Ĉe http://tatoeba.org mi tradukis iom malfacilan frazon jene:
Kaj mi spertis malfacilaĵon, serĉante taŭgan vorton por priskribi
tiun operacion, per kiu oni desegnas la liniojn de plano sur la
laboraĵon. La radiko "trace-" estas neoficiala, sed povas esti
konsiderata kiel faka; tamen laŭ PIV temas pri la indiko sur la
tereno, de la liniojn de planita vojo.
Plivastigante tiun difinon, ni ja povus akcepti ĝin por aliaj
laboraĵoj.
La nederlanda vorto estas "afschrijven" (tiu vorto havas plurajn
signifojn), ĉi tie "transdesegni la planliniojn sur laboraĵo"
Ĉu iu scias pli taŭgan vorton por indiki tiun operacion sur
laboraĵo? Ĉu proponi la oficialigon de "trace-"?
Amike salutas Leo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Notu, ke mi ne nepre proponas la oficialigon de "trace". Mi serĉas taŭgan, preferinde analizeblan vorton.
Kion vi opinias pri "transdesegni"?
Kutime oni unue faris planojn surpapere (nuntempe komputile), kaj poste oni "transdesegnis" la diversajn partojn de la papera desegno sur la diversajn partojn de la laboraĵo. Ekzemple pri relative simpla bloko, oni indikas la diversajn borendajn truojn sur la antaŭan, malantaŭan, superan, malsuperan, dekstran kaj maldekstran flankojn. Miatempe oni blanke farbis la laboraĵon kaj "transdesegnis" la liniojn de la plano laŭ la ĝusta skalo sur la laboraĵon per akra ŝtala pinto. Lignaĵistoj tiucele uzas specialan krajonon.
Amike salutas Leo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Do, kial ne simple desegni? Kia estas la diferenco inter desegni kaj tracei?
Intertempe mi trovis en PIV la nomon de kelkaj iloj, uzataj por transdesegni la planon sur laboraĵon:
strekilo. Speciala pinta instrumento, servanta por marki strekojn en laborpecon.
nadla strekilo. strekilo el hardita ŝtalo, uzata por streki sur metalon aŭ aliajn tre malmolajn substancojn.
(Iom kruda)
ero de tiu desegno sur laboraĵoj estas:
markostreko. streko,
farita sur ia materialo, por marki: markostreko
de segilo (malprofunda tiro de
segilo sur lignopecon por montri lokon prilaborotan);
La angla
vikipedia artikolo
https://en.wikipedia.org/wiki/Stereotomy_(descriptive_geometry)
iel klarigas la taskon de la efektivigantoj de arkitekturaj
laboraĵoj el ŝtono.
Ĉu "La markostrekisto strekis la prilaborotan laboraĵon per strekilo kaj markis la centron de la borotaj truoj per punktobatilo" estas komprenebla esprimo?
Amike salutas Leo
Leo, mi kredas ke vi estas sur la bona vojo. Tamen laŭ la reta PIV 'tracei' estas:
trace/o Ⓣ Akso de projektita vojo aŭ fervojo, desegnita sur plano aŭ markita sur la tereno. ☞itinero.tracei (tr)1 Desegni la traceon de vojo sur plano.2 Marki la traceon de vojo sur la tereno per fostetoj aŭ markŝtonoj.traceado. Markado de estonta vojakso.
Bonvolu provizi nin per linio por nia retejo, ekzemple:
Kara Leo,
mi kaptis tuj vian proponon por ne lasi niajn listojn sen la samsignifaqjho de 'trace-i':
trace-i --> (1
Desegni konstruotan vojon sur plano) plan-desegn-i vojon; (2
Marki konstruotan vojon sur la tereno per fostetoj aŭ
markŝtonoj) mark-o-strek-i vojon; voj-strek-i; (3 Transdesegni
efektivigotan planon sur laboraĵon) mark-o-strek-i laboraĵon.
Sed nun mi atendas la helpon de chiuj por alveni al pli akceptebla formo.
Amike
Renato
| Mi trovas taŭgaj tiujn proponojn, eble pri 3) plan'strek'i estus pli klara pri iu ajn laboraĵo.
Mi trovas taŭgaj tiujn proponojn, eble pri 3) plan'strek'i estus pli klara pri iu ajn laboraĵo.
Amike, Pjer.
Le samedi 21 mai 2016 16:22:10 UTC+2, Renato Corsetti a écrit :Kara Leo,
mi kaptis tuj vian proponon por ne lasi niajn listojn sen la samsignifaqjho de 'trace-i':
trace-i --> (1 Desegni konstruotan vojon sur plano) plan-desegn-i vojon; (2 Marki konstruotan vojon sur la tereno per fostetoj aŭ markŝtonoj) mark-o-strek-i vojon; voj-strek-i; (3 Transdesegni efektivigotan planon sur laboraĵon) mark-o-strek-i laboraĵon.
Mi komprenas "planstreki" kiel "desegni strekon sur la plano", dum ĉi tie temas pri desegni strekon sur la laboraĵon. Ĉu "laboraĵostreki" aŭ "pecostreki" estas pli akceptebla vorto ol "markostreki"?
Ĉu "transstreki" uzeblas?
Amike salutas Leo
Do la 3-a signifo iĝus:(3 Transdesegni efektivigotan planon sur laboraĵon)plan-strek-i laboraĵon.
Kion opinias Leo?
Mi ĵus respondis la proponon de Pjer. Kiam oni uzas du apartajn vortojn "planstreki laboraĵon", ne eblas dubi pri kio temas. Sed kiam oni volas nomi la metiiston, ekestas problemo, ĉu ne?
Amike salutas Leo