Renato Corsetti
unread,Oct 24, 2015, 6:04:40 AM10/24/15Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to ~ listo lbl
Por ĉies kono mi kopias liston faritan de nia Marcel Leereveld kaj
aperintan en la aŭstralia reta gazeto. Disvastigo tra la reto bonvenas.
Renato
Mi juĝas la jenajn la plej elstaraj karakteraĵoj de Esperanto:
1e. Ĝiaj sonoj estas klaraj kaj distingeblaj.
2e. Ĝiaj literumado estas regula kaj fidinda.
3e. Ĝiaj gramatikaj reguloj estas simplaj, logikaj, sufiĉaj, kaj sen
esceptoj (kie tio lingve eblas).
4e. Ĝiaj havas tre riĉan vortpluformadon pro sia aglutineco.
5e. Ĉiu radiko havas nur unu signifon, kun krome ebla figura senco.
6e. Ĉiu signifo havas sian solan propran esprimon, kaj se eble en nur
unu vorto.
7a. Ne ekzistas duoblaj samaj konsonantoj, kio plifidindigas la komprenon.
8a. Ne ekzistas unuliteraj vortoj, nur unuliteraj sep finaĵoj.
9a. Ĉiu prepozicio havas nur unu signifon kaj prepozicia'joj riĉe
formeblas kaj
formatas.
0a. La elementoj de la lingvo ne estas tro longaj nek tro mallongaj.
Marcel Leereveld.