pudend·o → hont·ind·a part·o, hont·ind·aĵ·o·j, privat·a·j part·o·j
Mi petus ĈEFE neeŭropanojn (Harri Laine estas inkluzivita en ili
por la okazo) prezenti aliajn proponojn. Ĉi tie la debato estas iĝanta
debato inter italoj kaj svisoj aŭ nederlandanoj kaj germanoj. Ne tion
celas Esperanto.
Amike
Renato
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)
2009/3/21 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
--
Mireille Grosjean (en franca lingvo)
Mirejo (en esperanto)
Mire (en korea lingvo)
Mir (en rusa lingvo)
Amike
Renato
Mi revenas al la propono: intimaj (korpo)partoj.
Kaj poste mi silentos, atendante ekstereuxropajn kontribuojn.
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Grosjean Mireille
Inviato: sabato 21 marzo 2009 14.07
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: pudend-o
> Mi petus ĈEFE neeŭropanojn (Harri Laine estas inkluzivita en ili
> por la okazo) prezenti aliajn proponojn.
Dankon, sed mi ne povas multe helpi. La finna sekvas la euxropan
tradicion, kaj nia vorto "häpy" estas parenca al verbo kiu signifas
"honti". Gxia signifo sxajnas al mi ne tre klara, sed gxi estas uzata
ankaux en kelkaj anatomiaj terminoj, ekz. "häpyluu" = "pubosto" (laux
PIV ankaux "pubio"), latine "os pubis".
Sed cxu "pudendo" fakte estas bezonata kiel anatomia termino,
kvazauxprecize difinita laux la stilo de PIV? Ekzistas diversaj
pli precizaj terminoj por detaloj de la privataj partoj. La cxefa
bezono eble estas por traduki diverslingvajn anatomiajn terminojn,
kiuj enhavas adjektivon similan al "pudenda" (ekz. "nervus pudendus",
"canalis pudendalis"; mi ne estas certa pri detaloj de mia latino).
Se oni do volas eniri la anatomian fakan kampon kaj malakceptas la
radikon "pudend", oni pripensu vorton tauxgan por tia adjektiva
funkcio. Ne facilas gxin derivi de "hontinda parto" aux "privataj
partoj".
Mi pensis, ke oni diskutas pri komuna lingvo, ekz. "Sxi elakvigxis
nuda baninte sin el la lago. Rimarkante la alvenantan viron, sxi
rapide kovris siajn privatajn partojn." Por tia uzo kaj por la
klasikaj bibliajxoj tauxgas diversaj hontindajxoj kaj privatajxoj,
kaj la esperanta popolo elpensos multajn aliajn trafajn esprimojn
okaze de bezono.
Se oni elektas la radikon "hont" por cxi tiuj esprimoj, mi preferas
havi la simplan adjektivon "honta": "honta(j) parto(j)", "honta
nervo", "honta kanalo". Tio estas multe pli simpla kaj ecx sxajnas
iel pli objektiva ol "hontinda". Cetere, kial ni evitu la faktan
signifon de la latina "pudendum"?
Mi rimarkas, ke la 9-a OA oficialigis kelkajn rilatajn vortojn, ekz.
"vulvo" kaj "pubo". Cxu ion derivi de tiuj?
Mi atendas kun intereso informojn pri aziaj lingvoj. Kiel ili nomas
la privatajn partojn kaj la tieajn anatomiajxojn.
Amike
Harri
Por informo: en la granda volumo "Nomina anatomica - Anatomical nomenclature - Nomenclature anatomique - Anatomia nomenklaturo" (eldonita en 1989 de la Cxina Esperanto-Eldonejo, en lingvoj latina, angla, franca, esperanta kaj cxina) trovigxas jenaj terminoj rilataj al "pudendo" (bedauxrinde, mi ne povas reprodukti la cxinajn ideogramojn; mi ankaux rimarkigas, ke ne cxiuj esperantaj terminoj estas sendiskute akcepteblaj, kaj ke la angla uzas multajn latinajn anatomiajn terminojn):
labium minus pudendum - labium minus - petite lèvre - minora pudenda (vulva) labio;
pudendum femininum - female pudendum - vulve - femina pudendo (vulvo);
frenulum labiorum pudendi - frenulum of pudendal labia - frein des petites lèvres - frenulo de pudendaj (vulvaj) labioj;
labium majus pudendi - labium majus - grande lèvre - majora pudenda (vulva) labio;
rima pudendis - pudendal fissure - orifice vulvaire - pudenda (vulva) fendo;
canalis pudendalis - pudendal canal - canal d'Alcock - pudenda kanalo;
nervus pudendus - pudendal nerve - nerf honteux - pudenda nervo
Gxis
Antonio
Mirejo aldonas:
Grosjean Mireille (citante japanan amikinon):
>Cxu temas pri virina parto?
>Cxu "venusmonto" estas malscienca?
>Laux la rekta traduko el la japana (cxinideograme): sekreta parto; pudora
parto; ombra parto >Sed ne sciencaj, cxu ne?
>Cxu "vulvo" aux "vagino"?
Mireille (aldone):
>Mi dormis sola, tamen pensis pri testikoj: eùnuko estis kastrita gardisto de orienta haremo, laù reta vortaro. Li ricevis siajn testikojn en skatoleto kaj konservis ilin dum sia tuta vivo, kaj parolis pri ili dirante "mes précieuses" tio estas "miaj valorajhoj".
>do: kristanisme: hontindajho
>islamisme: valorajhoj
>aù
>okcidentstile: hontindajhoj
>orientstile: valorajhoj
Ni nepre devas eliri el tiu vidpunkto kaj atingi sciencajn neùtralajn vortojn.
>Mi samopinias kiel mia japana amikino: chu sama vorto aù samaj vortoj por vira kaj ina regiono? Chu vulvo ne konvenas por ina parto??
Plue Mireille:
>komuna regiono por la du seksoj povus esti pub-anusa regiono. Chu pub-anusa nervo??
>Pri seksorganoj (eksteraj):
>por virino: vulvo
>por viro: peniso kaj... chu ekzistas "skroto" por scrotum?? MI ne trovis en reta-vortaro. >Skroto estas pli bona vorto ol testikoj, kiuj estas ene, en skroto.
Mi klopodos pritrakti la multajn interesajn demandojn starigitajn de Mireille:
1) Temas kaj pri vira kaj pri virina korporegiono (tiu de la eksteraj generiloj, sed ankaux pugo kiel amorveka korpoparto);
2) Por virinoj, la eksteraj generiloj koincidas kun “vulvo” (Komparu NPIV cxe vulvo: “la eksterajxo de la seksaj organoj de virino; sinonimo femina pudendo”) (*); vagino estas nur “kanalo inter la utero kaj la vulvo”;
3) “venusmonto” rilatas al aparta virina korpoparto: NPIV cxe “monto”: venusmonto: meza elstarajxo antaux la vulvo kaj inter la ingvenaj faldoj; sinonimo puba monto; latine mons pubis;
4) Venusmonto estas komunuza (nescienca) termino; tio ne sxokas min, se temas pri deziro/ bezono esti komprenata ankaux de nefakuloj. Sed eble la problemo estas alia: mi ne scias, cxu en mondopartoj ne influitaj de greka-latina kulturo oni komprenas la rolon de la vorto “Venuso”. Pro tio mi dirus prefere “puba monto”;
5) pri “sekreta parto”: gxi bone respondas al la angla “secrets”. Tamen, mi restas cxe la propono “intima parto” aux “kasxitajxoj”;
6) pri “pudora parto”: tio ne solvas nian problemon, cxar ja oni revenas al la koncepto pri pudoro/ hontemo (kiu versxajne apartenas ne nur al la juda-kristana tradicio);
7) pri “ombra parto”: amuze, en itala lingvo oni sxerce difinas la pugon kiel “la parto, kie ne frapas suno”… (preterpase: nuntempe furoras en Italujo la difino de pugo kiel “B-flanko”, analogie al la dorsa flanko de muzik-disko);
8) pri “valorajxoj”: amuze, en itala lingvo testikoj estas sxerce kromnomataj “la familiaj juveloj” (kio pruvas, ke malgraux biblia kultura influo ne cxiuj italoj hontas pri ili…);
9) “pub-anusa” regiono ne plene kontentigas min, cxar ja la “hontaj partoj” ne limigxas al la anuso (kiu estas la “ekstrema aperturo de la intesto tra kiu eliras la fekajxoj”, do pugotruo), sed gxi ampleksas la tutan pugon, aux minimume la tutan pugofendon (nome, tiun parton kiu estas kovrita ankaux cxe minimumaj kalsonetoj);
10) “skroto” ekzistas en NPIV, kun la difino: hauxta envolvajxo de la testikoj; sinonimoj testikujo, testiksako. Krome, gxi estas amplekse uzata en la menciita cxina libro pri anatomia nomenklaturo kaj en la angla-esperanta medicina terminaro de la japano Yamazoe Saburoo.
Amike
Antonio
(*) La romdialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863, do sub la regado de la papoj!) verkis amuzan poeziajxon pri la diversaj manieroj nomi “vulvo”; jen gxia esperanta traduko, de Umberto Broccatelli:
LA PATRINO DE LA SANKTULINOJ
Se picxon volus vi de Katarino,
laux la kleruloj cxi en Italujo
vi devus nomi gxin vulvo, vagino,
aux “cunnus”, ioni’ aux ecx fikujo.
Sed ni, malbonaj filoj de putino,
diras cxelo, pateto, pasereto,
fendo, trancxo, trueto, busx’, figino,
picxo, groto, babusxo, gitareto,
musino, bela vazo, ing’, kuketo,
korbo karna, peruko, hararajxo,
kloako aux katin’ aux fenestreto,
fajfileto, frandajxo, tiu ajxo,
pisilin’, interkruro, lumaketo,
la kagxo de l’ birdeto, la supajxo.
Kaj fine la garnajxo:
iu nomas gxin honto, aux ludejo,
iu fikaf’, kaptil’ kaj sepultejo.
Amike
Renato
Amike
Renato
3) “venusmonto” rilatas al aparta virina korpoparto: NPIV cxe “monto”: venusmonto: meza elstarajxo antaux la vulvo kaj inter la ingvenaj faldoj; sinonimo puba monto; latine mons pubis;
5) pri “sekreta parto”: gxi bone respondas al la angla “secrets”. Tamen, mi restas cxe la propono “intima parto” aux “kasxitajxoj”;
9) “pub-anusa” regiono ne plene kontentigas min
Renato:
>Ĉu "pub-pug-a parto", "pub-pug-a
nerv-o"?
pub-puga (aux pubopuga, por pli facila elparolo) parto povas tauxgi por la korpoparto; pri la nervo, mi opinias, ke pli ol pub-puga gxi estas pub-anusa, sed doni devus konsulti spertulon pri anatomio.
Gxis
Antonio
Espereble iu el la listanoj aperos.sed oni devus konsulti spertulon pri anatomio.
Kiam mi volegis scii, kiel oni nomas tiajn ajxojn en Esperanto, mi
elturnigxadis per la fakecaj vortoj, stile tre aliaj ol la nacilingvaj
popolaj vortoj. Rakontante sxercojn mi do devis uzi vortojn kiel "koiti",
"peniso", "vulvo" ktp. En la vortaroj mi trovis ankaux "testiko", kaj sekve
mi nomis la "skroton" "testikujo".
Otto
Nu, la "popolaj" terminoj por seksaj organoj kaj fenomenoj estas multegaj,
ofte fantazi-ricxaj. Rakontante spritajxojn, mi neniam uzus "sciencajn"
terminojn (do, mi dirus "fiki", "kaco", "picxo" kaj "kojonoj" aux ecx
"cxurovoj"). Por doni ideon pri la ricxo da tiaj fakaj (aux fikaj) esprimoj,
jen cxarma soneto de la jam multfoje citita romdialekta poeto Giuseppe
Gioachino Belli (1791-1863), majstre tradukita esperanten de Renato
Corsetti.
Gxis
Antonio
LA PATRO DE LA SANKTULOJ
La kacon eblas nomi ankaux trabo,
krom stango, sxtipo, lanco kaj bastono,
paliso, masto, firsto kaj timono,
borilo, sxrauxbo, kejlo, kojno, klabo,
malpicxo, interkruro, dusilabo,
serpento, koro, sabro kaj kolono,
sxtopilo, mecxo, bubo kaj fripono,
pendajxo, la kreskanto, mia knabo,
kolbaso, vira plio, karna osto,
kukurbo kaj kukumo kaj banano,
pistolo, sucxumino, vira vosto,
mia malgranda frato, mia infano,
pivoto, lorn', tenilo, fluto, fosto,
kaj tria kruro kaj kreskant-en-mano.
Kaj fine vir-organo
estas esprimo por la kuracisto
kun generil', peniso, puba histo.
Klera apotekisto
diras "priapo"; la edzino "sekso",
cxar, damne! por sxi temas ja pri ekso.