NIA GRUPO, kaj la informo pri gxia ligiteco kun TE

2 views
Skip to first unread message

Andrea Fontana

unread,
May 9, 2012, 7:01:21 AM5/9/12
to la-bona...@googlegroups.com
En leterintersxangxo kun Johan Dereks, mi interalie parolis pri la problemo de la ligiteco inter LBL (la bona lingvo) kaj TE (tutmondeca esperanto), tre bedauxrinde gxisnune ne konita de multaj el ni (inkluzive de mi).
Pro la tute speciala intereso de tiu cxi problemo por cxiuj listanoj de LBL, mi nun kopiu tie cxi kion mi skribis al Johan cxi-rilate.
 
Mi formale petas ke la kontrolistoj de LBL permesu ke tiu cxi teksto rekte aperu en LBL, cxar gxi rekte interesas LBLanoj kiuj deziras neaparteni al TE, do eventuala pretendo ke teksto tia ne aperu en LBL sed nur en TE (kaj ke interesigxintoj pri tiaj temoj aligxu al TE kaj diksutu pri ili nur tie) estus, en la konkretaj faktoj, cenzurado de temo kiu rekte interesas tiuj LBLanoj, kiuj volas malaparteni al TE.
 
Amike
 
------------------------------------------------------
 
EN UNUA LETERO MI SKRIBIS AL JOHAN, INTERALIE:
 
bonvolu akcepti etan kritikon, kiu eble estas en la kapo ankaŭ de aliaj anoj de “la bona lingvo”:
En la paĝo https://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/about?hl=it de la Jahua Grupo “la bona lingvo” mi trovis tute neniun informon pri “Tutmondeca Esperanto”.
Nu, mi kredas ke se TE estas “tegmenta asocio” por “la bona lingvo”, tiu informo nepre aperu en la paĝo https://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/about?hl=it
Alie, la risko estas ke multaj novaliĝintoj al “la bona lingvo” eniras en alian (pli grandan asocion), kiu elektas por ili, dum il scias nenion...
Tion mi taksas neoportune.
 
AL TIO, JOHAN RESPONDIS AL MI, atentigante ke en la citita pagxo de LBL ja aperas ligilon, kiu tamen nun ne plu funkcias cxar temas pri ligilo de malnova retejo, nun ne plu funkcianta. Johan ankaux atentigis min ke tiu ligilo devus esti anstatauxigita per la nova: http://www.bonalingvo.org/index.php/Tutmondeca_Esperanto (kiu donas informojn pri TE)
 
JEN DO MIA RESPONDO AL JOHAN:
 
Kara Johan,
jes, la problemo (la unua problemo) estas ke la ligilo estas ne plu funkcianta. Kaj tio devus esti espereble solvita.
Sed mi persone kredas ke, ecx se gxi funkcius, tio ne estus suficxa. Permesu al mi klarigi tiun punkton:
mi kredas, rilate al asociaj aferoj gxenerale, ke se iu asocio estas ligita (kaj, iasence, submetita) al pli granda tegmenta asocio, tio devus esti dirite plejeble klare. En nia kazo, do, mi kredas ke ne simplas simpla liglo (ecx se gxi funkcius), sed necesus klara informo, rekte en “la bona lingvo”, pri la fakto ke “la bona lingvo” estas “kovrita” de tegmenta asocio, kiu decidas por gxi kaj por gxiaj anoj.
Cetere, ecx uzante la novan ligilon ne tuj klaras kio estas TE kaj kiel gxi havas povojn sur LBL.
Unuvorte, en LBL devus rekte aperi (sen la neceso eliri el tiu retejo, kaj eniri tiun de TE) la informo, ke kunlaborante kun gxi la homoj submetigxas al la decidoj alia pli granda tegmenta asocio, al kiuj ili povas lauxplacxe aligxi aux ne.
Nur kiam estas tia rekta informo, klare esprimita en la retejo de LBL, ankaux aperu la ligilo (gxusta) al TE...
Miaopinie temas pri problemo de klareco kaj demokratio...
Alie, homoj kiuj eventuale dezirus malpartopreni al TE (ekzemple, en la kazo ke ili ne akceptas gxian “filozofion”), riskas esti (ecx kontraux la intencoj de la fondintoj de LBL kaj TE) iasence – sed fakte – “trompitaj”, falante sub la decidoj de tegmenta asocio, kiun ili povus malsxati...
Mi estas preskaux tute certa ke tio tute ne estas en la intencoj de la fondintoj de TE kaj de LBL, tamen – kiel organizinto de aliaj laborgrupoj kaj asocioj – mi kredas ke estis malprudente tiel mise (aux nesuficxe) informi pri la ligiteco inter LBL kaj TE...
 
Mi plusendos tiun cxi tekston ankaux al LBL.
 

Renato Corsetti

unread,
May 9, 2012, 8:49:58 AM5/9/12
to la-bona...@googlegroups.com
Andrea, via teksto estis permesita, sed bonvolu ne plu sendi tiajn tekstojn ĉi tiu listo, pro l akialoj jam donitaj.

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages