Gastropodo

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2007, 12:56:04 PM3/23/07
to la-bona...@googlegroups.com

Anna malkovris, ke lau’ Wells "gastropodo" estas "gastropiedulo". Eble pli bona termino estus Ventropiedulo. Au’ c’u efektive Gastropodo estas nur teknika termino, konata de c’iuj fakuloj?

Amike

Renato




------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1 
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------

Bertilo Wennergren

unread,
Mar 23, 2007, 8:48:05 PM3/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:

> Anna malkovris, ke lau' Wells "gastropodo" estas "gastropiedulo".

Interese. Mi tamen pensas, ke tio estas eraro. En la Esperanta-Angla
parto de la vortaro, aperas nur "gastropodo", dum en la Angla-Esperanta
parto estas nur "gastropiedulo". Mi supozas, ke "gastropiedulo" estas
eraro (intermikso), kiun Wells mem dezirus korekti.

> Eble pli bona termino estus Ventropiedulo. Au' c'u efektive Gastropodo
> estas nur teknika termino, konata de c'iuj fakuloj?

Kredeble tiun terminon konas kaj uzas nur fakuloj, sed tamen mi trovas
"ventropiedulo" pli bona. Estu aŭ "ventropiedulo" aŭ "gastropodo" (aŭ
ambaŭ), sed ne "gastropiedulo".

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Mar 24, 2007, 5:35:18 AM3/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
Estu au' "ventropiedulo" au' "gastropodo"

mi registris: gastropod-o = ventr-o-pied-ul-o .

amike

renato

Tadasi Saka

unread,
Mar 25, 2007, 1:17:43 AM3/25/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> mi registris: gastropod-o = ventr-o-pied-ul-o .
>

Ni ne havas la japanan ekvivalentan vorton de la singulara "ventro-piedulo".
La japana "huku-soku-rui"(ventro-piedo-klaso) respondas al "ventro-pieduloj".

Amike,

Tadasi
---------------------------
SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio

Renato Corsetti

unread,
Mar 25, 2007, 4:06:00 AM3/25/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Ni ne havas la japanan ekvivalentan vorton de la singulara "ventro-piedulo".
>La japana "huku-soku-rui"(ventro-piedo-klaso) respondas al "ventro-pieduloj".

dankon!

c'i tiu problemo de ununombro kaj plurnombro estas multe pli granda
ol ni kapablas nun alfronti.

Pilar Otto

unread,
Mar 26, 2007, 3:56:05 AM3/26/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

>> Ni ne havas la japanan ekvivalentan vorton de la singulara
>> "ventro-piedulo". La japana "huku-soku-rui"(ventro-piedo-klaso)
>> respondas al "ventro-pieduloj".
>
> dankon!
>
> c'i tiu problemo de ununombro kaj plurnombro estas multe pli granda
> ol ni kapablas nun alfronti.

En la E-norvega vortaro la kapvorto aperas en pluralo (mi kuragxas uzi tiun
vorton cxi-liste, Renato ekskomuniku min se mi ne rajtas!), "gastropodoj",
kaj la traduko estas "snegler" = "helikoj". Ankaux la kapvortoj de aliaj
klasoj, kiel "artikuloj" kaj "reptilioj" aperas plurale, sed, kurioze, ne
"molusko". Versxajne temas pri vortara konvencio fontanta el la fakto, ke
kutime oni mencias tiajn klasnomojn nur plurale. Tamen, laux mi estas tute
en ordo diri: "Cxi tiu besto evidente estas gastropodo".

Otto


Renato Corsetti

unread,
Mar 26, 2007, 10:07:17 AM3/26/07
to la-bona...@googlegroups.com
En la E-norvega vortaro la kapvorto aperas en pluralo

Ankau' en la itala oni emas, sed ne en vortaroj, citi la klason c'iam per la plur-nombro.


(mi kuragxas uzi tiun vorton cxi-liste, Renato ekskomuniku min se mi ne rajtas!)

Nu, vi mem rajtas ekskomuniki vin, sed ambau' cortoj (pluralo kaj singularo) estis oficialigitaj. Mi rajtas nur indiki samsignifan esprimon post = .


Tamen, laux mi estas tute en ordo diri: "Cxi tiu besto evidente estas gastropodo".

Certe. La problemo evidente ekestis en la japana en kiu la nombro g'enerale ne estas markita (se mi bone komprenis).

Amike

Renato

Tadasi Saka

unread,
Mar 26, 2007, 9:26:42 PM3/26/07
to la-bona...@googlegroups.com
> Tamen, laux mi estas tute en ordo diri: "Cxi tiu besto evidente estas
> gastropodo".

> Certe. La problemo evidente ekestis en la japana en kiu la nombro g'enerale


> ne estas markita (se mi bone komprenis).

En la japanaj vortaroj ne ekzistas la kapvorto
"huku-soku"(ventro-piedo). Tie oni trovas nur la vorton
"huku-soku-rui"(ventro-piedo-klaso).

La samon oni povas diri pri la cxina.

Renato Corsetti

unread,
Mar 27, 2007, 2:33:19 AM3/27/07
to la-bona...@googlegroups.com
Tadasi:

>En la japanaj vortaroj ne ekzistas la kapvorto
>"huku-soku"(ventro-piedo). Tie oni trovas nur la vorton
>"huku-soku-rui"(ventro-piedo-klaso).
>
>La samon oni povas diri pri la cxina.

Dankon, Tadasi!

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages