(la bona lingvo) ov-ajh-o

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 11, 2010, 10:25:35 AM5/11/10
to la bona lingvo
Peto pere de Anna, kiu venas de partoprenantino de la Espernato-grupo
en Dua Vivo:


Laste mi priparolis kun Bonulo pri ovaĵoj. Bonulo opinias, ke "ovaĵo"
estas ĉiu manĝaĵo farita el ovoj. Ankaŭ ReVo diras tion: "Ovaĵo -
manĝaĵo farita el ovoj". Sed laŭ mia papera vortaro, "ovaĵo" estas
fritita, kirlita ovo - http://u.nu/3jyf9 kaj mi ĉiam pensis, ke
"ovaĵo" estas tiu.

Bonulo ofte skribas ĉe sia Twitter "Mi manĝis ovaĵon kun pano".
Mi legante tion imagas tion:
http://u.nu/4sxf9 aŭ tion http://u.nu/9sxf9 ,
sed li eble manĝis tion http://u.nu/4txf9 aŭ tion http://u.nu/35yf9
...

Kiel distingi specojn de ovaj manĝaĵoj?

Kiel nomi tiun:
1 - http://u.nu/8hyf9
kaj tiun:
2 - http://u.nu/3jyf9
kaj tiun:
3 - http://u.nu/8jyf9 ?

Laŭ mia vortaro n-ro 1 kaj 3 estas "poĉitaj ovoj" (ankaŭ ReVo diras
pri "poĉitaj ovoj" -
http://www.reta-vortaro.de/cgi-bin/sercxu.pl?sercxata=po%C4%89i&kadroj=1

Kaj n-ro 2 estas "ovaĵo" aŭ "kirlovaĵo"

Sed!
Ja numero 1 kaj 3 estas tute alie faritaj ovoj, ĉu ne? Do kial ili
havas la saman nomon? :/

Ĉu eble vi scias pli pri tiu ĉi afero?

Amike,
Esperantino M.

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
May 11, 2010, 10:38:16 AM5/11/10
to la bona lingvo
Mi ne estas fakulo pri manĝaĵoj kaj mi eĉ ne multe ŝatas ovojn, sed mi dirus, ke se Bonulo
opinias, ke "ovaĵo"
estas ĉiu manĝaĵo farita el ovoj.
Mi samopinias.  Oni ne rajtas, laŭ mi, mallarĝigi la signifon de vorto kun la sufikso aĵo nur al unu speco de tiuj aĵoj, kvnakam en la praktiko tiu signifo estas la plej ofte renkontata en la praktiko.

Kiel distingi specojn de ovaj manĝaĵoj?
Per adjektivoj, kiuj klarigas la apartajn ecojn.

Ja numero 1 kaj 3 estas tute alie faritaj ovoj, ĉu ne? Do kial ili
havas la saman nomon? :/
Mi mem konas la numeron 3-an, kaj eĉ manĝas ĝin kaj nomas ĝin "fritita ovo".

Cetere pri poĉi siatempe ni konkludis:

poĉ·i → (pri ovoj) sen·ŝel·e bol·ig·i; (pli ĝenerale) bol·et·ig·i

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
May 11, 2010, 11:08:46 AM5/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kiel nomi tiun:
1 - http://u.nu/8hyf9
kaj tiun:
2 - http://u.nu/3jyf9
kaj tiun:
3 - http://u.nu/8jyf9 ?

Laŭ mia vortaro n-ro 1 kaj 3 estas "poĉitaj ovoj"

Ne, sur neniu el la tri bildoj aperas poĉitaj ovoj. Poĉitaj ovoj estas senŝele boligitaj ovoj, kaj oni prefere nomu ilin "senŝele boligitaj ovoj", ĉar klare multaj ne vere komprenas la esprimon "poĉitaj ovoj".

Laŭ mi sur bildo 1 estas "firme boligita ovo", sur bildo 2 estas "kirlovaĵo" kaj sur bildo 3 estas "frititaj ovoj". Se oni emfazi ke oni parolas pri ovo fritita kiel sur bildo 3 kaj ne fritita post kirlado, oni ankaŭ povas diri "nekirlita fritita ovo", sed laŭ mi tiu preciziga aldono de "nekirlita" kutime ne necesas, ĉar oni kutime ne dirus "fritita ovo" al fritita kirlovaĵo.

Ĉe kirlovaĵoj oni en la germana distingas inter kirlovaĵo kungluiĝanta en unu granda peco ("Omelett") kaj kirlovaĵo konsistanta el multaj pecetoj ("Rührei"). Tamen laŭ mi tiu distingo ne estas tro grava: La du aferoj gustas preskaŭ same, kaj ĉiuokaze la distingo ne en ĉiuj kuirtradicioj estas tiel klara kiel en la germana kuirarto: Ekzemple en Tanzanio oni kutime faras frititan kirlovaĵon konsistantan el malmultaj grandaj pecoj, kiuj hazarde ankaŭ povas kungluiĝi en unu grandan. Por germano estus malfacile decidi ĉu uzi "Rührei" aŭ "Omelett" por tio. Se oni ial nepre volas distingi inter la du specoj de kirlovaĵo, oni nomu ilin "unupeca kirlovaĵo" kaj "diserigita kirlovaĵo".

Alia maniero prepari ovojn, ĝis nun tute ne menciita, estas la "malfirme boligitaj ovoj", preparitaj simile kiel la firme boligitaj ovoj, sed lasitaj en la bolanta akvo por malpli da tempo, tiel ke la ovoflavo restas fluida.

Amike,

Marcos

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
May 11, 2010, 12:05:15 PM5/11/10
to la-bona...@googlegroups.com

>> Bonulo: "ovaĵo" stas estas ĉiu manĝaĵo farita el ovoj.
prave

> Pri la 3a fotaĵo de Anna, Corsetti win difinis "fritita ovo".
Kvankam oni povas
- friti miksante (itallingve "frittata") kaj eventuale aldonate
ingrediencojn... eble fritkirlita ovo
- aŭ friti konservante la ovon nedifektitan (itallingve "all'occhio di
bue")... eble frititnekirlita ovo.

> poĉ·i → /(pri ovoj)/ sen·ŝel·e bol·ig·i; /(pli ĝenerale)/ bol·et·ig·i
laŭ mi la alineo ne estas sufiĉe klara. Mi skribus
poĉ·i → sen·ŝel·e brogi (parolante pri ovoj)

Ĝenerlae parolante, laŭ mi mi sufiĉas la vorto "brogi"

J-K

Renato Corsetti

unread,
May 12, 2010, 1:50:15 AM5/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
 poĉ·i → /(pri ovoj)/ sen·ŝel·e bol·ig·i; /(pli ĝenerale)/ bol·et·ig·i
laŭ mi la alineo ne estas sufiĉe klara. Mi skribus
 poĉ·i → sen·ŝel·e brogi (parolante pri ovoj)

Ĝenerlae parolante, laŭ mi mi sufiĉas la vorto "brogi"
Kion pensas la aliaj. Mi mem tre malofte uzas la radikon "brog-".

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
May 12, 2010, 2:49:48 AM5/12/10
to la-bona...@googlegroups.com

Ankaŭ mi neniam uzas la vorton “brogi”, kvankam mi vidas, ke ĝi estas Fundamenta. Ĉu nuntempe la plejmulto da homoj preferas “boligi”? (Aŭ ĉu temas nur pri persona prefero inter mi kaj Renato?) Certe “senŝele brogeti” estus multe pli konciza ol “senŝele boletigi”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 12 maggio 2010 7.50
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) poch-i

Marcos Cramer

unread,
May 12, 2010, 4:20:00 AM5/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi "brogi" kaj "boligi" estas du malsamaj aferoj. Jen la tradukoj de "brogi" en la Fundamento:

brog' échauder | scald | brühen | обваривать кипяткомъ | parzyć

(La pola traduko estis poste korektita pere de Akademia Korekto al "oparzyć".)

Laŭ ĉi tiuj, kaj laŭ modernaj difinoj kiel tiu en ReVo, "brogi" signifas "trempi en bolantan akvon aŭ surverŝi aŭ brulvundi per bolanta akvo". Uzata en kuirarto ĝi nepre signifas nur tre mallongan boligon, ekzemple kiel oni faras kun tomatoj por pli facile povi senŝeligi ilin (tamen lasante la tomaton kruda). Por la senŝela boligado de ovoj ĝi ne taŭgas, ĉar tiujn oni ja plene krudigas.

Do laŭ mi nia linio pri "poĉitaj ovoj" ne estu ŝanĝata al io kun "brogi".

Amike,

Marcos

Fra Simo

unread,
May 12, 2010, 10:33:20 AM5/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/5/12 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>
J-K Rinaldo:
Mi skribus
 poĉ·i → sen·ŝel·e brogi (parolante pri ovoj)
     Tiel shajnas al mi bone.
--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages