romantism-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2009, 1:23:17 PM9/25/09
to °listo 'la bona lingvo'
romantism-o --> romantik-ism-o (laŭ PIV)

ĉu en ordo?

renato

José Antonio Vergara

unread,
Sep 25, 2009, 2:59:22 PM9/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
> romantism-o --> romantik-ism-o (laŭ PIV)

sed kio pri la adjektivo romantika ?

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2009, 3:18:46 PM9/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:
sed kio pri la adjektivo romantika ?
momente ni ne tuŝus ĝin. ĝi estas en la dua oficiala ladono.

amike

renato


José Antonio Vergara

unread,
Sep 25, 2009, 3:26:22 PM9/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi :

> sed kio pri la adjektivo romantika ?

Renato :
> momente ni ne tuŝus ĝin. ĝi estas en la dua oficiala aldono.

vershajne mi miskomprenis : chu la propono romantism-o -->
romantik-ism-o (laŭ PIV) signifas ke ni rekomendas la duan ? Se jes,
ne estas do problemo sed male, oni regule, prave derivas la kulturan
movadon de la koncerna adjektivo "romantika".

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2009, 3:35:25 PM9/25/09
to la-bona...@googlegroups.com

chu la propono romantism-o -->
romantik-ism-o (laŭ PIV) signifas ke ni rekomendas la duan ?
Jes!

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Sep 26, 2009, 4:04:47 PM9/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio:

Cxu ne same oni faras pri "klasikismo" derivita de la adjektivo "klasika",
kaj ecx "realismo" derivita de la adjektivo "reala"? Oni do povas paroli pri
"romantika aventuro", sed "romantikisma verkisto". "Klasika muziko" estas do
multe pli vasta koncepto/nocio ol "klasikisma muziko".

Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages