Vorto de la tago - TRA RA RA

6 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 4, 2013, 4:02:15 AM2/4/13
to °listo 'lbl'
Kvankam ni malofte okupiĝas pri son-imitaj (onomatopeaj) vortoj, kion vi opinias pri ĉi tiu?

Mi mem neniam aŭdis ĝin en normala parolado.

Amike

Renato

 TRA RA RA
Onomatopeo, imitanta: 1. Rapidan senĉesan babiladon:
Tra ra ra! Mi ne povas kompreni kion vi diras, parolu malpli rapide. Ni iom drinkis kaj komenciĝis tra ra ra.

2. Bruon de rapida marŝo aŭ galopo:
Mi aŭdis, kiel ili marŝis sur la strato - tra ra ra, tra ra ra...

3. Senpaciencan rifuzon plu aŭskulti: Tra ra ra! Mi nenion volas aŭdi.

~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Feb 4, 2013, 4:28:42 AM2/4/13
to la-bona...@googlegroups.com

Ankaux mi neniam auxdis tiun esprimon; tamen, laux NPIV la unua signifo estas zamenhofa.

Cxe-okaze:

- por la unua signifo (kiu respondas al la itala sonimita “bla bla”) mi utiligus “babilajxo” (akorde kun la itala-E vortaro Minnaja);

- por la dua signifo, mi ne havas sugeston;

- por la tria, mi dirus “suficxe!”.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 4 febbraio 2013 10:02
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) Vorto de la tago - TRA RA RA

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

Anna Lowenstein

unread,
Feb 4, 2013, 4:45:38 AM2/4/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi neniam aŭdis la vorton, sed mi ŝatas la trian signifon. Laŭ mia kompreno, oni laŭte kantas al si mem kaj rifuzas aŭskulti. Sed tio ŝajnas al mi laŭokaza uzo, ne io aperiginda en vortaro, kaj certe ne en Vorto de la Tago.

Rilate al la dua signifo “rapida marŝado aŭ galopo”, ne estas ekzemplo en PIV kaj ĝi ankaŭ ne aperas en la Tekstaro. Iu eble iam uzis ĝin en iu teksto, sed eventuala unufoja uzo ne sufiĉas por igi ĝin uzata vorto.

Cetere, ĝi ankaŭ ne bone funkcias kiel onomatopeo. Ĝi donas al mi impreson nek pri rapida parolado, nek pri marŝado aŭ galopado.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: lunedì 4 febbraio 2013 10.29
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: TRA RA RA

Renato Corsetti

unread,
Feb 4, 2013, 7:28:25 AM2/4/13
to °listo 'lbl'
Dankon al Antonio kaj Anna.

Provizora konkludo:

Ni havu la linion:

tra ra ra --> (en la senco de 'Onomatopeo, imitanta rapidan senĉesan babiladon) bla, bla, bla, babil', babil', babilado; (en la senco de 'Bruo de rapida marŝo aŭ galopo') galop', galop' ; (en la senco de 'Senpacienca rifuzo plu aŭskulti') suf
icxe!

Mi listigis tion, kion mi povis memori esti vidinta aŭ kion iu sugestis, sed mi ankoraŭ ne estas kontenta pri la solvo.

Amike

Renato




~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

--

~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org

Johan Derks

unread,
Feb 4, 2013, 7:25:58 AM2/4/13
to la-bona...@googlegroups.com
En PIV trovighas blabla. Chu tio ne sufichas?
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: maandag 4 februari 2013 10:02
Onderwerp: (la bona lingvo) Vorto de la tago - TRA RA RA
--

Anna Lowenstein

unread,
Feb 4, 2013, 8:25:58 AM2/4/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mencii tiujn vortojn en La Bona Lingvo laŭ mi signifas trakti ilin tro serioze (kaj, same, ili neniam estus devintaj aperi en Vort de la Tago). Se en rakonto mi dezirus imiti la sonon de galopanta ĉevalo aŭ homoj kiuj murmuras inter si, mi volus mem elpensi ian vorton aŭ sonon, kiu donus la deziratan impreson. Tio estus laŭokaza inventaĵo, kaj mi ne atendus poste trovi ĝin en vortaro. Mi dubas, ĉu la homoj kiuj iam uzis Tra ra ra intencis tion!

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 4 febbraio 2013 13.28
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) Vorto de la tago - TRA RA RA

Pjer

unread,
Feb 4, 2013, 6:47:03 PM2/4/13
to la-bona...@googlegroups.com, anna.lo...@esperanto.org
Mi  tute konsentas kun Anna.
Pri uzo iom simila (mi ne zorgas, ne kredas kion vi diras...) ni uzas en la franca: Taratata! Multe pli facile prononcebla.
Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages