Ĉu ne mankas la senco de "senutile" longa, aŭ "vana" diskutado?
Amike salutas
Leo
Cxu povus utili "babilado"?
gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net
Prave Renato skribis "laux la kunteksto".
Fakte, la baza signifo de la devena vorto estas gxuste "sencela babilado",
kia tiu kiu (ankaux en Euxropo, antaux jardekoj) okazis vespere en familia
aux societa rondo, antaux fajrujo aux "sur la kampo for de l' mondo", kiel
skribis Zamenhof.
Nur duarange, "palavro" transiris al "senfina kaj sencela diskutado/
interparolo/ intertraktado".
Cxiukaze, mi neniam uzis "palavro", kaj tre versxajne mi ne faros tion en la
estonteco!
Gxis
Antonio
P.S. laux PIV, "babili": abunde kaj suprajxe paroli pri negravaj aferoj; do,
versxajne suficxas "babilado", sen la adjektivo "sencela".