Listo de oficialigindaj vortoj

3 views
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Mar 9, 2009, 8:45:17 AM3/9/09
to la bona lingvo
On 8 Mrz., 18:51, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> Mi inaŭguras noivan paĝon:http://www.bonalingvo.it/index.php/Vortoj_oficialigindajper la unua
> vorto, pri kiuj ni ĉiuj eble samopinias, ke ĝi estas oficialiginda.

La estigo de tia listo estas senc-hava. Unuarange ghi tamen proponu ne
nepre vortojn ech senplie uzeblajn lau Regulo 15 (kiel "chadoro" kaj
"ghinzo"), sed tiajn novajn vortojn, kies ideoj estas esprimeblaj
apenau oportune nur per Fundamentaj kaj/au oficialaj kaj/au Regul-15-
utiligantaj rimedoj, kiel ekzemple "tajdo".

Lau mi unu celo de bonlingva agado estu malpliigi unuarange la nombron
de novaj vortoj - per propono de oportunaj ne-nov-vortecaj rimedoj
(ekz. "liva" -> "maldekstra") au oficialigindaj kandidatoj (ekz.
"tajdo").

Kion vi opinias?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Mar 9, 2009, 9:34:11 AM3/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Lau mi unu celo de bonlingva agado estu malpliigi unuarange la nombron
> de novaj vortoj - per propono de oportunaj ne-nov-vortecaj rimedoj
> (ekz. "liva" -> "maldekstra") au oficialigindaj kandidatoj (ekz.
> "tajdo").
>
> Kion vi opinias?
>

Ni en ĉi tiu listo ĝis nun pensis ĉefe, aŭ eĉ nur, pri proponoj de
samsignifaj esprimoj de la speco liva --> maldekstra.

Starigo de listo de oficialigindaj vortoj ankaŭ estas tasko utila. Mi
proponas tamen, ke ni faru tion kaj debatu pri tio en alia listo, kiun
mi povas tuj fondi, por forigi el ĉi tiu listo la pezon de debatoj ankaŭ
pri tio . Mi kredas, ke vi tuj rimarkis, ke nia mesaĝ-lavango tute
fortimigis niajn aziajn membrojn, kiuj ne plu reagas.

Al la nov alisto <oficialigindaj-vortojĵahoogroups.com>, ekzemple,
aliĝos nur tiuj, kiuj interesiĝas pri tio.

Cetere, la iniciato pri reviziendaj tekstoj kun sia aparta listo
progresas tre bone.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages