Renato Corsetti:
Ultramar-o [zam] =
lazur-blu-a farb-o
Mi respondas:
ultramaro estas farbo havanta la koloron de lazurito (lazursxtono), nome: intensa/ malhela bluo; cxielbluo
Do: intense/ malhele blua farbo/ kolorilo; cxielblua farbo/ kolorilo; cxielbluo.
(propre dirite, ja, “lazuro” estas tre pli hela).
Etimologia kuriozajxo: la vorto “ultramaro” venas el la itala “oltremare” (= transmare), cxar lazuritoj/ lazursxtonoj atingis okcidentan Euxropon el transmaraj landoj (Sirio, Palestino, Egiptujo).
Gxis
Antonio De Salvo
Tio portas nin al diskuto pri la kolornomo “lazura”. Italoj tre s’atas tiun vorton, kiun ili multege uzas, dum anglalingvanoj diras simple “blua”, au’ eventuale “c’ielblua”. Mi vidas, ke la vorto “lazura” estis oficialigita antau’longe, tamen g’i c’iam s’ajnas al mi italismo (kaj eble ne nur itala). Zamenhof en la Fundamento kreis la tutan liston de kolornomoj, sed evidente li ne intencis, ke oni kutime distingu inter helblua kaj malhelblua.
Kore,
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Antonio
De Salvo
Inviato: lunedì 20 ottobre 2008
22.55
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R:
ultramar-o
Mi vidas, ke la vorto “lazura” estis oficialigita antau’longe, tamen g’i c’iam s’ajnas al mi italismo (kaj eble ne nur itala).
Tiuokaze mi portus bluan stelon! Aux eble flavan? Se mi estas bone informita
(sed estas kritikinde malhumilege miaflanke skribi pri koloroj, temo, pri
kiu mi havas nur nerektan konon), la greka vorto "hxloros" kovras kaj flavon
kaj verdon. Mi komprenas, ke vi klasas kloron kiel flavan substancon, sed
"klorofilon" vi konsideras verda: almenaux en mia lingvo samsignifajxo de
"klorofyll" estas "bladgrønt" (foli-verdo).
> Kion vi pensus pri la linio:
>
> lazur-a [1oa] = ĉiel-blua ?
Mi aprobas. La rusa havas du vortojn por "blua": "golubój" kaj "sínij". Pri
la diferenco inter tiuj koloroj mi scias nur, ke "blua cxielo" estas
"goluboje nebo", kaj "blua maro" estas "Sineje more" (transliterajxoj
proksimumaj). La E-rusa vortaro de Bokarev [bakarjóf] tradukas "blua" per
"sínij; golubój", kaj "lazura" per "lazúrnyj, nebésno-golubój". La lasta el
tiuj vortoj rekte signifas "cxiel-blua".
Otto
lazur-a [1oa] = ĉiel-blua ?Mi aprobas.