Propono:
Sed mi rimarkas, ke PIV havas "limfo (evitinda) → sevo", eble ĉar limfo havas alian signifon en bestaj korpoj. Tamen ReVo ne havas "sevo", nur "limfo" por kaj besta kaj kreskaĵa signifoj.
"Sevo" ne troviĝas en la Tekstaro, sed limfo tiusence du fojojn:
Revuo Esperanto:
“Sinjor’, ĝi ne plu floros, util’ nenia venos el ĉi trunko jam troaĝa”. Misprofete: la limfo respondis sindone al la novprintempa varmo, jen, sub itala suno reŝprucas dispunkte la blanka flordonaco, kaj somer’ pli ol iam antaŭe la dolĉajn fruktojn maturigas, kiujn vi mem ĉi tie gustumis.
Artikoloj el Monato:
La tuta plantaro varmiĝas sub la sunradioj. Mi sentas la limfon suprenrampi laŭ trunkoj kaj tigoj.