En 2009, Niko proponis:
- organismo → korpo / organaro
Kaj Rinaldo respondis, ke organismo estas oficiala vorto [1oa].
Mi dirus, eble:
- organismo [1oa] ~ vivaĵo, vivulo, (vivaĵ)korpo, organizaĵo, estaĵo.
Organaro de signifas ĉiujn organojn de la tuta korpo.
Pri korpo, mi celas frazojn kiel:
- Poste jam kun pura konscienco Judka elverŝos iom da brando teren, kaj la reston li trinkos malrapide, ĝuos ĉiun guton, kiu tuj liveros vivigan varmon al lia organismo, tremanta de malvarmo. (Pola antologio, Kabe)
- La impreso de la momento estas la sola potenco, kiu forte efikas sur organismoj de infanoj. (Marta, Zamenhof)
Pri vivaĵokorpo, mi celas:
- organisma skolo en sociologio (kiu prezentis la socion analoge al organismo biologia) [→ la vivaĵkorpa skolo]
Pri vivaĵo/vivulo, ekz:
- ni similos organismon sen kapo kaj sen manoj (Paroladoj de Zamenhof)
- organisma malsano
Pri organizaĵo/estaĵo, mi celas frazojn kiel:
- Kreita de UN en julio 2000, Global Compact estas forumo kiu kunigas gvidajn en ilia sektoro firmaojn (entreprenojn), UN-organismojn, ne-registarajn kaj sindikatajn organizojn. (Le Monde diplomatique en Esperanto)
- En ĉiu okazo, ili ebligas al la oratoro en demokrataj organismoj eldiri senĝene sian tutan penson. (Retoriko, Ivo Lapenna)
Malgraŭ tio, ke ĉi tia lasta signifo ne aperas en vortaroj, ĝi troviĝas tre ofte en la tekstaro!
Sed eble vi argumentos, ke ĝi tute ne estas simplinda vorto. Ĉu?