En Fejsbuko, Dario Lucà diras:
"Ŝajnas al mi ke Fifamo ne havas la saman signifon de Infamio. Fifamon, mi kredas, estiĝas pro infamio (malbonega ago), farita de la fifama ulo, (sed povas ankaŭ esti ke infamiulo (malbonega ulo), fifamigis lin). Do, laŭ mi, infamio estas malbonega ago, fifamo estas la rezulto de malbonega ago.... en latinidaj lingvoj Infamare signifas malhonori iun, aŭ eĉ kalumnii iun. Kompreneble kiu infamas, faras infamion."
Ĉu vi estas parolanto de latinida lingvo, kiu povas pravigi tiun sencon?
Kiam mi serĉas la Tekstaron, la vorto uziĝas en du verkoj. En Don Quijote, ĝi ŝajne akordas kun tiu senco, ekz:
- "Ŝajnas al mi, ke vi volas diri, ke oni montris publike lian infamion."
- "Nu, la honoroj kaj infamioj de ĉi mondo devenas de la karno kaj de la sango, do ankaŭ la infamioj de adulta edzino havas la saman originon."
Do, eble ni aldonu ekzemple:
- infamio → malhonoro
- infamii → fifamigi, malbonfamigi, kalumnii