metodologio

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Sep 20, 2009, 2:32:40 PM9/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ni nuntempe havas la linion

metodologi·o → metod·scienc·o

Mi nuntempe revizias Esperanto-lernolibron el la vidpunkto de La Bona Lingvo, kaj en ĝi la vorto "metodologio" estas uzata kun la signifo "metodaro" aŭ "metodsistemo" kaj ne kun la signifo "metodscienco". Mi eltrovis nun, ke ankaŭ la plej multaj uzoj de la vorto en la Tekstaro de Esperanto havas la signifon "metodaro" aŭ "metodsistemo" kaj ne la signifon "metodscienco". Laŭ mi la linio do estu

metodologi·o → metod·ar·o, metod·sistem·o; metod·scienc·o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 20, 2009, 3:46:38 PM9/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
metodologi·o → metod·ar·o, metod·sistem·o; metod·scienc·o
Ŝanĝita!

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages