kataklism-o

3 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
May 29, 2012, 7:23:35 PM5/29/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi awdis la vorton je "muzaiko". Cxu gxi estas fortradukenda? Cxu gxi
havas signifon konsiderinda malsama al tiu de "katastrofo" ?

Kio estas kataklo/katakli ? ;-)

gxis, Ronaldo

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Renato Corsetti

unread,
May 30, 2012, 3:19:18 AM5/30/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
>  Mi awdis la vorton je "muzaiko". Cxu gxi estas fortradukenda? Cxu gxi havas signifon konsiderinda malsama al tiu de "katastrofo" ?
Ne! Eventuale ni povus havi la linion:

kataklism-o --> (natur-a) katastrof-o .

>   Kio estas kataklo/katakli ? ;-)

Nenio. La etimologio indikas ke la greka vorto signifis inund-eg-i (kata-klizejn).

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Anna Lowenstein

unread,
May 30, 2012, 4:36:11 AM5/30/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne kredas, ke kataklismo nepre estas natura katastrofo. Sufiĉas “katastrofo”. La vorto, almenaŭ en la angla, povus ankaŭ rilati al iu granda, revolucia ŝanĝiĝo, ekzemple drasta okazaĵo, kiu finas historian epokon kaj inaŭguras novan.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 30 maggio 2012 9.19
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) kataklism-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
May 30, 2012, 9:12:32 PM5/30/12
to la bona lingvo
Mi ankau pensas, ke katastrofo sufuchas

On 30 mayo, 03:36, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
wrote:
> Mi ne kredas, ke kataklismo nepre estas natura katastrofo. Sufiĉas “katastrofo”. La vorto, almenaŭ en la angla, povus ankaŭ rilati al iu granda, revolucia ŝanĝiĝo, ekzemple drasta okazaĵo, kiu finas historian epokon kaj inaŭguras novan.
>
> Anna
>
>   _____
>

Pjer

unread,
May 31, 2012, 5:51:37 AM5/31/12
to la bona lingvo
Laŭ la difinoj en PIV kaj en vortaroj de mia propra lingvo,
mi opinias ke kataklismo signifas kelkfoje pli alta grado
ol katastrofo, do oni povus enmeti "eg"
(natura) katastrof·eg·o.
Amike, Pjer.

Antonio De Salvo

unread,
May 31, 2012, 6:06:10 AM5/31/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi samopinias.
Antonio De Salvo


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: giovedì 31 maggio 2012 11:52
A: la bona lingvo
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) kataklism-o

Renato Corsetti

unread,
May 31, 2012, 7:12:15 AM5/31/12
to °listo 'lbl'
Mi registris, laŭ la esprimitaj opinioj:

kataklism·o → katastrof·o, katastrof·eg·o

Bonvolu nun kritiki ĉi tiun linion. Estas multaj figuraj uzoj de "kataklismo".
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages