hiperbolo (troigo) --> troigo
(aŭ ĉu iu havas alian proponon?)
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.
Kiel nomo de stilfiguro (tropo) gxi estas bona, kiel matematika-geometria
termino mi ne scias.
Otto
Povus esti ankaux "sxveligo, sxvel-esprimo, pufparolo, pufstilo, vorta
pufigo" aux io simila, se estas bezonata variado, sed "troigo"
suficxas preskaux cxiam. La vorto "hyperbola" trovigxas ankaux en la
finna, sed gxi estas tipa specialista fremdvorto, kies signifon oni
povas demandi en scio-konkursoj.
La vorto havas ankaux matematikan signifon (kurbo estigita per trancxo
de konuso), por kiu mi ne scias alian nomon.
Sed mi fakte ne volas tre kontrauxbatali la vorton, se estas klare, ke
oni uzu gxin nur kiel fakvorton por retorika stil-analizo. Ankaux por
tio gxi versxajne ne estas necesa, por tre precizi oni diru "troiga
stilfiguro".
Por decidi, cxu iu vorto estas vere malutila kaj bezonas malrekomendon
aux aliajn kontrauxagojn, mi farus du demandojn:
1. Cxu iulingvanoj, eble sub influo de sia propra aux de alia konata
lingvo, versxajne ekuzados la vorton en tute ne faka signifo? Ekz., se
esperantisto diras al alia: "Tiu tasko estas nefarebla, oni bezonus
miliardon da euxroj kaj regimenton da soldatoj!", cxu la alia
respondus (se tiu ne estas ironianta literatur-sciencisto): "Ne
hiperbolu, mi plenumos la taskon en duonhoro, se vi donas al mi kvin
euxrojn." - Renato, kiel estas pri la itala, cxu "iperbole" povus esti
tiel uzata, aux cxu ekzistas alia vorto por la komuna lingvo?
2. Cxu niaj vortaroj prezentas la aferon tiom sengarde, ke lernantoj
miskomprenos kaj ekmisuzos la vorton, kaj ecx pli grave, cxu la cxefaj
vortaroj tiom malklaras, ke misuzo minacas disvastigxi tutmonden tra
diverslingvaj vortaroj? Cxu ekz. finna-esperanta vortaro prezentas
"hiperbolon" kiel normale uzeblan tradukon de "liioittelu", aux cxu
cxina aux japana vortaro donas vorton kiel "kardiopatio" por iu
normala cxina aux japana vorto signifanta "kormalsano". (Respondo pri
finna vortaro: Gxi estas iom sed ne tute klara pri "hiperbolo".)
Pri tre tre multaj vortoj la respondo al la dua demando estas ne
kontentiga. Simpla ekzemplo: PIV-2000 havas vinjetojn por indiki
fakojn, sed gxi metas la saman faksimbolon ekz. cxe la vortoj "febro"
kaj "gripo" kiel cxe "kardio" (koro) kaj "cefaleo" (kapdolorego). La
signoj pri oficialeco iom helpas, sed kiu atentas ilin? Necesas alia,
pli klara maniero indiki uzosferon, ol la nura informo pri fako.
Harri
Laŭ la greka vortofonto, ĝi estas "superĵeto".
En la hebrea, en vortaro, kiun mi kontrolis, ekzistas la vorto
היפרבולה hiperbola por la stilfiguro, sed mi pensas, ke tio estas
apenaŭ uzata, kaj oni ordinare diras הגזמה hagzama, "troigo". La greka
vorto estas ordinara por la matematika afero.
En la angla oni distingas inter "hyperbole", la stilfiguro, kaj
"hyperbola", la matematika afero.
> La vorto havas ankaux matematikan signifon (kurbo estigita per trancxo
> de konuso), por kiu mi ne scias alian nomon.
Mi dubas, ĉu eblas trovi alian nomon por la matematikaĵo, ĉar ĝi estas
simple nomo donita al specifa afero, sed estus interese scii, kiel oni
diras tion en ekz. la ĉina aŭ la japana.
> Sed mi fakte ne volas tre kontrauxbatali la vorton, se estas klare, ke
> oni uzu gxin nur kiel fakvorton por retorika stil-analizo. Ankaux por
> tio gxi versxajne ne estas necesa, por tre precizi oni diru "troiga
> stilfiguro".
Eĉ por fakaj ideoj, mi preferas, ke oni uzu ordinarajn radikojn en
faka senco. Tio helpas al nefakulo kompreni fakan lingvaĵon (do tiel
iom demokratiigante (popolregigante?) la sciencojn), kaj tiel oni ne
devas zorgi, ĉu fakesprimo eniras la komunuzan lingvaĵon.
> Por decidi, cxu iu vorto estas vere malutila kaj bezonas malrekomendon
> aux aliajn kontrauxagojn, mi farus du demandojn:
>
> 1. Cxu iulingvanoj, eble sub influo de sia propra aux de alia konata
> lingvo, versxajne ekuzados la vorton en tute ne faka signifo? Ekz., se
> esperantisto diras al alia: "Tiu tasko estas nefarebla, oni bezonus
> miliardon da euxroj kaj regimenton da soldatoj!", cxu la alia
> respondus (se tiu ne estas ironianta literatur-sciencisto): "Ne
> hiperbolu, mi plenumos la taskon en duonhoro, se vi donas al mi kvin
> euxrojn." - Renato, kiel estas pri la itala, cxu "iperbole" povus esti
> tiel uzata, aux cxu ekzistas alia vorto por la komuna lingvo?
>
> 2. Cxu niaj vortaroj prezentas la aferon tiom sengarde, ke lernantoj
> miskomprenos kaj ekmisuzos la vorton, kaj ecx pli grave, cxu la cxefaj
> vortaroj tiom malklaras, ke misuzo minacas disvastigxi tutmonden tra
> diverslingvaj vortaroj? Cxu ekz. finna-esperanta vortaro prezentas
> "hiperbolon" kiel normale uzeblan tradukon de "liioittelu", aux cxu
> cxina aux japana vortaro donas vorton kiel "kardiopatio" por iu
> normala cxina aux japana vorto signifanta "kormalsano". (Respondo pri
> finna vortaro: Gxi estas iom sed ne tute klara pri "hiperbolo".)
Do mi konsentas kun viaj kriterioj. Sed por mi, eĉ kiam temas pri
vorto kiu ne respondas al viaj du kriterioj, mi eble tamen volus
anstataŭigi ĝin.
Alia kriterio pri la anstataŭindo de novradikoj estas konformo al la
naturo de la lingvo, nome, ke ĉiu radiko havas unu strikte senŝanĝan
formon (estas la fama citaĵo el la Unua Libro pri tio), kaj povas esti
uzata ĉie kaj ĉiamaniere (kun nur la logiko kiel limo). Do se
novradiko uzas ŝajnafikson kiu tute samsignifas kun alia ordinara
radiko, sed estas uzebla nur en certaj kunmetaĵoj (kun eroj el certa
fontlingvo, ekz. 'termo-'), mi preskaŭ ĉiam volus anstataŭigi ĝin per
vere kunmetita esperanta vorto. Simile, se novradiko havas klaran
rilaton al alia, jam enradikiĝinta, radiko, kaj forme kaj sence, sed
ne estas regule derivebla el ĝi, mi volus anstataŭigi ĝin per derivaĵo
de la pli malnova radiko. Ekz., 'finhava' anstataŭ 'finia', 'centrigi'
anst. 'centralizi', ktp. Kompreneble, tio ne estas ebla ĝisfine, sed
oni klopodu tiudirekten.
Do 'hiperbolo' estas sxajnkunmetita, per 'hiper' kaj 'bol', sed ĉar la
signifo ne estas derivebla el tiuj partoj, ĝi ne estas urĝa kazo
tiurilate. Sed ĉu la aldona ŝarĝo al la lernado kaj komprenpeno
pravigas novradikon?
>kiel estas pri la itala, cxu "iperbole" povus esti
>tiel uzata, aux cxu ekzistas alia vorto por la komuna lingvo?
G'i estas uzata en la komuna lingvo de kleruloj. Popole (ekzemple
vendistoj en bazaro) uzas "esagerazione" = troigo.
>Cxu niaj vortaroj prezentas la aferon tiom sengarde, ke lernantoj
>miskomprenos kaj ekmisuzos la vorton, kaj ecx pli grave, cxu la cxefaj
>vortaroj tiom malklaras, ke misuzo minacas disvastigxi tutmonden tra
>diverslingvaj vortaroj?
Mi kontrolis en du vortaroj italaj-esperantaj (Broccatelli kaj
Minnaja) kaj ambau' prezentas apud la fakaj ekzemploj ankau' la
komunligvan eblecon usi "hiperbol-". Minnaja havas la ekzemplon
"hiperbolaj lauxdoj" (lodi iperboliche). Neniu italo leganta tiujn
vortarojn dubas pri tio, ke "hiperbolo" ne havas en Esperanto c'iujn
uzojn de la itala.
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~