Mi pensas, ke "piedkolo" gxuste estas "piedartiko" najbara al
"instepo". Do oni forigu gxin el la linio.
Ekzemple:
"La sango elfluinta atingis la piedkolon."
http://vastalto.com/librejo/KroJap1.html
Tiun parton de piedo (instepo) japanoj nomas "asi-no-kou"(=sxelo
de piedo) analogie al "te-no-kou"(=sxelo de mano), kiun oni nomas
"mandorso" en Esperanto. Do estas nature al mi diri "pied(o)dorso"-n
anstataux "instepo".
Ankaux Japana-Esperanta Vortaro (MIJAMOTO Masao, 1982) donas
"instepo"-n kaj "piedodorso"-n kiel tradukon de "as-no-kou".
Mi trovis plurajn uzekzemplojn sur la rero.
1."Pieddorso krocxas malantaux diagonale kontrauxan piedon."
http://nl.lernu.net/biblioteko/gazetoj/juna_amiko/artikoloj/glima.php
2."Sur gxia pieddorso povas sidi cent homoj samtempe."
http://esperanto.cri.cn/chinaabc/chapter22/chapter220102.htm
Reta Cxina-Esperanta Vortaro donas jenan linion:
脚背: instepo;piedodorso
http://xf.2000y.net/527245/index.asp?xAction=xReadNews&NewsID=223
Konklude mi proponas jenan linion:
instepo ==> pied(o)dorso, piedsupro, piedo
Amike,
Vastalto (HIROTAKA Masaaki)
instepo ==> pied(o)dorso, piedsupro, piedo
Vastalto:Por mi tio estas en ordo.instepo ==> pied(o)dorso, piedsupro, piedo
Ĉu iu kontraŭas?
La argumentoj de sinjoro Hirotaka favore al "pied/o/dors/o" shajnas al mi fortaj.
> Nun ni havas jenan linion:
> instepo ==> piedkolo, piedsupro, piedo
"piedo" evidente ne tawgas, por ajna parto de piedo
> Mi pensas, ke "piedkolo" gxuste estas "piedartiko" najbara al
> "instepo". Do oni forigu gxin el la linio.
mi konsentas
> Tiun parton de piedo (instepo) japanoj nomas "asi-no-kou"(=sxelo de
> piedo) analogie al "te-no-kou"(=sxelo de mano), kiun oni nomas
> "mandorso" en Esperanto. Do estas nature al mi diri "pied(o)dorso"-n
> anstataux "instepo".
Law mi dependas de kiom da aliaj lingvoj uzas similan terminon. En la NL-a
oni jes diras "dorso de la mano", sed ne "dorso de la piedo"
> Mi trovis plurajn uzekzemplojn sur la reto.
povas esti, sed mi povas facile imagi ke homoj kiuj renkontas la terminon
"pieddorso", interpretos gxin kiel "vertikala parto de kalkano"
gxis, Ronaldo
--
http://www.esperanto.net
> Tiun parton de piedo (instepo) japanoj nomas "asi-no-kou"(=sxelo de
> piedo) analogie al "te-no-kou"(=sxelo de mano), kiun oni nomas
> "mandorso" en Esperanto. Do estas nature al mi diri "pied(o)dorso"-n
> anstataux "instepo".
Ronaldo:
>Law mi dependas de kiom da aliaj lingvoj uzas similan terminon. En la NL-a
oni jes diras "dorso de la mano", sed ne "dorso de la piedo"
> sed mi povas facile imagi ke homoj kiuj renkontas la terminon
"pieddorso", interpretos gxin kiel "vertikala parto de kalkano"
En la itala, oni parolas pri "collo del piede" (= piedkolo) por la piedartiko, kaj pri "dorso del piede" (piedodorso) por la supra parto de la piedo.
Por eviti miskomprenon kun la vertikala parto de la kalkano, eble oni povus diri "piedosupro".
Mi aldonas, ke laux angl-italaj vortaroj, la angla vorto "instep" (kiu evidente estas la fonto de la esperanta "instepo") egalas al "piedkolo".
Gxis
Antonio