adjudiki

1 view
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Oct 13, 2009, 11:58:25 AM10/13/09
to la bona lingvo
On 13 Okt., 14:33, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> Andreas:
> > Ni ne malshparu tempon por Regul-15-vortoj, sed enfokusigu unue ofte
> > bezonatajn novajn vortojn, kiel ekzemple "adjudiki"
>
> Kio estas tio? Ĉu "aljuĝi" io al iu?

"Adjudiki" signifas tion (lau PIV): "Proponi kontrakton pri laboro,
livero ks al konkurencantoj, ordinare kun la antaua kondicho, ke la
akiranto estos tiu, kies prezoj estos la plej favoraj".

Germane: "ausschreiben"; angle: "to tender"; france: "mettre au
concours"; itale: "bandire".

Chu la franca modelo taugas: "adjudiki -> meti al konkurso"?

Au chu "adjudiki" estas oficialiginda?

Lau Regulo 15 ghi ne estas uzebla (miaopinie). Kaj tial ghi estas bona
ekzemplo de tiaj novaj vortoj, pri kiuj ni okupighu chi-forume. (Kaj
ni ne okupighu pri vortoj Fundamentaj, oficialaj kaj uzeblaj lau
Regulo 15.)

--
Andreas Kueck

Eduardo Trápani

unread,
Oct 13, 2009, 12:31:43 PM10/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
> "Adjudiki" signifas tion (lau PIV): "Proponi kontrakton pri laboro,
> livero ks al konkurencantoj, ordinare kun la antaua kondicho, ke la
> akiranto estos tiu, kies prezoj estos la plej favoraj".

En la hispana[1] la signifo estas tute alia (iel mala, mi kuraĝus diri). En tiu sama situacio oni uzas adjudiki por deklari la venkinto! Same ĉe sporta konkurado. Ankaŭ oni uzas tiun vorton por findecidi kiu posedos ion kiam multaj taksas sin rajtigitaj ĝin havi.

Min surprizas tiu difino de PIV. Vidu, la originala el la latina signifas ion alian, tute proksima de la hispana difino[2]. En la angla ebla traduko estus "award", do doni al venkinto.

Kaj ĉi tie vi trovos derivataĵojn: "English adjudication, French adjudge, French ajuger, French adjuger, Italian aggiudicare, Portuguese adjudicar, Romanian adjudeca, Spanish adjudicar"

[1] http://buscon.rae.es/draeI/SrvltGUIBusUsual?LEMA=adjudicar&TIPO_HTML=2&FORMATO=ampliado&sourceid=mozilla-search
[2] http://humanum.arts.cuhk.edu.hk/~lha/latin_lessons/conjugation/verb_1.php?prstem=adiudic&pfstem=adiudicav&sustem=adiudicat&instem=adiudic&english=award/ascribe
[3] http://www.myetymology.com/latin/adiudicare.html

> Au chu "adjudiki" estas oficialiginda?

Laŭ mi, leginte la difinojn en la aliaj lingvoj listitaj supre, "adjudiki" estas tutsimple forĵetinda se oni volas uzi la PIVan difinon. Mi ŝatus scii el kie ili prenis tiun signifon ...

Eduardo.

Antonio De Salvo

unread,
Oct 13, 2009, 1:12:53 PM10/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck:

>"Adjudiki" signifas tion (lau PIV): "Proponi kontrakton pri laboro,
>livero ks al konkurencantoj, ordinare kun la antaua kondicho, ke la
>akiranto estos tiu, kies prezoj estos la plej favoraj".
>Germane: "ausschreiben"; angle: "to tender"; france: "mettre au
concours"; itale: "bandire".
>Chu la franca modelo taugas: "adjudiki -> meti al konkurso"?
>Au chu "adjudiki" estas oficialiginda?

Laux mi, antaux ol paroli pri oficialigo, oni devas precize kaj interkonsente kompreni, kiun signifon oni donu al tiu (jura) termino.
Mi konfesas, ke gxis nun mi utiligis tiun vorton ne laux la priskribo de PIV (aux pli precize, ne laux la interpreto, kiun Andreas donas al la difino de PIV).
Laux mia gxisnuna uzo (kiu, kompreneble, povas esti erara), "adjudiki" respondas ne al la germana "ausschreiben" kaj al la itala "bandire" (kiuj, laux mi, signifas "anonci, publikigi, lancxi, aperigi, starigi", do ekzemple "anonci konkurson"), sed al la la germana "vergeben" kaj la itala "appaltare", tio estas, "transdoni/ konfidi kontrauxpage al alia subjekto (kiu memstare kolektas kaj organizas la bezonatajn rimedojn, kaj prenas sur sin la riskon) la plenumon de laboro aux servo". Se temas pri privataj interrilatoj, tio okazas kutime sen konkurso (aux post neformala akiro de diversaj antauxkalkuloj), dum se temas pri publikaj laboroj/ servoj estas gxenerale postulata formala konkurso, sekve de kiu oni "aljugxas" (la itala verbo estas "aggiudicare", tute konforme al la esperanta vorto).
Resume: se oni decidas "adjudiki" iun laboron/ servon (do, ne mem senpere prizorgi gxin, sed gxin plenumi pere de alia subjekto), oni "anoncas" konkurson, sekve de kiu oni "aljugxas".

Miaj distingoj aspektas konformaj al la euxropunia terminologio; vidu (en diversaj lingvoj)
http://europa.eu/legislation_summaries/internal_market/businesses/public_procurement/l22009_de.htm

Gxis
Antonio


Antonio De Salvo

unread,
Oct 13, 2009, 1:28:29 PM10/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo Trápani

>En la hispana[1] la signifo estas tute alia (iel mala, mi kuraĝus diri). En tiu sama situacio oni uzas adjudiki por deklari la venkinto! Same ĉe sporta konkurado. Ankaŭ oni uzas tiun vorton por findecidi kiu posedos ion kiam multaj taksas sin rajtigitaj ĝin havi.
>Min surprizas tiu difino de PIV. Vidu, la originala el la latina signifas ion alian, tute proksima de la hispana difino[2]. En la angla ebla traduko estus "award", do doni al venkinto.
>Kaj ĉi tie vi trovos derivataĵojn: "English adjudication, French adjudge, French ajuger, French adjuger, Italian aggiudicare, Portuguese adjudicar, Romanian adjudeca, Spanish adjudicar"

La kontribuo de Eduardo klare montras, kiel multe povas misvojigi la supozata "internacieco" de iu radiko, kiam en la realo al unu sxajne "komuna" vorto respondas malsimilaj signifoj en la diversaj lingvoj/ landoj.
Efektive, la terminoj indikitaj de Eduardo (kiuj bazigxas sur la latina ad-judicare) respondas ne al la esperanta "adjudiki", sed al la esperanta "al-jugxi", do "atribui" (post komparo/ konkurso/ jugxo).
La vera problemo kusxas en la termino "adjudiki", kiu laux mi estas kabineta elpensajxo kauxzanta nur konfuzon, cxar gxi tro similas (ecx, lauxforme pli similas) al la sama devena termino "ad-judicare", sed kun tute alia signifo.
Gxis
Antonio

Andreas Kueck

unread,
Oct 13, 2009, 1:45:34 PM10/13/09
to la bona lingvo
On 13 Okt., 19:28, "Antonio De Salvo" <antoniodesa...@tiscali.it>
wrote:

> La kontribuo de Eduardo klare montras, kiel multe povas misvojigi la supozata "internacieco" de iu radiko,

En la okazo de "adjudiki" ghuste temas ne pri internacia vorto, sed
pri nova vorto (kion mi cetere estis skribinta). La kontribuo de
Eduardo klare montras, kiel povas misvojigi la uzado de nova vorto
(kies signifo estas nek oficiale difinita nek konkludebla el
internacia uzado).

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Oct 13, 2009, 5:14:50 PM10/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj komentintoj pri "adjudiki". La problemo ŝajnas veni de la franca uzo de "mette a l'adjudication", kiu estas uzata por "inviti proponoj por aljuĝi al si kontrakton/anonci kontrakto-konkurson/anonci postan aljuĝon de kontrakto". Samtempe ĝi normale estas ankaŭ uzata en la senco de "aljuĝita, donita, decidita por", kiel en ĉiuj aliaj latinidaj lingvoj.

Se la unuaj uzintoj de tiu vorto estus ŝoforoj oni forprenus de ili la stirpermeson.

Provizore mi registris:

adjudik·i → anonc·i konkurs·o·n (laŭ la difino en PIV); al·juĝ·i (laŭ alia uzo) .

amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Oct 13, 2009, 6:15:06 PM10/13/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>Provizore mi registris:
>adjudik·i → anonc·i konkurs·o·n (laŭ la difino en PIV); al·juĝ·i (laŭ alia uzo) .

 

La difino en PIV respondas prefere al “komisii”; komisii publikajn laborojn, komisii la konstruon de ponto ktp.

 

La resendo al “aljugxi”, kiu trovigxas en PIV, ne celas, ke la du vortoj estas samsignifaj, sed male, ke oni rigardu cxe “aljugxi” por distingi du diversajn konceptojn.

 

Gxis

Antonio

 

Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2009, 4:42:19 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

La difino en PIV respondas prefere al “komisii”; komisii publikajn laborojn, komisii la konstruon de ponto ktp.

Mi eble interpretus ĝin pli en la senco de malfermi konkurson por la konstruado de ponto, ktp.
"Komisii", laŭ mia sneto, pli kongruas kun transdonado de la tasko fari la laboron post  la konkurso,  sed evidente temas pri impresoj pri la signifo de vortoj.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Oct 14, 2009, 8:57:51 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:
>"Komisii", laŭ mia sento, pli kongruas kun transdonado de la tasko fari la laboron post  la konkurso.

 

Prave, sed oni “1-anoncas konkurson” gxuste kun la celo “2-adjudiki” (= komisii) laboron surbaze de “3-aljugxo” (= decido post jugxado de la ofertoj).

 

En la euxropunia (ne nur itala) terminologio, oni klare distingas la tri fazojn.

Cetere, estas komunuza la esprimo “konkurso por adjudiko” (= “adjudika konkurso”, itale “gara d’appalto”), dum ne havus sencon paroli pri “konkurso por konkurso”.

Bedauxrinde, la netrafa interpreto de PIV estis transprenita de la granda germana vortaro Krause, kiu registras sub ausschreiben “adjudiki, inviti al publika konkurado”, tiel kunmetante du diversajn konceptojn.

Gxis

Antonio

 

Eduardo Trápani

unread,
Oct 14, 2009, 9:19:58 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
>> La difino en PIV respondas prefere al “komisii”; komisii publikajn
>> laborojn, komisii la konstruon de ponto ktp.

> "Komisii", laŭ mia sneto, pli kongruas kun transdonado de la tasko fari

> la laboron post la konkurso, sed evidente temas pri impresoj pri la
> signifo de vortoj.

Ankaŭ mi sentas ke komisii temas nur pri transdono de tasko. Antaŭ la transdonado oni devas elekti, sed laŭ mia lingva sento la vorto mem ne rilatas la elektadon.

Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2009, 10:22:35 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Prave, sed oni “1-anoncas konkurson” gxuste kun la celo “2-adjudiki” (= komisii) laboron surbaze de “3-aljugxo” (= decido post jugxado de la ofertoj).

Ĉu mi bone komprenas, ke la linio laŭ vi devus esti:

adjudik·i → anonc·i konkurs·o·n (laŭ la difino en PIV); komisi-i (transdoni la laboron); al·juĝ·i (decidi pri la transdono) ?

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Oct 14, 2009, 10:39:21 AM10/14/09
to la bona lingvo
On 13 Okt., 23:14, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> adjudik·i → anonc·i konkurs·o·n /(laŭ la difino en PIV)/; al·juĝ·i /(laŭ
> alia uzo)/ .

Kiu uzis la vorton en tiu dua, ne de PIV difinita signifo? En
http://www.tekstaro.com/
mi trovis ech nenian uzon.

Au chu iuj el ni nur kredas - eble pro simileco de la vorto al iuj
latinidlingvaj vortoj kun tiu dua signifo - ke la vorto havas tiun
duan signifon ankau en Esperanto?

--
Andreas Kueck

Antonio De Salvo

unread,
Oct 14, 2009, 2:59:22 PM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti

>Ĉu mi bone komprenas, ke la linio laŭ vi devus esti:

>adjudik·i → anonc·i konkurs·o·n (laŭ la difino en PIV); komisi-i (transdoni la laboron); al·juĝ·i (decidi pri la transdono) ?

La PIV-a termino “adjudiko” (precize laux la difino en PIV: bonvolu kontroli la tieajn ekzemplojn) repondas al la franca “adjudication” kaj al la itala “appalto” (= kontrakto, per kiu oni komisias la plenumon de laboro, provizumado aux servo).

“Anonci konkurson”, kontrauxe, respondas al la itala “bandire” kaj al la franca “annoncer un concours”.

Cxiam en la franca, “adjuger” respondas al la esperanta “aljugxi”.

Konklude: la PIVaj terminoj estas rektaj francismoj; ni almenaux klopodu atribui al ili la gxustan (paralelan) signifon.

Do, laux mi oni devus diri:

adjudiki: kontrakte komisii (laux la difino en PIV); oni evitu uzi gxin en la sencoj “anonci konkurson” kaj “aljugxi”.

Gxis

Antonio

 

 

Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2009, 3:50:12 PM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

adjudiki: kontrakte komisii (laux la difino en PIV); oni evitu uzi gxin en la sencoj “anonci konkurson” kaj “aljugxi”.

Mi legas en PIV: Proponi laboron, liveron ks. al konkurencantoj, ordinare kun la antaŭa kondiĉo, ke la akiranto estos tiu, kies prezoj estos la plej favoraj: .....

El tio mi konkludis, ke temas pri anoncado de konkurso, sed mi pretas transpreni vian linion.

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Oct 14, 2009, 4:20:17 PM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>Mi legas en PIV: Proponi laboron, liveron ks. al konkurencantoj, ordinare kun la antaŭa kondiĉo, ke la akiranto estos tiu, kies prezoj estos la plej favoraj: .....
>El tio mi konkludis, ke temas pri anoncado de konkurso, sed mi pretas transpreni vian linion.

La problemo kusxas en la dubasenceco de la vorto “proponi”; cxi tie, gxi ne signifas “fari proponon”, sed “havigi”, “doni”. Por fari ekzemplon: “cxu mi povas proponi al vi kafon?” egalas al “cxu mi povas havigi/ doni al vi kafon?”.

 

Por informo: la granda vortaro itala-esperanta de Carlo Minnaja registras “adjudiki” cxe “appaltare”, kun la precizigoj: “dare in appalto” = “doni adjudike” kaj “prendere in appalto” = “preni adjudike” (fakte, la koncepto estas duflanka, samkiel ekzemple ludoni kaj lupreni).

 

Krome, kiel mi jam diris, ankaux la franca vorto “adjudication” (rekta prapatro de la esperanta “adjudiko”) respondas al “appalto” (tipo de kontrakto *), ne al “bando di concorso” (anonco pri konkurso).

 

* Itala civila kodo, artikolo 1655:
L'appalto è il contratto col quale una parte assume, con organizzazione dei mezzi necessari e con gestione a proprio rischio, il compimento di una opera o di un servizio verso un corrispettivo in danaro (= Adjudiko estas la kontrakto per kiu unu partio surprenas, kun organizo de la bezonataj rimedoj kaj kun mastrumado je propra risko, la plenumon de verko aux de servo kontraux monpago).

 

Gxis

Antonio

 

 

 

Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2009, 4:57:08 PM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

la granda vortaro itala-esperanta de Carlo Minnaja registras “adjudiki” cxe “appaltare”

Ho Dio! Mia rifuĝejo estas ĉe Alaho, la sinjoro de skemismaj lingvoj. Mi registras vian linion.

Amike

renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2009, 5:03:27 PM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
chu iuj el ni nur kredas - eble pro simileco de la vorto al iuj
latinidlingvaj vortoj kun tiu dua signifo - ke la vorto havas tiun
duan signifon ankau en Esperanto?
Povas esti, ke ni estas tro timantaj. Ĉiuokaze, se oni registras en vortaro sencon malsaman ol tio, kion la vorto signifas en pluraj naciaj lingvoj, oni ja multe riskas.

en la nova linio, tiu esprimo malaperis.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages