Jes, la Biblio parolas pri la hebreoj, aŭ izraelidoj, ankaũ en la hebrea. Tio temas pri la antikva popolo. La antikva lando disiĝis en du regnojn, Izraelo kaj Judujo (angle "Judah"), kaj post la konkeriĝo de Izraelo, nur restis la judoj, kaj de tiu antikva fonto venas la nune uzata vorto. Do, ne estas malprave diri, ke judoj estas hebreoj. Sed judo -- ne hebreo -- estas la tutmonde uzata vorto por la post-Biblia grupo.
Kiam mi vidas "ankaŭ diru" (t.e., ondo), mi pensas, ke tio montras la preferatan vorton. Do, se ni volas uzi ĝin, mi volus uzi ĝin alidirekten: "hebreo ~ (pri la nuntempa popolo/religio) judo".
Mi estas usonano, sed mi parolas la hebrean.