>From: "Nicolas Gaufillet"
>
>
>> Vadjango : senfondo-kuirvazo
>
>fondado estas tute ekster la afero. Wadjan=Wok,
>ajxo kiu ne vere estas plata nek vere vazo. Gxi estas
>kvazaw distrancxita de sfero - kiel parabolo estas trancxita
>de konuso
>
>> Vaginalito / vaginito : vagina brulumo
>
>sonas ewfemisme. Cxu iu jam konsultis spertintojn?
>
>> kanguruvagonaro : ?
>
>pri kio temas?
>
>> Vakcino : sansubstancilo (eble ni devas konservi la vorton "vakcino" ?)
>
>
>sensencajxo (ilo por substanci sanon). Temas pri vivanta malsanigilo
>malplifortigita
>
>> Vaki : neokupumi
>
>ne kovras la sencon
>
>> Vakuo : neniujo
>
>sensencajxo
>
>> Valida : legha/tauhga
>
>ne kovras la sencon
>
>> Vampo : vampirino
>
>tiu sugestas sangsucxantan vesperton aw (eks)homon.
>
>Vana : neefektiva, nefruktodona
>
>senefika?
>
>> Vanta : nevalora, malinda
>
>de kie vi tiun ideon havas? Esti vanta siginifas konsideri sin mem
>ege bela, kaj (tro)peni por aspekti tia
>
>> Vara : kurb-a-krur-a (valga)
>
>mala de valga cxu?
>
>> Varapo : grimpado
>
>sed nur de muro aw rokvando, ne de arbo aw eskalo
>
>> Varo : (elektra senco) nula punkto
>
>????
>
>> Varfo : rompa ondegilo
>
>tute misa...
>
>> Varii : malsamighi, shanghighi
>
>ne temas pri igxi sed pri esti, do "malsami"
>(sed ankaw tiu ne plene kovras la sencon)
>
>> Variablo : variajho
>
>??
>
>> Varianto : malsamajho
>
>ankaw tute misa... variantoj estas eblaj aliroj al iu afero.
>Ekzemple de taicxicxuan ekzistas pli meditativaj kaj pli
>batalecaj variantoj.
>
>> Vato : kotono
>
>nepre ne! Vatoj foje ecx ne konsistas el kotono...
>
>> Vazosango (vaskulo) : hista tubeto
>
>eble, sed kiel diri ETo se longas pli ol unu metron ?
>
>> Vazelino : grasajho
>
>tro gxenerala, temas pri grasoj destilitaj el nafto
>
>>Vekto... ups visxita
>
>
>> Vermifugo : kontrauhvermilo
>
>ilo por kontrawvermi ??
>
>> Vermiljon : cinabra koloro
>
>kiu scias kio estas cinabro ?
>Vermiljon estas speco de rugxo , cxu?
>
>> Vernalizi : antauhflorigi / frukt-trudi
>
>faktermino cxu?
>
>> Verniero : mezurvergo / gradita arko
>
>?? cxu ankoraw uzata hodiaw?
>
>> Viadukto : akvodukto
>
>nepre ne! Viaducto portas vojon (el asfalto aw brikoj),
>dum akvodukto portas akvon
>
>> Viatiko : monsumo
>
>kruda trosimpligo de unu el du signifoj, kiujn preskaw
>neniu ekster la celata eklezio konos
>
>> Vindaso : ankrolevilo
>
>volv-akso?
>
>> Vipako : rezultkarmo
>
>karmorezulto (se mi bone komprenas...)
>
>> Virialo : momanto
>
>iu fizikisto komentu
>
>> Vitralo : Vitraro
>
>ne temas pri aro de vitroj
>
>> Vitrino : elmontra vitroshranko
>
>montra grandparte vitra sxranko
>
>> Vivario : vivujo
>
>vivujeto (eble...)
>
>> Vivisekcio : bestoperaci
>
>operacio ? kia ewfemismo. ne temas pri operacio por
>plibonigi la sanon de la besto, temas pri eksperimenti
>per la vivanta besto, kaj trancxe malfermi gxin por tio
>
>Vizo : enirstampo
>
>law mia scio ne cxiam temas pri stampo
>
>>Viziero : movebla vizagho-shirmilo
>
>ne cxiam movebla
>
>
>> Vokto :: kontrolisto
>
>tro svaga
>
>
>> Volatila : vaporema
>
>science pli malmise: gasigxema
>ankaw metafore: "eksplodema" (cxu jes?)
>
>> Volovano : entenanta pashteco
>
>pastecxo francdevena cxu ?
>
>> Voltea : rondira turno
>
>??
>
>> Volupto : plezureco
>
>bonvolu ne ofendi nin
>
>> Vortico : fluidermovo
>
>movo de fluido aw gaso..kvazaw aw kiam io kirlis gxin
>
>
>> Voto : religipromeso
>
>solena promeso?
>
>> Vualo : vizaghtuko
>
>tro specifa
>
>> Vulgara : malaltnivela
>
>tro jugxa.... mi dirus ordinara, oftega, malspeciala
>
>> Vultua : vizaghokongesto
>
>havvanta sangamasigxon (precipe vizagxan)
>
> gxis, Ronaldo
>
>
>