paternalismo

5 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 25, 2016, 7:45:09 AM2/25/16
to ED.BL.DISKUTLISTO
Interparolante kun N. Rolando, mi proponis
paternalismo > patremo

Sed li respondis
> Paternalismo ne estas la emo esti patro. Paternalismo estas emo fari
> (gravajn) decidojn por aliaj homoj, kvazaw ili ne kapablus fari ilin mem.
> Estas emo trakti homojn kvazaw ili estas infanetoj, ne respondecaj pri si mem.

Kion opinias la listanoj?
JoKo

Renato Corsetti

unread,
Feb 25, 2016, 12:06:16 PM2/25/16
to °listo 'lbl'
JoKo:
 
​|    ​
paternalismo > patremo

​Efektive la koncepto estas tre disvastiĝinta en la senco de Rinaldo. Mi eble dirus:

paternalismo --> patreca sinteno

Kion pensas la aliaj?

Renato
~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Leo De Cooman

unread,
Feb 25, 2016, 1:43:36 PM2/25/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 25/02/2016 om 18:06 schreef Renato Corsetti:
paternalismo --> patreca sinteno

Kion pensas la aliaj?
Patreca gardemo...
Protektemo...

Amike salutas Leo

Antonio De Salvo

unread,
Feb 25, 2016, 3:14:38 PM2/25/16
to la-bona...@googlegroups.com

En la itala (kaj eble ankaux en aliaj lingvoj), la vorto “paternalismo” havas du parencajn signifojn:

-1 formo de regado, en kiu la povo estas en la manoj de absoluta suvereno, kies dispozicioj favore al la popolo estas taksataj agoj de persona bonvolo, ne rezulto de popolaj rajtoj;

-2 sinteno de konsentema kaj bonvola supereco fare de la mastro en la rilatoj kun la dungitoj, aux (pli gxenerale) fare de superulo en la rilatoj kun la malsuperuloj aux kun la pli junaj.

Cxiam en la itala (kaj eble ankaux en aliaj lingvoj), la vorto havas malsxatan nuancon, cxar temas pri mallauxdinda sinteno (en la itala, oni ecx uzas la esprimon “padre padrone” = patro-mastro, kaj “fare la paternale” signifas “fari al iu predikon pri moroj”, do cxiuj sintenoj kiuj montras regemon, superemon, auxtoritatecon).

Kiel esprimi en Esperanto tiun malsxatan nuancon? Certe ne simple per “patreca sinteno”, cxar principe patreca sinteno estas pozitiva afero.

Saluton

Antonio De Salvo

 

itale: paternalismo

angle: paterrnalism

germane: Paternalismus

france: paternalisme

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 25 febbraio 2016 18:06
A: °listo 'lbl' <la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: (la bona lingvo) paternalismo

 

JoKo:

 

​|    ​

paternalismo > patremo

 

​Efektive la koncepto estas tre disvastiĝinta en la senco de Rinaldo. Mi eble dirus:

 

paternalismo --> patreca sinteno

 

Kion pensas la aliaj?

 

Renato

~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891
renato....@gmail.com

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 25, 2016, 3:17:37 PM2/25/16
to la-bona...@googlegroups.com
Il 25/02/2016 19:43, Leo De Cooman ha scritto:
> Op 25/02/2016 om 18:06 schreef Renato Corsetti:
>> paternalismo --> patreca sinteno
>>
>> Kion pensas la aliaj?
> Patreca gardemo...
> Protektemo...
patremo
JoKo

Pjer

unread,
Feb 25, 2016, 5:09:16 PM2/25/16
to la bona lingvo
Patremo ne signifus emo por esti patro, tio estus patr'iĝ'em'o, sed emo por patri. Kiel kelkaj maloftaj vortoj ni povus konservi la finaĵon "i". Patriemo. Sed tiu vorto ne havus malŝatan nuancon, kiel rimarkis Antonio.
Ofte ismo prenas sencon  de troigo, ne pozitivan sencon, do eble patr'em'ism'o taŭgus. Plie tiu kunmetado havas formon similan al pater'nal'ismo.
Amike, Pjer.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 26, 2016, 12:42:06 AM2/26/16
to la-bona...@googlegroups.com
Vere mi proponis "patremo" en la signifo "emo KONDUTI KIE patro". JoKo
> Pjer: Patremo ne signifus emo por esti patro...

Renato Corsetti

unread,
Feb 26, 2016, 4:07:31 AM2/26/16
to °listo 'lbl'
Antonio:

> En la itala (kaj eble ankaux en aliaj lingvoj), la vorto “paternalismo”
> havas du parencajn signifojn:

Angla vortaro ankaŭ konsentas pri tiu signifo:

Simple Definition of paternalism

: the attitude or actions of a person, organization, etc., that
protects people and gives them what they need but does not give them
any responsibility or freedom of choice

Nun, restas la demando kiel diri ĝin en Esperanto. Ĉu la simpla
'patr-ism-o' funkcius?

Amike

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 26, 2016, 4:25:06 AM2/26/16
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti
> Ĉu la simpla 'patr-ism-o' funkcius?
Ĝi povus taŭgi kiel provizora solvo, eventuale akompanata de aliaj proponoj
JoKo

lowenstein, anna

unread,
Feb 26, 2016, 12:38:14 PM2/26/16
to la-bona...@googlegroups.com
Iu ĵus proponis "patremismo". Neniu solvo estas tute kontentiga, sed tio ŝajnas al mi sufiĉe bona. Aliaj eblecoj povus esti "supereco", "troa protektemo", "kvazaŭpatra protektemo".

Kore,
Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 26, 2016, 1:42:43 PM2/26/16
to la-bona...@googlegroups.com
lowenstein, anna
> Iu ĵus proponis "patremismo". Neniu solvo estas tute kontentiga, sed tio
> ŝajnas al mi sufiĉe bona. Aliaj eblecoj povus esti "supereco", "troa
> protektemo", "kvazaŭpatra protektemo".
Mi konsentas, JoKo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages