cifer-plat-o

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 28, 2014, 3:39:30 AM5/28/14
to °listo 'lbl'
Sekvante la vorton de la tago, 'plat-a', mi alvenis al 'cifer-plat-o', kiu estas registrita en la Universala Vortaro tiel:

cifer'plat' cadran | dial | Zifferblatt | циферблатъ | tarcza zegarowa.

PIV asertas, ke temas pri 'Ekstera plato de horloĝo, sur kiu troviĝas la ciferoj montantaj la horojn'. Mi ofte aŭdis ankaŭ aliajn signifojn de ĝi.

Kion signifas 'cifer-plat-o' por vi?

Amike

Renato
--

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Antonio De Salvo

unread,
May 28, 2014, 5:02:52 AM5/28/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi komprenas “horlogxa surfaco, sur kiu estas montrataj horoj kaj minutoj” (cxu per la tradiciaj montriloj, cxu per cifereca arangxo en la nuntempaj horlogxoj). Gxi respondas al la itala “quadrante”.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 28 maggio 2014 09:39
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) cifer-plat-o

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

lowenstein, anna

unread,
May 28, 2014, 5:09:24 AM5/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Per "ciferplato" mi komprenas la ŝildon de aŭtomobilo. Tio verŝajne ne ekzistis en la tempo de Zamenhof!

Kore,
Anna
--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Harri Laine

unread,
May 28, 2014, 6:00:35 AM5/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis, 28.5.2014 10:39 +0200:

> Kion signifas 'cifer-plat-o' por vi?

Mi rapide trovis eĉ du malsamajn signifojn, kiujn mi mem
iam donis al "ciferplato" (ĉu mi kuraĝu konfesi tian
kontraŭ-PIV-an pekon, faritan eĉ en retaj tekstoj!):

Priskribante okazaĵon en hotelo, kiu dum mia vizito ŝanĝis
la numeron de mia ĉambro, mi skribis:

* dum mia foresto, riparistoj forprenis la ŝildeton “14135”
kaj la pordon nun beligis nova, ŝraŭbe fiksita ciferplato
“15135”

Alian fojon mi (kaj ankaŭ kolego Edmund G E) uzis la vorton
por signifi la turneblan diskon de malnovtipa telefono:

* Sed mi vidis ankaŭ ciferplatojn kun alia aranĝo (vidu
ekzemplon, bildo en Vikipedio http://goo.gl/Dyt17g ).

Ambaŭfoje, la vorto estis uzata kaj verŝajne komprenata
tute sen diskuto pri ĝusta termino. Mi ja povus tiam
elekti alian vorton, sed mi ne vidas iujn ajn problemon
en uzado de klare sinkompreniga vorto.

Eble pli trafa por la telefona aĵo estas la PIVa vorto
"ciferdisko" ("disko" kaj "diski" fakte estas uzataj),
kaj ankaŭ "numerplato" bone taŭgus por la hotela pordo.

Jes ja, ankaŭ la PIVa difino estas en ordo. Same
normala ŝajnas al mi la uzo de Anna pri aŭtomobila
registronumera plato (mi supozas, ke mi mem iam nomis
ĝin "ciferplato").

Post la turneblaj diskoj aŭ platoj, telefonoj ekhavis
butonojn (aŭ klavojn, elektu laŭ via plaĉo), kaj
ankaŭ la butonkompletojn oni povas nomi ciferplato. En
la plej novaj telefonoj jam tute mankas konkretaj butonoj,
estas nur tuŝendaj ciferbildetoj sur glata-plata ekrano.
Ankaŭ tio povas esti ciferplato, ĉu ne? Vidu du aranĝojn
ĉi tie:

http://www.ipernity.com/blog/harri/420890

Ne malofte okazas, ke PIV donas tre malvastan difinon
por kunmetita vorto. Mi komprenas la aferon tiel, ke
la vortaristoj volas klarigi unu signifon, kiu eble
ne estas memevidentega. Sed se PIV per tio volas
malpermesi aŭ deklari erara alian, sufiĉe naturan uzon,
la afero iĝas tre suspektinda.

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
May 28, 2014, 6:14:51 AM5/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
|   (ĉu mi kuraĝu konfesi tian
kontraŭ-PIV-an pekon, faritan eĉ en retaj tekstoj!):
Se vi estus katoliko la afero estus simpla, mi dirus al vi "Tri fojojn "Patro nia", "Saluton, Maria!", "Gloron al la patro...", kaj per trifoja recitado de tiuj mallongaj preĝoj ĉia peko estus pardonita.

Nu, mi kunpekas kun vi, kaj komprenas, ke la nuna signifo de "cifer-plato" estas kia ajn plata surfaco kun ciferoj.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Antonio De Salvo

unread,
May 28, 2014, 6:49:52 AM5/28/14
to la-bona...@googlegroups.com

Jen miaj notoj pri “targa” en mia persona itala-esperanta vortaro (kiu atendas helpon por enretigo).

Gxis

Antonio

 

targa: (1/scudo): ŝildo; (2/placca ornamentale): plato; ŝildo; (3/placca con il nome di qc): nomplato; nomŝildo; nomtabulo; ° stradale: strata nomplato/ nomŝildo/ nomtabulo; ° toponomastica: strata nomplato/ nomŝildo/ nomtabulo; (4/placca sulla porta): (nom)plato; (nom)ŝildeto; nomtabulo; (5/placca con un numero): (numer)plato; (numer)ŝildo; signo; ° anteriore: antaŭa aŭtosigno/ aŭtoŝildo/ numerplato/ numerŝildo; ° d’automobile; ° automobilistica: aŭtosigno; aŭtoŝildo; aŭtomobila (numer)plato/ (numer)ŝildo; aŭtomobila signo/ ŝildo; fanalino della °: aŭtosigna/ aŭtoŝilda/ numerplata/ numerŝilda lampeto; luce della °: aŭtosigna/ aŭtoŝilda/ numerplata/ numerŝilda lumo; numero di °: aŭtonumero; ŝildonumero; ° posteriore: malantaŭa/ posta aŭtosigno/ aŭtoŝildo/ numerplato/ numerŝildo; (6/placca premio): plakedo; ŝildo; ° di bronzo: bronza ŝildo; (7/placca commemorativa): memorŝildo; memortabulo; ° di marmo; ° marmorea: marmora/ ŝtona plato/ tabulo; ŝtonplato; ŝtontabulo; ° di pietra: marmora/ ŝtona plato/ tabulo; ŝtonplato; ŝtontabulo; scoprire una °: inaŭguri/ malkovri/ senvualigi memorŝildon/ memortabulon; (8/placca pubblicitaria): (reklama/ varba) panelego; (reklam)ŝildo; (reklam)tabulo; sul ponte ben grossa alla curva una °-rèclame (Pavese): sur ponto ĉe l’ kurbo de l’ vojo reklam-panelego (Pis)

 

8805/140528

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: mercoledì 28 maggio 2014 11:09
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) cifer-plat-o

Harri Laine

unread,
May 28, 2014, 7:18:32 AM5/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Jen unu plia ekzemplo pri "ciferplato", en ia serura meĥanismo:

La ciferŝlosa ujo estis fiksita enmure je la alto
de l' ŝultroj de homo sidanta.

“Ni esperu ke li ne ŝanĝis la kodnombron”, Jano diris al
la akompananta policisto, dum li foliumis poŝan notlibreton.
Li fingris la ciferplaton. Sen eĉ brueto, la dika pordo
malfermiĝis.

el Ĉu li bremsis sufiĉe? de Johán Valano

Antonio De Salvo

unread,
May 28, 2014, 9:08:40 AM5/28/14
to la-bona...@googlegroups.com

Ne estas cxi tiu la loko por starigi diskuton pri (katolika) religio, sed mi atentigas – en rilato kun la “peko” konfesita de Harri kaj la “solvo” proponita de Renato – ke ne suficxas pekkonfesi kaj kaj pentofari, cxar estas ankaux bezonate:

1-ripari la faritan malbonon;

2- havi la intencon ne refari gxin.

Mi ne kredas ke Harri “pekis”; sed se jes…

Amike

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 28 maggio 2014 12:15
A: la-bona...@googlegroups.com


Oggetto: (la bona lingvo) cifer-plat-o

 

Harri:

--

Renato Corsetti

unread,
May 28, 2014, 9:12:11 AM5/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

|   Jen miaj notoj pri “targa” . . .  d’automobile; ° automobilistica: aŭtosigno; aŭtoŝildo; aŭtomobila (numer)plato/ (numer)ŝildo; aŭtomobila signo/ ŝildo


Alivorte vi preferas 'numer-plato' al 'cifer-plato', ĉu ne?

Antonio De Salvo

unread,
May 28, 2014, 9:39:50 AM5/28/14
to la-bona...@googlegroups.com

Jes, post kiam la radiko “cifer-“ farigxis gxenerale uzata por “ciferecaj” (digxitaj) konceptoj: ekz. cifereca komputilo, ciferigo de teksto.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 28 maggio 2014 15:12
A: la-bona...@googlegroups.com


Oggetto: (la bona lingvo) cifer-plat-o

 

Antonio:

--

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages