infamio

11 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Sep 24, 2025, 11:31:42 PMSep 24
to la bona lingvo
Mi proponas:
  • infamio → fifamo, malbonfamo (laŭ la vorto "bonfama")

lowenstein, anna

unread,
Sep 25, 2025, 3:05:31 AMSep 25
to la-bona...@googlegroups.com
On Thu, 25 Sept 2025 at 04:31, noammohr <noam...@gmail.com> wrote:
Mi proponas:
  • infamio → fifamo, malbonfamo (laŭ la vorto "bonfama")

Mi konsentas.

Anna

noammohr

unread,
Nov 22, 2025, 8:53:38 PM (14 days ago) Nov 22
to la bona lingvo
En Fejsbuko, Dario Lucà diras:
"Ŝajnas al mi ke Fifamo ne havas la saman signifon de Infamio. Fifamon, mi kredas, estiĝas pro infamio (malbonega ago), farita de la fifama ulo, (sed povas ankaŭ esti ke infamiulo (malbonega ulo), fifamigis lin). Do, laŭ mi, infamio estas malbonega ago, fifamo estas la rezulto de malbonega ago.... en latinidaj lingvoj Infamare signifas malhonori iun, aŭ eĉ kalumnii iun. Kompreneble kiu infamas, faras infamion."

Ĉu vi estas parolanto de latinida lingvo, kiu povas pravigi tiun sencon?

Kiam mi serĉas la Tekstaron, la vorto uziĝas en du verkoj. En Don Quijote, ĝi ŝajne akordas kun tiu senco, ekz:
  • "Ŝajnas al mi, ke vi volas diri, ke oni montris publike lian infamion."
  • "Nu, la honoroj kaj infamioj de ĉi mondo devenas de la karno kaj de la sango, do ankaŭ la infamioj de adulta edzino havas la saman originon."
Do, eble ni aldonu ekzemple:
  • infamio → malhonoro 
  • infamii → fifamigi, malbonfamigi, kalumnii

lowenstein, anna

unread,
Nov 23, 2025, 4:11:38 AM (13 days ago) Nov 23
to la-bona...@googlegroups.com
Por la substantivo "infamio" mi proponas ankaŭ "fikonduto", "fiago". Tio ŝajnas kongrui kun la senco en la du citaĵoj.

Por la verbo mi proponas ankaŭ "misfamigi", kiu estas pli praktike uzebla ol "malbonfamigi".

Anna



--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/7fd2a626-3455-4f37-b4c0-12f15e7987f4n%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages