kiu ghis nun ne havas tian gheneralan signifon, kiun iafoje
havas la Angla vorto "anchor".
 
Per trarigardo en la tekstaro, vi pravas. Do eble por tiu metafora senco de 'ankro' eblas diri io kiel 'firmigilo' (aux eble simple 'tenilo'?). De tie, 'sxrauxbfirmigilo', kio iomete longigxas.
 
La demando estas, kiel translingva estas tiu metaforo (eble io kiel 'agado estas sengvidanta sxipo'), kaj kiel komprenebla gxi estas al homoj, kiu ne antauxe renkontis gxin. En la hebrea oni ja uzas la vorton por 'ankro' kaj la derivita verbo en tiu metafora senco. Kio pri aliaj lingvoj?
 

Renato Corsetti

unread,
Oct 11, 2007, 6:42:22 AM10/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

> La demando estas, kiel translingva estas tiu metaforo. . . En la

hebrea oni ja uzas la vorton por 'ankro' kaj la derivita verbo en tiu
metafora senco. Kio pri aliaj lingvoj?

En la itala oni uzas c'efe la verbon en kelkaj specifaj metaforaj sencoj:

> ankri la kablojn de longa pendanta ponto
> ligi en stabila maniero la valoron de devizo al oro
> kunligi tre firme la faradon de kontrakto al iu alia ago.

amike

Pilar Otto

unread,
Oct 15, 2007, 4:33:50 AM10/15/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> oTTO:

>
>> Kial ne "dividilo"?
>
> Mi registris tion.
>
>> Cxu ne ekzistas matematika terminaro, kiu enhavas ian termino-krean
>> principon tiurilatan?
>
> En la reto mi nur trovas c'ie "divizoro" ne analizebla.

Antaux kelkaj jaroj mi donace ricevis brajlan ekzempleron de "Matematika
terminaro kaj krestomatio" de Raoul Bricard el 1905 (la brajla eldono tamen
el 1925), kiun mi gxis nun ne legis. Foliumante en gxi, mi trovas, ke
Bricard proponas, ke oni dividu dividaton per dividanto, kaj ke la rezultato
estu kvociento. Laux tio, "dividanto" estus la bona vorto; tamen -ato
kaj -anto en komunuza E-o montras al persono.

Otto

Adam Raizen

unread,
Oct 15, 2007, 4:47:01 AM10/15/07
to la-bona...@googlegroups.com
Sed iafoje oni povas uzi tian metaforon (transportajxon?), kvazaux la nombroj estus uloj kiuj agas sendepende. Estas aliaj tiaj kazoj (kiujn mi ne memoras gxuste nun).

Anna Lowenstein

unread,
Oct 15, 2007, 5:33:53 AM10/15/07
to la-bona...@googlegroups.com

Otto skribis:

> Laux tio, "dividanto" estus la bona vorto; tamen -ato
kaj -anto en komunuza E-o montras al persono.

 

Ne nepre. Ekzemple en la vorto Esperanto. Estas ankau’ la vorto “nubskrapulo” en kiu oni uzas la finaj’on –ul por aj’o, kaj mi vidas, ke PIV rekomendas anstatau’e “c’ielskrapanto”.

Anna

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 15, 2007, 7:43:58 AM10/15/07
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein:

> Otto skribis:

>> Laux tio, "dividanto" estus la bona vorto; tamen -ato
>> kaj -anto en komunuza E-o montras al persono.

> Ne nepre. Ekzemple en la vorto Esperanto. Estas ankau' la vorto

> "nubskrapulo" en kiu oni uzas la finaj'on -ul por aj'o, kaj mi vidas, ke PIV


> rekomendas anstatau'e "c'ielskrapanto".

Lau mi tia uzo de "...anto" au "...ato" por nepersonoj chiam iamaniere
enhavas ian personigon de la koncernaj aferoj. Matematiko estas kvazau
aparta mondo, en kiu nombroj rolas kvazau personoj. "Chielskrapanto"
estas tiel impona, ke ghi impresas kvazau persono. K.s.

La vorton "Esperanto" oni prefere rigardu kiel faritan el aparta radiko
ESPERANT/ sen rilato al participoj (krom lingvohistorie). Tiun analizon
la Akademio ech oficialigis en la Sepa Aldono al la Universala Vortaro.

Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2007, 8:22:51 AM10/15/07
to la-bona...@googlegroups.com
mi registris provizore:

'''divizoro ''' = divid-il-o, divid-ant-o, divid-ant-a nombro

renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages