> - dezajno el design N
>
> Eblas tradukoj: modelo, grafikajxo ...???
>
Eble "desegnarto"
nepre ne, kvankam kutime la dizajnado jes postulas desegnadon
>> - gabardino el gabardine F
>>
> Cxu temas pri sxtofo aux vestajxo? En la norvega "gabardin" estas sxtofo,
> sed en la hispana "gabardina" nun egalas al "mantelo".
>
mi rilatigas al franca vorto (F)
tio ne respondas al la demando: sxtofo aw mantelo?
> - hamburgajxo (hamburger) el Hamburg G
>
> Multo estus aldonebla, ekz. ke en la angla oni asocias "hamburger" kun
"ham"
> = "sxinko".
>
Cxu "Hamburga viando"?
Oni ne estu "pli roma ol la papo". cxiu konas "hamburger", kaj
cxiu esprimo kiu ne tuj pensigas pri gxi igus nin ridinda...
> - jetono el jeton F
>
> "jxetilo"?
>
Eble ne
kiel mi diris, kvazawmonero, ekzemple por ludi, aw por kafmasxino ktp
>> - kecxupo el ketchup N
>>
> "tomatajxo", "tomat-sauxco".
>
Eble "tomatkoncentrajxo"
tomatajxo kun spicoj
>> - lagero el lager G
>>
> Cxu "tendaro"? Sed la germana "Lager" estas plursenca, eble "stokejo",
eble
> "lagro" ...
>
Je internacia medio per lager oni komprenas la karceron por Hebreoj
Nur en la germana oni evitas la vorton "lager" cxar gxi indikis (krom aliajn
tendarojn/bivakojn) la koncentrejojn. Ekster la germana "lager" estas
speco de biero
>> - puzlo el puzzle N
>>
> "kaprompilo", "cerbumilo".
kaprompilo pensigas pri mezepohxo..
>
Eble "Etkarona cerbumilo"
et-karon-a ??
" tasko kiu konsistas el meti iujn iojn je la plej
konvenaj lokoj relative al unu la alian"
gxis, Ronaldo
Cxu? En Hispanujo iuj, kiuj ne sxatas la anglismon "puzle" (tiel oni skribas
gxin hispanlingve), diras anstatauxe "rompecabezas", kiu signifas gxuste
"kaprompilo". En la vortaro de la hispana akademio la difino de "puzle"
estas "rompecabezas (ludo)". Kaj ne provu pravigi vin dirante, ke Hispanujo
dauxre estas mezepoka lando: la akademia vortaro aperis en la 3a jarmilo,
rete, longe post la morto de Francisco Franco!
> Eble "Etkarona cerbumilo"
>
> et-karon-a ??
Versxajne tajperaro por "etkartona".
Otto
itale: rompicapo"rompecabezas"
> Ĉu oni petas ke estu linio, ekzemple:
> puzl-o = kap-romp-il-o ?
Necesas iel konsideri la ĉefan signifon de "puzlo"
nome "ludo, konsistanta el dissplitigitaj eroj,
kiujn oni reordigu por rekonstrui bildon aŭ formon".
La signifo "kaprompilo" estas (laŭ PIV) nur figura
uzo de la vorto "puzlo". Mi fakte iom dubas, ke tiu
signifo entute estas vivanta en Esperanto. Mi ne
memoras, ke mi iam rekontis la vorton "puzlo" por
io alia ol la menciita speco de ludo el dissplitigtaj
eroj.
Mi supozas, ke neniu havas ion kontraŭ la vorto
"puzlo", kiam ĝi uziĝas kun sia ĉefa signifo.
Se tiu ĉefa signifo estas en ordo, ĉu vere estas nia
tasko kontraŭbatali eventualan figuran uzon de la
vorto "puzlo"?
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Mi supozas, ke neniu havas ion kontraŭ la vorto "puzlo", kiam ĝi uziĝas kun sia ĉefa signifo. Se tiu ĉefa signifo estas en ordo, ĉu vere estas nia tasko kontraŭbatali eventualan figuran uzon de la vorto "puzlo"?
Vi inversigas! "puzlo", la ludilo, estas speco de kaprompilo, sed oni povas
"rompi al si la kapon" ankaux alimaniere. Neniu pensis pri vastigo de la
senco de "puzlo" por io alia ol la ludilo. Oni eventuale pensis nur pri
anstatauxigo de la vorto "puzlo" per vorto pli gxeneral-senca, nome
"kaprompilo" (de kio puzlo tamen estas nur unu formo), simile kiel iuj
puristoj faras en la hispana.
Otto
> Bertilo:
>> Mi supozas, ke neniu havas ion kontraŭ la vorto
>> "puzlo", kiam ĝi uziĝas kun sia ĉefa signifo.
>> Se tiu ĉefa signifo estas en ordo, ĉu vere estas nia
>> tasko kontraŭbatali eventualan figuran uzon de la
>> vorto "puzlo"?
> Vi inversigas! "puzlo", la ludilo, estas speco de kaprompilo, sed oni povas
> "rompi al si la kapon" ankaux alimaniere. Neniu pensis pri vastigo de la
> senco de "puzlo" por io alia ol la ludilo.
Nu, al mi ne venus en la kapon proponi mem tian vastigon.
Sed tio jam okazis en PIV2002, kie aperas dua figura signifo:
"tre komplika problemo, kies donitaĵoj estas konfuze senordaj".
Mi tamen ne scias, ĉu la PIV-redaktantoj tion ĉerpis el la
praktika uzo, aŭ mem elpensis aŭ supozis tian figuran uzon.
Laŭ mi prefere "puzlo" signifu nur "jigsaw puzzle" (kio
tamen faras el "puzlo" falsan amikon por Anglalingvanoj).
Sed se iuj deziras uzi la vorton ankaŭ figure en iaj pli aŭ
malpli evidentaj manieroj, tio eble estas diversmaniere
kritikebla, sed ĉu vere estas tasko de tiu ĉi listo elspuri
kaj kritiki nebone pripensitajn figurajn uzojn de diversaj
vortoj? Tio ŝajnas al mi esti troa tasko por ni. Ĉiuj ajn
vortoj ja uziĝas en figuraj manieroj, kiuj kreiĝas spontanee
ĉiutage.