tabernakl-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2008, 11:29:23 AM10/31/08
to °listo 'la bona lingvo'
La bonalingvisto de la jaro, Nicolas, sisteme relegas la literon T, kaj sendis al mi siajn unuajn trovaĵojn, kiujn mi prezentas al vi po unu.

tabernaklo : tenda templo / Preghejshranketo

Ĉu ni havu linion pri tio?

Amike

Renato

 


Antonio De Salvo

unread,
Oct 31, 2008, 2:28:34 PM10/31/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

tabernaklo : tenda templo / Preghejshranketo

Ĉu ni havu linion pri tio?

Mi respondas:

propre dirite, la latina vorto “tabernaculum” (de kie la esperanta “tabernaklo”) signifis simple “tendo”; kaj fakte ankaux la Londona Biblio uzas gxin en tiu senco:

dua letero de Petro, 1, 13-14: mi opinias konvena, dum mi estas en ĉi tiu tabernaklo, vigligi vin per rememorigo, sciante, ke baldaŭ estos la demeto de mia tabernaklo.

Estas tre bele, por kredanto, gustumi la lauxvortan tekston de la komenco de la Evangelio laux Johano (1,14), gxenerale konata en la formo “kaj la Vorto farigxis karno kaj LOGXIS inter ni”, dum la greka teksto diras “eskénosen en emìn” = STARIGIS SIAN TENDON meze de ni (tio sentigas, ke la Eternulo estas kvazaux najbaro, ecx familiano).

 

Tabernaklo estas ankaux (sub)tenda templo/ sanktejo, precipe de la Eternulo, sed ankaux de aliaj dioj (Agoj 7,43: vi portis la tabernaklon de Molehx).

Fine, en kristanaj pregxejoj nomigxas tabernaklo la “hostiuja sxranketo” (mi ne dirus “pregxejsxranketo”, cxar tio estus iu ajn sxranketo en pregxejo)

Gxis

Antonio De Salvo

 


Anna Lowenstein

unread,
Nov 1, 2008, 4:49:31 AM11/1/08
to la-bona...@googlegroups.com

Ekzistas juda festo, la festo de “tabernakloj” au’ “tendoj”, kiu memorigas pri la kvardek jaroj, kiam la izraelidoj vagis tra la dezerto antau’ ol atingi la Promesitan Landon. Ortodoksaj judaj familoj konstruas tian tendon ekstere: fakte g’i konsistas el budo, kies tegmento tamen devas esti el palmaj folioj au’ branc’oj au’ simile, kaj dum sep tagoj ili mang’as en g’i, eventuale ec’ dormas en g’i. Kiam mi log’is en Israelo, en la koncerna periodo (septembro-oktobro) oni c’ie vidis tiajn budojn ekster apartamento-domoj ktp., kaj kamionoj malrapide vagis tra la stratoj, lasante grandajn faskojn da palmo-branc’oj c’e stratanguloj, por ke familioj libere prenu ilin. Mi demandos israelanon, kiel la israelaj esperantistoj nomas tian budon en Esperanto: c’u “tendo”, “kabano” au’ “budo”.

 

Vi povas legi pri tiu festo en Vikipedio c’e http://eo.wikipedia.org/wiki/Sukoto

Mi aldonas foton, kiun mi faris, kiam mi laste vizitis Israelon. G’i montras tian budon ekster la apartamento-domo, kie log’as mia frato. Vi ne estas devigataj malfermi g’in, se tio kau’zas al vi g’enojn!

 

Anna


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: venerdì 31 ottobre 2008 19.29
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: tabernakl-o

DSCN0474.JPG

Renato Corsetti

unread,
Nov 1, 2008, 5:22:42 AM11/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

propre dirite, la latina vorto “tabernaculum” . . .

Dankon, Antonio. Mi resumis vin tiel:

tabernakl-o --> (sub-)tend-a templ-o, sankt-ej-o, (en nuntempaj preĝejoj) hosti-uj-a ŝrank-et-o

Ĉu en ordo?

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Nov 1, 2008, 6:12:33 AM11/1/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti

Dankon, Antonio. Mi resumis vin tiel:

tabernakl-o --> (sub-)tend-a templ-o, sankt-ej-o, (en nuntempaj preĝejoj) hosti-uj-a ŝrank-et-o

Ĉu en ordo?

Mi respondas:

jes, en ordo.

Koncerne la demandon de Anna, pri la maniero nomi en esperanto la festo de kabanoj (Sukkot), la respondo estas tute simpla, cxar tian “problemon” alfrontis kaj solvis jam Zamenhof en la traduko de Readmono 16,13:

feston de lauxboj faru al vi dum sep tagoj

 

Pri “tabernaklo” mi aldonas, por informo al neitaloj, ke en itala lingvo “tabernacolo” havas ankaux pliajn signifojn krom tiuj menciitaj en PIV:

-        sanktulnicxo; tamen Luigi Minnaja tiel tradukis la faman arion de opero Tosca “Vissi d’arte”: cxiam kun fid’ sincera la preg’ ofera al sanktaj tabernakloj levis sin

-        sankta steleo, pilastro surpentrita per sanktaj bildoj (ekzemple, en la romano “La Gefiancxoj” de Alessandro Manzoni, laux la traduko de Battista Cadei: la internaj muroj de l’ du vojetoj, anstataux kunigxi angule, finigxis per speco de sankta steleo, sur kiu estis pentritaj longaj, serpentumaj, pintaj figuroj)

-        logxejo, restadejo (ekzemple, en la Evangelio laux Luko 6,9: faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam gxi mankos, oni akceptos vin en eternajn logxejojn;

-        kompasujo;

-        komandejo, estra podio.

 

Gxis

Antonio

 


Anna Lowenstein

unread,
Nov 1, 2008, 7:54:56 AM11/1/08
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio skribis:

Koncerne la demandon de Anna, pri la maniero nomi en esperanto la festo de kabanoj (Sukkot), la respondo estas tute simpla, cxar tian “problemon” alfrontis kaj solvis jam Zamenhof en la traduko de Readmono 16,13:

feston de lauxboj faru al vi dum sep tagoj

 

Jes, supozeble temas pri la sama festo, kvankam tiu budo ne vere estas lau’bo. Intertempe mi skribis al Josi S’emer, por demandi kiel oni nomas la tendon/budon/kabanon en Israelo, sed li evidente ne rigardis sian retpos’ton dum la pasintaj du horoj!

Anna



Antonio De Salvo

unread,
Nov 2, 2008, 4:13:53 PM11/2/08
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio:

>Koncerne la demandon de Anna, pri la maniero nomi en esperanto la festo de kabanoj (Sukkot), la respondo estas tute simpla, cxar tian “problemon” alfrontis kaj solvis jam Zamenhof en la traduko de Readmono 16,13:

feston de lauxboj faru al vi dum sep tagoj

 

Anna:

>Jes, supozeble temas pri la sama festo, kvankam tiu budo ne vere estas lau’bo. Intertempe mi skribis al Josi S’emer, por demandi kiel oni nomas la tendon/budon/kabanon en Israelo, sed li evidente ne rigardis sian retpos’ton dum la pasintaj du horoj!

 

Mi respondas:

la “budoj”, kiujn Anna vidis en Israelo, estas (kiel klare aperas el la foto, kiun sxi sendis) tutevidente moderna interpreto de la biblia “sukkot”, kiu estis kabano el brancxoj/ foliaroj, funkcianta en la dezerto kiel portempa logxejo (kuriozajxo, aparte interesa por Anna, kiu logxas en Romo: la urbeto Frascati, situanta apud Romo, nomigxas tiel cxar post la detruo de la klasika Tusculum gxiaj iamaj logxintoj devis adaptigxi vivi en kabanoj el “brancxoj”, ital-lingve “frasche”, tute egale kiel la siatempaj izraelidoj!).

La termino “lauxbo”, klare prenita el la germana “Laube”, estas do pli trafa ol “kabano”, “budo”, “tendo”, “tabernaklo”, kvankam laux la difino en PIV (artefarita volbo el brancxoj en gxardeno) “lauxbo” pli respondas al la itala “pergolato” ol al la itala “frascata”, al la hebrea “sukkot” kaj al la germana “Laubhütte” (= kabano el brancxoj).

Unu plian fojon, la esperanta traduko de Zamenhof montrigxas pli fidela ol tiuj en multaj naciaj lingvoj; por komparo:

greke: skenopegìa (= festo de la TENDOJ)

latine: sollemnitatem TABERNACULORUM celebrabis

itale (1649): celebra la festa de’ TABERNACOLI

itale (2008): celebrerai la festa delle CAPANNE

angle: you shall celebrate the Feast of BOOTHS

france: tu célébreras la fête des TENTES

germane: das Fest der LAUBHÜTTEN sollst du halten

hispane: celebrarás la fiesta de los TABERNÁCULOS

portugale: a festa dos TABERNÁCULOS celebrarás

 

Cxu intertempe venis respondo el Israelo?

amike

Antonio De Salvo

 




Anna Lowenstein

unread,
Nov 2, 2008, 4:24:51 PM11/2/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi skribis al Josi S’emer en Israelo pri la nomo de tiu budo, kaj ricevis jenan respondon:

 

Ni c^iam sekvis la Biblian tradukon de LLZ: Lau`bo.

 

Ni nomas la SUKA "lau`bo" kaj la feston ni nomas "Festo de Lau`boj", same kiel faris LLZ.

 

Do, unu traduko de la vorto “tabernaklo” devus esti “lau’bo”. Cetere, la homo, kiu faris la pag’on en Vikipedio nomis la feston “Sukoto”. Sed mi petis la israelajn esperantistojn korekti tion al “Festo de lau’boj”. C’ar la vorto “Sukoto” bons’ance ankorau’ ne aperis en PIV, vers’ajne estas plej bone forgesigi g’in.

 

Kore,

Anna

 

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: sabato 1 novembre 2008 9.50
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: (la bona lingvo) R: tabernakl-o

Antonio De Salvo

unread,
Nov 2, 2008, 5:01:04 PM11/2/08
to la-bona...@googlegroups.com

La mesagxo de Anna krucigxis kun la mia (estas simpatia fakto, ke ni ambaux cerbumis samtempe pri la sama demando).

 

Kiu volas (des pli bone se li/ sxi komprenas la italan), povas tralegi la kapvorton “tabernacolo” en mia vortaro:

http://www.swahili.it/glossword/index.php?a=term&t=ae5bafafaca7acb05b

Amike

Antonio

 

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: domenica 2 novembre 2008 22.25
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: (la bona lingvo) R: (la bona lingvo) R: tabernakl-o

Renato Corsetti

unread,
Nov 2, 2008, 5:40:23 PM11/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

C’ar la vorto “Sukoto” bons’ance ankorau’ ne aperis en PIV, vers’ajne estas plej bone forgesigi g’in.

Mi pretas meti la linion:

sukot-o (juda festo) --> laŭb-o

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Nov 2, 2008, 6:12:44 PM11/2/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Anna:

C’ar la vorto “Sukoto” bons’ance ankorau’ ne aperis en PIV, vers’ajne estas plej bone forgesigi g’in.

Renato:

Mi pretas meti la linion:

sukot-o (juda festo) --> laŭb-o

Mi respondas:

laux mia kompreno, la hebrea vorto “sukkoth” (lauxboj, kabanoj, tendoj kaj simile) estas la plurala formo de “sukkà” (lauxbo, kabano, tendo kaj simile), kaj la juda festo ne nomigxas “lauxbo”, sed “festo de la lauxboj”.

Antaux ol enmeti linion pri sukoto, estus bone pridemandi spertulojn.

Gxis

Antonio

 


Renato Corsetti

unread,
Nov 3, 2008, 2:21:17 AM11/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Antaux ol enmeti linion pri sukoto, estus bone pridemandi spertulojn.

En ordo. Momente mi ne metas ĝin.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Nov 3, 2008, 2:40:26 AM11/3/08
to la-bona...@googlegroups.com

Lau’ la israelaj esperantistoj, temas pri “Festo de lau’boj”, ne simple “Lau’bo”. (Lau’bo estas la budo, en kiu oni festas.)

 

La demando estas, c’u estas sag’e entute mencii la vorton. G’is nun g’i aperis nur en Vikipedio, kaj la israelaj esperantistoj intencas korekti tion. Do, fakte temas pri eraro de unuopulo. Bedau’rinde, eraroj de unuopuloj en Vikipedio povas havi eksterproporcian influon.

 

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 2 novembre 2008 23.40
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) tabernakl-o

Renato Corsetti

unread,
Nov 3, 2008, 4:06:40 AM11/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

La demando estas, c’u estas sag’e entute mencii la vorton. G ’is nun g’i aperis nur en Vikipedio, kaj la israelaj esperantistoj intencas korekti tion. Do, fakte temas pri eraro de unuopulo. Bedau’rinde, eraroj de unuopuloj en Vikipedio povas havi eksterproporcian influon.

Por gvidi la justulojn, mi enmetis ĉi tiun linion:

sukot-o (juda festo) --> (fest-o de la) laŭb-o-j

Tiel se iu legas en Vikipedio kaj serĉas "sukoto" en la reto, li trovas ĝin.

Amike

Renato



Marcos Cramer

unread,
Nov 5, 2008, 4:25:06 AM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
sukot-o (juda festo) --> (fest-o de la) laŭb-o-j

Tiel se iu legas en Vikipedio kaj serĉas "sukoto" en la reto, li trovas ĝin.

La problemo kun reta serchado estas, ke oni nur trovas nian liston, se oni  entajpas "sukot-o" kun streketo che guglo, kion apenau iu farus. Se oni simple entajpas "sukoto" sen streketo, oni ne trovos nian liston.

Estonte tiu problemo povus esti solvata per tio, ke en la planata Bonlingva Vortaro, la vortoj aperos ankau sen streketo...

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2008, 4:38:56 AM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
La problemo kun reta serchado estas, ke oni nur trovas nian liston, se oni  entajpas "sukot-o" kun streketo che guglo, kion apenau iu farus. Se oni simple entajpas "sukoto" sen streketo, oni ne trovos nian liston.
Tio estas serioza problemo, kaj ni devas elpensi solvon.

Estonte tiu problemo povus esti solvata per tio, ke en la planata Bonlingva Vortaro, la vortoj aperos ankau sen streketo...
Certe.

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages