pentodo/triodo

8 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Jul 14, 2022, 8:45:33 AM7/14/22
to la bona lingvo

pentodo -> kvinelektroda elektrontubo
triodo -> trielektroda elektrontubo
(ne en vortaro sed logike:) tetrodo -> kvarelektroda elektrontubo

Leo De Cooman

unread,
Jul 14, 2022, 11:36:32 AM7/14/22
to la-bona...@googlegroups.com
Jes.  Krome ekzistis pluraj aliaj elektrontuboj de du- ĝis naŭelektrodaj.

Amike salutas Leo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/834868c8-efcc-45bf-b2f1-28b23f5f46b2n%40googlegroups.com.

noammohr

unread,
Aug 8, 2025, 11:26:16 PMAug 8
to la bona lingvo
Nu, diodoj ne plu uzas elektrontuboj. Kaj ŝajne preskaŭ ĉiu lingvo uzas version de la grekdevena vorto. La ĉina estas escepto, ankoraŭ uzante "du-elektrod-tubo" eĉ kiam ne temas pri tubo. Ankaŭ la islanda havas propran nomon. Sed la japana, korea, hinda, araba, ĉiuj uzas laŭsonan enporton de diodo, triodo, pentodo, ktp.

Tial, eble ni plej bone lasu la vortojn. Eble oni povas retenti "triodo -> trieketroda diodo", sed eĉ pri tio mi ne certas.

Pjer

unread,
Aug 25, 2025, 8:49:17 AMAug 25
to la bona lingvo
Mi ne komprenas la proponojn.
Diodo estas unudirekta konduktilo, ĝi ebligas la iradon de kurento laŭ nur unu direkto !
Amike, Pjer.

Noam Mohr

unread,
Aug 25, 2025, 4:05:36 PMAug 25
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer diris:
> Diodo estas unudirekta konduktilo, ĝi ebligas la iradon de kurento laŭ nur unu direkto !

Laŭ mia kompreno, iam diodoj estas elektrontuboj kun du elektrodoj -- unu plusa kaj unu minusa -- kiu funkciis por permesi elektrofluon iri un nur unu direkto. triodo estis simla eletrontubo kun tria elektrodo por krado, kiu ebligas plifortigon de la elektrofluo. Kaj pliaj elektrodoj al la elektrontubo ebligas aldonajn funkciojn.

Nun diodoj ne plu estas elektrontuboj, kaj eble triodoj, tetrodoj, pentodoj ne plu ekzistas.


Leo De Cooman

unread,
Aug 26, 2025, 1:45:29 PMAug 26
to la-bona...@googlegroups.com

Unue mi volas klarigi, kio estas triodo, poste mi donos la tradukon de la respondo de Guglo AI al mia demando, ĉu elektrontuboj estas ankoraŭ uzataj.

- Triodo estas kutime vitra tubo, en kiu regas vakuo, por ke elektronoj povu libere moviĝi tra ĝi. En triodo estas  tri elektrodoj: 

1. La katodo, varmegigita substanco, kiu liberigas elektronojn (= negativaj elektr-er-oj).

2. Proksime de la katodo estas metala krado. Se oni metas negativan elektran tension  (relative al la katodo) je la krado, la elektronoj (ĉiuj aŭ parto el ili) estas repuŝataj al la katodo (ĉar samsignaj elektraj eroj forpuŝas unu la alian)

3. Je pli granda distanco troviĝas la anodo, kiu ĉiam estas pozitiva relative al la katodo. La anodo altiras la elektronojn, kiuj pasis tra la krado. Tiel fluas  fluo da elektronoj de la katodo al la anodo

Iom ŝanĝante la tension je la krado, oni povas  tre influi tiun elektronan fluon

(Ni tamen diru, ke la elektra kurento fluas de la anodo (+) al la katodo (-) pro pro iama interkonsento pri la direkto, farita antaŭ duo da jarcentoj, kiam oni ankoraŭ ne sciis pri la ekzisto de elektronoj.)

Triodo povas plenumi diversajn taskojn. Ofta tasko estas plifortigi elektrajn signalojn.

___

Mi starigis la demandon al Guglo, ĉu elektrontuboj estas ankoraŭ uzataj/farataj. Jen traduko de respondo el la artfarita inteligento de Guglo. Traduko de Guglo, iomete korektita de mi.

Ne, elektrontuboj ne plu estas produktitaj en grandegaj kvantoj, sed produktado ankoraŭ okazas, ĉefe por specialigitaj aplikoj kiel ekzemple sonekipaĵo kaj por hobiistoj. Elektrontubojn ankoraŭ produktas specialigitaj fabrikantoj, kiel ekzemple JJ Electronics en Slovakio, kiu spertas reviviĝon, simile al  tiu de la klasika gramofono, kaj produktas kaj novajn kaj reeldonitajn tubojn por la merkato.

Amike salutas Leo


Op 25/08/2025 om 22:04 schreef Noam Mohr:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages