"heziti"

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Aug 10, 2009, 5:34:06 PM8/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Post kiam Renato uzis "ŝanceliĝi" kaj nomis ĝin "fundamenta variaĵo por heziti", Francisko skribis:

> Do ni tuj aldonu la jenan, ankorau mankantan paragrafon :
>
>> hezit·i → ŝancel·iĝ·i [zam]

Tamen "heziti" kaj "ŝanceliĝi" ne estas samsignifaj: la baza signifo de "ŝanceliĝi" ja estas "esti forte skuata kaj fariĝi facile falonta". Ĝia uzo kun la signifo de "heziti" estas nur figura uzo.

Oni povas argumenti, ke enkonduki "heziti" en Esperanton ne vere estis necesa, ĉar eblus ĉiam uzi "ŝanceliĝi" kun sia figura senco anstataŭe. Tamen nun la situacio estas tia, ke "heziti" tute enradikiĝis en Esperanton kaj estas nun multe pli kutima ol la figura uzo de "ŝanceliĝi". Aldone "heziti" estas oficialigita (mi scias ke Francisko tion ne konsideras kiel argumenton, sed eble iuj aliaj).

En la libro "La bona lingvo", Piron klare pledas por konsiderado de la reala lingvouzo. Se ni tute malrekomendas "heziti", ni do forlasus la ideojn de "La bona lingvo" kaj iĝus Fundamentistoj kontraŭ ĉiu ajn lingva evoluo. Sed tiam nia listo devus ŝanĝi sian nomon al "perfundamente-kontrau-lingvoevoluo" kaj devus adiaŭi multajn kontribuantojn (interalie min).

Do, se la linio entute aperu, ĝi aperu nur kun "~" kaj ne kun "→".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Aug 11, 2009, 3:36:24 AM8/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Tamen "heziti" kaj "ŝanceliĝi" ne estas samsignifaj: la baza signifo de "ŝanceliĝi" ja estas "esti forte skuata kaj fariĝi facile falonta". Ĝia uzo kun la signifo de "heziti" estas nur figura uzo.
Kara Marcos,

vi estas tro serioza. Mi ne estas forte skuata, eĉ ne malforte skuata, pro la propono de Francisko. Ĝenerala regulo pri kiu ni abunde parolis en la komenco estas, ke antaŭ ol proponi ion por fundamenta aŭ oficiala vorto, oni devas havi tre fortan senton pri la afero. En ĉi tiu okazo ne ŝajnas esti tia forta sento.

Ne ŝanceliĝu!

amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages