Re: geo

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jun 1, 2009, 8:40:13 AM6/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Mon 1 Jun 2009 00:19
From: Renato Corsetti

> Mi demandas min kaj vin, ĉu la vorto "geo" fakte estas samsignifa
> esprimo por la pli ofta "paro".

From: "Anna Lowenstein" respondis

> Laŭ mi oni ne povas uzi “geo” en tiu senco

mi konsentas. geo pensigas pri geologio, geometrio ktp
Gxi estas nura destilajxo (kiel la vorto "graw")

> – fakte mi ne komprenis, pri kio temas, ĝis mi legis vian klarigon.
> Interalie ĝi devus esti plurala.

Cxu per tio vi volas diri ke ne ekzistas "gepatro"? Se jes, kiel ni nomu
la vesperon dum kiu de cxiu infano venas gepatro al la lernejo por paroli
kun la instruisto?

Cxu gepatro estas ofta fenomeno, aw nur (kion mi opinius stulta) malido
kiu estas kaj ina kaj icxa ?

Alia problemeto estas prononca: iuj ja prononcas "tejo" kiel "teo", aw
"gejo" kiel "geo". Mi mem ne faras tion, cxar por mi, "ej" cxiam
prononcatu kiel la nederlanda ei/ij , kiel en la klare nederlanddevenaj
vortoj "rejno", "mejlo",kaj "hejmveo"
gxis,
Ronaldo


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages